
En 1995 ekvalidis la nova regularo pri la delegitoj de UEA. Ĝia ĉefa novaĵo estis la enkonduko de tri-jara oficperiodo ankaŭ por delegitoj, simile al aliaj honoroficaj funkcioj en UEA. Per tio oni celis certigi kiel eble plej efikan funkciadon de la Delegita Reto. La nova regularo ebligas ĉesigi la delegitecon de pasivaj delegitoj per simpla ne-reelekto anstataŭ pli komplika proceduro de eksigo.
La Jarlibro 1996, la unua sub la nova regularo, registris 1830 delegitojn, t.e. 336 malpli ol unu jaron pli frue. Novaj delegitiĝoj kreskigis la nombron al 1981 en la Jarlibro 1998. Kiel celite, la nova delegitaro efektive funkcias pli glate, ĉar plendoj pri neplenumitaj servopetoj preskaŭ tute malaperis. Pro tio la Delegita Reto ne bezonas nun same fundan revizion kiel lastfoje, kiam ĉiu delegito devis plenigi respondilon kaj kvazaŭ unuafoje kandidatiĝi por la funkcio.
Pri la renovigo de la delegitecoj por la periodo 1999-2001 decidas la ĉefdelegitoj aŭ, kiam tiu mankas, la Direktoro de la Centra Oficejo. La renovigo estos pli-malpli aŭtomata, krom en la relative malmultaj kazoj de delegitoj pri kiuj venis plendoj aŭ kiuj mem deziras retiriĝi.
La Delegita Reto, la plej malnova kaj certe la plej fama servo de UEA, daŭre bonvenigas ankaŭ tute novajn membrojn. Kiel delegito povas esti akceptita esperantisto kiu jam estis almenaŭ unu jaron individua membro de UEA. Respondilon por fariĝi delegito oni povas peti de la ĉefdelegito de sia lando aŭ de la Centra Oficejo.
Gazetara Komuniko n-ro 19 (1998-11-22) eble ne atingis ĉiujn ricevantojn.
Ĝi havis tri temojn: 1. Esperantista kontribuo al Unesko plivastiĝos;
2. 30-jara Kontakto omaĝas al 60-jara TEJO; 3. Averto pri monpetaj
leteroj kaj komercaj ofertoj.
Novaj ricevantoj de Gazetaraj Komunikoj povas ricevi ankaŭ la pli fruajn
numerojn, se ili petas.