Kunordigite de UEA, tri afrikaj esperantistoj vojaĝis al Bamako (Malio), por agi tie por Esperanto kadre de la Monda Socia Forumo okazonta de la 19-a ĝis la 23-a de januaro. Ili estas la beninano François Hounsounou (TEJO-estrarano) kaj la eburbordano Antoine Kouablan, kiuj ambaŭ membras en la nova Afrika Komisiono de UEA, kaj la togolanda aktivulo Adje Adjevi. Surloke aliĝas al ili la maliano Drissa Flayoro kaj la franco Francisko Simonnet.
Ĉi-jare tiu mondskala evento de la civila socio, sociaj movadoj kaj neregistaraj organizaĵoj, kies celo estas spert-interŝanĝado kaj demokrata diskutado pri ideoj serĉe de praktikaj vojoj al pli justa mondo, estas la unuan fojon tricentra, kun Caracas (Venezuelo) kaj Karachi (Pakistano) kiel kromaj okazejoj, kaj en ĉiuj Esperanto kaj ĝia ĉirkaŭa temaro lingva demokratio kaj lingva ekologio aktive reprezentiĝas per atelieroj, informobudoj kaj aliaj agoj.
Parte, tiu ĉi videbligo de Esperanto sur tiuj aparte gravaj scenejoj de la Monda Socia Forumo rezultis el la iniciato de José Antonio Vergara el Ĉilio, komitatano de UEA, kiu gajnis sperton kiel Esperanto-aganto ĉe antaŭaj okazigoj de MSF en Porto Alegro (Brazilo). Pri sia sperto li prelegis en la Kleriga Lundo de la UK en Vilno kaj tiam komenciĝis kontaktoj kun afrikaj, pakistanaj kaj barataj esperantistoj por instigi ilin al partopreno. Samtempe oni petis volontulan financan subtenon por la vojaĝkostoj de la afrikanoj. La Centra Oficejo de UEA helpis kolekti la monon kaj transsendi ĝin al la vojaĝontoj.
Estas interese, ke okazas kunlaboro inter kontinentaj komisionoj kaj kelkaj landaj asocioj de UEA, kaj aliaj organizaĵoj ekster ĝia medio, rekte partoprenantaj la Forumon aŭ reprezentataj en ĝi, kiel la Kooperativo Esperanto-Amikaro, Monda Asembleo Socia, SAT kaj Libero por la Lingvoj. En Caracas gvidos la E-ĉeeston la venezuelano Juan Negrete kaj en Karachi la pakistananoj Shabbir Ahmad Sial kaj Jawaid Eahsan kune kun A. Giridhar Rao el Barato, el kiuj la du lastaj estas komitatanoj de UEA. En la tri centroj al la partoprenantoj eventuale aliĝas ankaŭ aliaj lokaj esperantistoj.
La Delegita Reto estas unu el la plej famaj kaj tradici-riĉaj servoj de UEA. En Jarlibro 2005 troviĝas la adresoj de 1784 delegitoj. Intertempe la nombro kreskis kaj meze de januaro estis registritaj precize 1800 delegitoj. Aktualajn informojn pri la delegitaro oni trovas en la reta Jarlibro ĉe http://reto.uea.org/, kiun UEA lanĉis en aprilo 2005. Individuaj membroj de UEA povas registriĝi kiel ĝiaj uzantoj ĉe tiu sama adreso, elektante unue siajn salutvorton kaj pasvorton. En la reta Jarlibro eblas facile serĉi delegitojn tra la tuta mondo kaj fakdelegitojn laŭ iliaj fakoj. Oni trovas iliajn poŝtajn adresojn kaj al tiuj delegitoj, kiuj havas retadreson, oni povas rekte sendi retmesaĝon, tamen ne vidante la retadreson de la ricevanto.
Ĉu ankaŭ vi mem volas fariĝi delegito de UEA, se vi ne jam estas? Uzantoj de la reta Jarlibro povas nun fari tion rete, plenigante retan respondilon en ĝia submenuo "Delegita Reto". La respondilo iras aŭtomate al la ĉefdelegito, se tiu ekzistas en la koncerna lando, kaj al la Centra Oficjeo. Post aprobo fare de la ĉefdelegito kaj la direktoro de UEA, informoj pri la novaj delegitoj estas konsulteblaj en la reta Jarlibro, dum antaŭe la delegitecoj povis efektive ekfunkcii nur, kiam aperis la presita Jarlibro.
Tiuj, kiuj ne registriĝis kiel uzantoj de la reta Jarlibro sed tamen volus fariĝi delegitoj, povas elŝuti paperan respondilon ĉe http://uea.org/agadoj/dr.html kaj post ĝia plenigo sendi ĝin al sia ĉefdelegito aŭ, se en la lando mankas ĉefdelegito, al la Centra Oficejo. Krome, ĉefdelegitoj kaj la CO volonte sendas presitan respondilon al ĉiuj interesitoj.