La Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 26-an de novembro, omaĝis la 50-an datrevenon de la translokiĝo de la sidejo de UEA al Roterdamo. Ekde novembro 1955 la CO troviĝas en la nederlanda metropolo, kies animon "ornamas filozofia saĝo, aŭdaca praktikemo kaj senfina kuraĝo", kiel Ivo Lapenna skribis en la revuo "Esperanto" anoncante la ekfunkcion de la asocia centro en la nova loko.
Kun la unua, Ĝeneva epoko de la sidejo la publiko konatiĝis per la prelego de historiisto Ziko Sikosek pri la tiama direktoro Hans Jakob. Poste Johano Rapley, la lasta gvidanto de la oficejo en la apud-Londona vilaĝo Heronsgate, prilumis tiun mezan periodon de la Centra Oficejo. En formo de intervjuo, kiun gvidis Sikosek, prezentis siajn rememorojn Glauco Pompilio, iama KKS, kiu komencis sian oficistan servon en la unua, luita domo de UEA en Roterdamo, kaj Victor Sadler, kiu laboris en la nuna domo du jardekojn kiel redaktoro, oficeja direktoro kaj ĝenerala direktoro.
En la antaŭa tago ekstreme aĉa vetero atakis Nederlandon kaj paneigis la trafikon sur fervojoj kaj aŭtoŝoseoj. En la sabato de la Malferma Tago kelkaj fervojlinioj estis ankoraŭ rompitaj kaj partoj de la lando plu restis sen elektro. Malgraŭ la malfavoraj kondiĉoj la laborantoj de la CO havis cent vizitantojn el 12 landoj. La ĉefgasto estis la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kiu vigle diskutis kun aŭskultantoj pri la taskoj kaj defioj, kiujn aktuale frontas UEA. Novaĵo en la programo estis la ludo-tago de Nederlanda Esperanto-Junularo, kiu ebligis pasigi tempon per diversaj tabloludoj.
Sukcesa la tago estis por la Libroservo de UEA, kiu vendis librojn kaj aliajn varojn por 2522 eŭroj. Denove la plej furora verko estis "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker, kiun akiris 10 vizitantoj. Ĝin sekvis, kun po 9 ekzempleroj, la plej novaj eldonaĵoj de UEA, lanĉitaj en tiu ĉi Malferma Tago: "Etimologia vortaro de la propraj nomoj" de Andre Cherpillod kaj "Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj", libreto kun la prelego de Marjorie Boulton en la Malferma Tago en novembro 2004. En 6 ekz. vendiĝis la utopia novelo "Klaŭstralio" de Istvan Bejczy, kies tradukinto Istvan Ertl mem prezentis la libron. De "Taglibro de mia frato" (C. Pressburger), "Historio de Esperanto" (A. Korĵenkov) kaj "La unufoja lando" (T. Venclova) estis venditaj po 5 ekz.
Dum la tuta Malferma Tago laboris kun siaj kameraoj Petro Balaž kaj Francisco Veuthey, kiuj registris scenojn de la tago por dokumenta filmo. La filmo prezentos ankaŭ la vivon de la Centra Oficejo. Oni antaŭvidas lanĉi ĝin en aprilo.
La estrarano de UEA pri kulturo Claude Nourmont kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller asignis subvenciojn al ok Esperanto-bibliotekoj el la rimedoj de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. UEA disdonas ĉiujare ekde 1997 subvenciojn el la monsumo, kiun la konata dana esperantista paro donacis por pliriĉigi la kolektojn de bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de ŝtara, urba aŭ alia publika instanco.
En 2005 disponeblis 1000 eŭroj. Al Slovakia Esperanto-Biblioteko oni asignis librojn je la valoro de 80 eŭroj. Triesta Esperanto-Asocio (Italio), Kultura Centro de Esperanto (Campinas, Brazilo) kaj Fonduso Cesar Vanbiervliet (Kortrijk, Belgio) ricevis po 100 eŭrojn. Provinca Filio Havano de Kuba Esperanto-Asocio ricevis 195 eŭojn kaj Esperanto-Societo "Cele-kula" (Nis, Serbio) 200 eŭrojn. La plej grandan subvencion, 225 eŭroj, ricevis Hubei-a Esperanto-Asocio (Ĉinio).
Petoj pri subvencioj en 2006 devos atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de oktobro. Kun la peto necesas sendi liston de dezirataj libroj, kiuj estu ordigitaj laŭ dezirindeco.
La Centra Oficejo de UEA komencis liveri al la novaj membroj de la Asocio novstilan membrokarton. Temas pri kreditkartformata, plastumita kaj kolora karto, kies dezajno estas inspirita de la interreta hejmpaĝo de UEA. La unuan ekzempleron de la karto ĝenerala direktoro Osmo Buller transdonis al prezidanto Renato Corsetti dum sia laborvizito al Florenco la 18-an de novembro. Krom la novaj membroj de UEA, la novstilan karton ricevos inter la unuaj ankaŭ la komitatanoj de UEA kaj TEJO kaj la membroj de Societo Zamenhof.