En la tuta aŭgusto 2005 kaj en la unuaj 10 tagoj de septembro la konata Ĉe-instruistino Tereza Kapista el Beogrado gvidis kursojn pri Esperanto en Burundio (Buĵumburo kaj Rumonge). La kursoj estas parto de la agado "Lingvo de paco", kiu siavice estas parto de la Agado Espero de UEA. La kurson partoprenis lernantoj de Kongo-Kinŝaso, Burundio kaj Tanzanio. Estas bone memori ke Burundio estas unu el la centroj de la militantaj landoj en la laga regiono de centra Afriko. Finance subtenis la seminariojn Fondaĵo Espero de UEA kaj Fondaĵo Hans, memoriganta pri Hans ten Hagen, unu el la plej aktivaj nederlandaj esperantistoj, kiu okupiĝis pri instruado.
En Buĵumburo la kursfinintoj estis 73: instrukapablaj 18, progresiga kurso 28, komencantoj 27. Aliaj elektis ne esti ekzamenataj. En Rumonge, pli malgranda urbo, la scenoj de entuziasmo pro la alveno de instruisto de Esperanto estis ankoraŭ pli grandaj. Ankaŭ tie la nombro de kursanoj estis 70 kaj ili lernis en 4 grupoj.
La loka Esperanto-grupo per libervolaj donacoj aĉetis 2 kaprinojn kaj planas aĉeti ankoraŭ du. Post unu jaro ili eble multobliĝos. Ankaŭ Tereza Kapista aĉetis unu kaprinon por la klubo. La prizorgado de la kaprinoj celas provizi la klubanojn per mono por aĉeti librojn, skribilojn, revuojn, ktp., kaj ankaŭ por helpi pagi similajn materialojn aĉetendajn por viziti la normalajn lernejojn.
Oni invitis la instruistinon viziti kaj instrui ankaŭ en la rifuĝejoj kiuj troviĝas translime en Tanzanio, sed tio devis esti prokrastata al la venonta jaro.
En la sama periodo oni fondis la landan asocion Association Nationale d'Esperanto au Burundi (adreso: B.P. 170, Rumonge, Burundi), kiu jam havas klubojn en 4 urboj. La instruistino proponas, ke esperantistoj gratulu per bela bildkarto el sia urbo pro la fondiĝo de la nova asocio.
Krome, Tereza Kapista atentigas ke la nova asocio bezonas ĉion, ĉefe lerno- kaj inform-materialon en la franca, kaj ke ĝi estos tre danka pro sendado de tia materialo. Alternative oni povas donaci al la konto de la asocio ĉe UEA (kodo: aneb-d) por tiu celo.
Dum la 91-a UK en Florenco okazos la 59-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas lekcii universitataj profesoroj kaj personoj kun simila kvalifiko.
UEA nun invitas tiajn personojn rete aŭ papere prezenti siajn proponojn pri prelegoj al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. dr-o Christer Kiselman, kiselmanCHEmath.uu.se, Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio, plej laste 2006-01-31.
Okazos ankaŭ studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Membroj de AIS povas samtempe proponi kursojn, kies unua lekcio povus esti parto de IKU.
Propono enhavu (1) mallongan (ĉ. duonpaĝan) resumon de la prelego en Esperanto, (2) koncizan (ĉ. duonpaĝan) biografieton kun persona bibliografio kaj (3) foton taŭgan por publikigo.
Aparte bonvenaj estos prelegoj rilataj al la kongresa temo, kiu estas "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo". La samo validas por junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj ankoraŭ ne prelegis en iu IKU.
Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Ĉiu proponinto estos informita pri la decido de la Estraro de UEA plej laste 2006-04-15 kaj, kaze de akcepto, sendu sian tekston al la Centra Oficejo plej laste 2006-05-31.
Pliaj detaloj troviĝas en la IKU regularo, rete konsultebla ĉe http://uea.org/dokumentoj/iku_regularo.html.
Karaj esperantistoj,
vi certe ne bezonas mian memorigon por informi pri Esperanto okaze de la Ago-Tago ─ ĉi-jare la 1-an de oktobro ─ sed mi ĉiam volonte memorigas vin pri ĉi tiu tago, ĉar mi mem kun la grupanoj de mia eta loka grupo ĉiam partoprenas ĉi tiun komunan feston de la parolantoj de Esperanto.
La Ago-Tago estas de longa tempo la tradicia tago, en kiu lokaj grupoj kaj landaj asocioj tra la mondo aranĝas informajn eventojn celantajn la kuncivitanojn kaj laŭeble la gazetaron kaj la ceterajn inform-rimedojn.
Mi volas doni al vi nur unu ideon uzeblan dum la ĉi-jara Ago-Tago: Esperanto estas ilo por konservi la kulturan diversecon en la mondo. Pri la graveco de la pluteno de kultura diverseco konsentis ĉiuj landoj en la mondo, kiuj aprobis la dokumenton de Unesko pri tio. Pri tiu sama temo ankaŭ la ĉi-jara Ĝenerala Konferenco de Unesko okupiĝos, ĉar tamen kelkaj homoj, instancoj, landoj volas antaŭenigi la malan principon: kulturo kaj lingvoj ankaŭ estas varo, kaj oni traktu ilin kiel varojn.
Esperanto, ĉiukaze, ne celas preni la lokon de lokaj kaj naciaj lingvoj, sed ĝi helpas por teni ilin vivantaj kaj bonfartaj.
Do, kaj se vi vivas kiel mi en malgranda urbo aŭ vilaĝo kaj havas la bonan ŝancon senpere renkonti verajn vivantajn, kaj se vi vivas en urbegoj kaj ĉefe antaŭ via ekrano en la reta mondo, vi povas multege kontribui al la Ago-Tago per disinformado pri Esperanto kaj pri la ideo de lingva kaj kultura diverseco pere de tiu mirinda komunikilo, kiu estas la reto. Ne gravas la medio, en kiu vi vivas, ĉiu medio estas grava por Esperanto.
Bonan Ago-Tagon al ĉiuj, kaj ĉefe al tiuj, kies ago-tagoj ĉiujare estas 365 (366 en la superjaroj).
Amike
Renato Corsetti
Universala Esperanto-Asocio