
La hungara semajna magazino Hetek aperigis la 25-an de septembro la artikolon "Homo kiu pensas en Esperanto", bazitan sur intervjuo kun Istvan Ertl, redaktoro de la revuo Esperanto. La verkinto, Andras Kanai, mem studas en la Esperanto-fako de Universitato ELTE.
Jen ĉerpaĵoj el la artikolo:
"Kontraŭe al la originaj intencoj kaj deziroj, Esperanto disvastiĝas
ne kun eksploda rapideco, sed malrapide, iom-post-iome. Tion kaŭzas
plejparte ke ĝiaj kulturaj institucioj kaj produktoj estas financataj
preskaŭ ekskluzive de la esperantistoj mem, tiel ke manko de rimedoj
sekvigas mankon de konateco. Aliflanke, lau la vortoj de Istvan Ertl, Esperanto
pli kaj pli perdas sian movadecan, sporade eĉ mesiisman karakteron,
kaj iĝas afero pli pragmatisma. -- Ĝi similas al varo kies plena
utileco malkovriĝas nur post la aĉeto. (Unu avantaĝo tamen
certas tuj ĉe eklerno: ĉi tiu lingvo, kies parolantoj troviĝas
praktike sur ĉiuj kontinentoj, ebligas ampleksan kontaktaron kaj vastan
akiron de informoj.) -- Istvan Ertl konatiĝis kun sia franca edzino
pere de Esperanto, kaj iliaj du infanoj povas tial edukiĝi en plurlingva
medio. 'Ni parolas inter ni Esperante, kaj dum mia laboro mi ofte rimarkas
ke mi eĉ pensas en Esperanto' -- li aldonas kun rideto."