
Kulturo kaj evoluo. Mervyn Claxton. El la angla trad. Johano Rapley. Rotterdam: UEA, 1998. ISBN 92 9017 059 X. 60p. 21cm. Prezo: 14,00 gld. (triona rabato ekde tri ekz.).
Dum la Monda Jardeko por Kultura Evoluigo, UN kaj Unesko klopodis tiri atenton al la rolo kiun kulturo havas en la socia evoluo, kaj instigi al kreo de kondiĉoj por pli vasta popola partopreno en kulturo.
Kadre de la Jardeko Unesko disvolvis riĉan eldonan aktivadon, el kies fruktoj unu libreto jam aperis en Esperanto ĉe UEA. Temis pri Kulturo kaj teknologio de la niĝeria sociologo Andrew O. Urevbu, kiu en fascina maniero montras la influon de kulturo en la teknika evoluo.
En la serio ĵus aperis dua libro, Kulturo kaj evoluo de Mervyn
Claxton, klerulo kaj eksdiplomato el Trinidado kaj Tobago. Ĝi estas
pli ĝenerala ol la unua libreto. Ĝi deiras de la konstato ke la
kulturo de popolo estas intime ligita al la evoluo de tiu popolo. Lastatempe
tiu ligo rompiĝis, precipe en evolulandoj, pro adopto de la okcidenta
evolumodelo kaj pro la internaciiĝo de la okcidenta teknologio. Claxton
tamen montras, ke ankaŭ nuntempe oni povas sukcese utiligi la kutimojn
kaj tradiciojn de la popolo por ĝia evoluo.