La 5-an de julio la pola eŭroparlamentanino Margareta Handzlik (EPP-ED) estis akceptita en Strasburgo de s-ro Jan Figel, membro de la Eŭropa Komisiono pri edukado, kulturo kaj multlingvismo. La renkontiĝo estis plene dediĉita al la problemoj de multlingvismo de EU. Jan Figel aŭskultis kun intereso proponojn de la pola membro de la Eŭropa Parlamento pri ebla uzo de Esperanto kiel propedeŭtika ilo por plifaciligi la studadon de fremdaj lingvoj. S-ro Figel serioze traktis la proponojn kaj petis de Margareta Handzlik plurajn informojn tiurilate. Oni interkonsentis pri pluaj laborkontaktoj.
La nuntempe plej furora Esperanta libro, "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker, estas denove havebla, nun jam en tria eldono. Ĝia antaŭa eldono aperis en julio 2002 kaj la tuta eldonkvanto elĉerpiĝis en iom pli ol du jaroj. La unua eldono aperis en 1992 ĉe la Moskva eldonejo Progreso, sed en sia dua eldono ĉe UEA ĝi spertis ĝisfundan transformiĝon. Ĝi internaciiĝis enhave kaj ĝia grafika prezento fariĝis moderna kaj tre alloga. La plej nova eldono konservis la viglan dezajnon de Francisco Veuthey kaj fariĝis eĉ pli bela, ĉar ĝi aperis en pli granda formato, kun pli grandaj literoj kaj pli klaraj bildoj. Krome, troviĝas en ĝi kelkaj novaj ilustraĵoj.
La tekstaj ŝanĝoj estas minimumaj - nur du tekstoj, kiuj intertempe malnoviĝis, estas anstataŭigitaj - pro kio la dua kaj tria eldonoj estas uzeblaj samtempe en kursoj. Posedantoj de la nova eldono tamen profitos de multaj etaj modifoj (korektoj, aktualigoj, revortumoj kaj aldonaj informoj) en la komentaroj kaj apudtekstaj babiloj. Por la tria eldono Boris Kolker ankaŭ aldonis koncizajn informojn pri tipoj de planlingvoj, fundamenteco-oficialeco, Oficialaj Aldonoj, agad-direktoj de UEA, ktp. La teksto pri Interreto estas aktualigita kaj reverkita. Laŭ peto de multaj legantoj estas aldonita ankaŭ indekso de nomoj, kio ebligas facilan serĉon de informoj en tiu ĉi unika verko, kiu samtempe estas perfektiga kurso de Esperanto kaj vastpanorama gvidlibro pri la Esperanta kulturo.
Malgraŭ pli granda formato, la prezo de la 280-paĝa libro restas 18,00 eŭroj. Ekde samtempa mendo de minimume 3 ekz. ĉe la Libroservo de UEA oni ricevas trionan rabaton. Aldoniĝas 10% por sendokostoj (minimume 2,25 eŭroj) kaj por klientoj en EU 6% por imposto.
Aktualaj informoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas troveblaj en la retpaĝo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Vojaĝo
Universala Esperanto-Asocio perdis en junio du el siaj plej eminentaj membroj. La 14-an de junio, malpli ol du monatojn antaŭ sia 100-jariĝo, forpasis en Kembriĝo, Britio, la honora patrono Lionel Elvin. La 30-an de junio mortis en Zaragoza, Hispanio, la honora membro Fernando de Diego.
Prof. Herbert Lionel Elvin naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1905, en la sama semajno, kiam en Bulonjo-ĉe-Maro estis kunvenanta la unua Universala Kongreso. Jam kiel junulo li lernis Esperanton. En 1924, kiam li estis 19-jarulo, aperis lia traduko "El la Skizlibro" de la usona verkisto Washington Irvin. Elvin faris imponan karieron kiel edukisto. De 1950 ĝis 1956 li estis direktoro de la Eduka Departemento de Unesko. Poste li estis profesoro pri edukado ĉe la Londona Universitato kaj de 1958 ĝis emeritiĝo en 1973 direktoro de ĝia Instituto pri Edukado. Prof. Elvin estis dojeno de la Honora Patrona Komitato de UEA, al kiu li estis invitita jam en 1963. En la 56-a UK en Londono, 1971, li estis rektoro de la Internacia Somera Universitato.
Fernando de Diego de la Rosa naskiĝis la 2-an de novembro 1919. En li la Esperanta mondo perdis unu el siaj plej brilaj kaj fekundaj beletristoj. Inter liaj pli ol 20 tradukvolumoj troviĝas i.a. "Cigana romancaro" de Lorca (1971), "La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha" de Cervantes (1977), "La familio de Pascual Duarte" de Cela (1985), "Cent jaroj de soleco" de García Márquez (1992) kaj "La oldulo kaj la maro" de Hemingway (1996). Tre valoraj estas liaj studoj "Pri Esperanta tradukarto" (1979) kaj "Pri literatura kritiko" (1984). En 2003 aperis lia granda Esperanta-hispana vortaro. En la UK en Valencio, 1993, Fernando de Diego estis elektita kiel honora membro de UEA.
D-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, sendis al la funebra ceremonio por Fernando de Diego jenan mesaĝon kiel adiaŭon de UEA al sia honora membro.
Karaj familianoj kaj konatoj de Fernando de Diego, karaj esperantistoj,
mi skribas ĉi tiujn malmultajn liniojn por saluti Fernando-n de Diego kun tre peza koro.
Ĉiuj parolantoj de la internacia lingvo Esperanto konas lin. Mi ne devas memorigi pri liaj vivo kaj verkoj. Tiuj verkoj estis unu el la gravaj vivo-manifestiĝoj de Esperanto dum la dua duono de la pasinta jarcento. Plenmerite, do, li estis honora membro de Universala Esperanto-Asocio kaj, ĉefe, ricevis honoran lokon en la koro de ĉiuj esperantistoj, kiuj pere de li konatiĝis kun la hispana kulturo. Li estis, interalie, la plej sukcesa ambasadoro de tiu kulturo en la Esperanta mondo.
La pezo en mia koro nun ŝuldiĝas al io tute persona. Lia traduko de la Cigana Romancaro estis dum jardekoj mia plej granda gvidilo pri tradukado de poezio. Per ĝi mi lernis kiom grava estas la rekreado de la originalo fare de poeto-tradukisto. Mi daŭre instru-cele citis pecojn de tiu libro al pli junaj esperantistoj kaj plufaros.
Sed mi estas nur unu el la multegaj esperantistoj, kiuj havis personan rilaton al Fernando de Diego tra liaj verkoj. Kiel ni ĉi tie, tiuj multegaj ŝatantoj de liaj verkoj nun kunfunebras kun ni pro lia malapero, kvankam lia spirito certe ankoraŭ longe vivos inter ni kaj inter la postaj generacioj de parolantoj de Esperanto.
Universala Esperanto-Asocio, kiu ĝuis la privilegion havi lin kiel honoran membron, mallevas sian flagon kiel signo de partopreno al la doloro de la tuta komunumo de liaj konantoj kaj admirantoj.
Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio