
Okaze de la 40-a datreveno de la unua Esperanto-elsendo de Pola Radio mi kun plezuro transdonas al vi kaj al la Direkcio de Pola Radio korajn gratulojn de la Estraro de Universala Esperanto-Asocio kaj varmajn bondezirojn por la estonteco.
Pola Radio akiris unikan lokon en la ĉiutaga vivo de la lingvo Esperanto -- efektive, la vorto "ĉiutaga" ĉi-kaze havas tute laŭvortan signifon. Viaj elsendoj estas senkompara ekzemplo pri praktika utiligo de la Internacia Lingvo por disvastigi informojn pri ĉiaj aspektoj de la vivo en Pollando, pri ĝiaj historio kaj kulturo, ekonomio kaj politiko. Tio ja estas la ĉefa celo de viaj elsendoj kaj tiurilate ili plenumas veran bezonon, ĉar la parolantoj de Esperanto nature interesiĝas pri la lando, en kiu naskiĝis d-ro L. L. Zamenhof kaj kie ekestis la internacia lingvo.
UEA estas ege danka al Pola Radio, ke aldone al sia ĉefa celo ĝi donas atenton ankaŭ al la informado pri la Esperanto-movado. Vere unika estas la informado pri Universalaj Kongresoj de Esperanto, kiun Pola Radio prenis kvazaŭ kiel honoran taskon, ĉar estis ĝuste la UK de la Zamenhofa Jaro 1959, kiu grave influis al la naskiĝo de la elsendoj.
Nemezurebla estas la signifo de viaj elsendoj por la parola kulturo de nia lingvo kaj nemalhaveblaj ili estas por tiuj, kiuj nur malofte aŭ neniam povas partopreni Esperanto-aranĝojn. Tamen, ĝis nun la aŭskultantaro estis geografie limigita, kaj ekzemple mi, aŭstraliano, devis kun envio konstati, ke la fama Pola Radio estas privilegio de eŭropanoj. Tial mi apenaŭ povus imagi pli bonan donacon okaze de via 40-a datreveno ol tiu kiun vi ricevis: plenampleksa programo en Interreto!
Per la utiligo de Interreto la Esperanta servo de Pola Radio fariĝis tutmonda servo. UEA kore gratulas vin pro tiu eniro en tute novan epokon en via historio. Mi esperas, ke la kunlaboro inter Pola Radio kaj UEA, kiu ĉiam estis bona, fariĝos ankoraŭ pli intensa kaj ricevos novajn formojn, de kiuj profitos ĉiuj parolantoj de la lingvo Esperanto.
Feliĉan naskiĝtagon!