Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 204

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 204 (2005-04-02)

Enhavo:
  1. Prezidanto de UEA alparolis la Komisionon pri Homaj Rajtoj de UN
  2. Nitobe-Simpozio pri lingvopolitikaj sekvoj de la pliampleksiĝo de EU
  3. Jarlibro — rete!
  4. UEA ĉiam pli populara

PREZIDANTO DE UEA ALPAROLIS LA KOMISIONON DE UN PRI HOMAJ RAJTOJ

Du reprezentantoj de UEA, prezidanto Renato Corsetti kaj mag. Andy Kuenzli, partoprenis la laborojn de la 61-a Sesio de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. La Sesio mem daŭras dum unu monato kaj alfrontas ĉiujn subtemojn ligitajn al la respekto de la homaj rajtoj en ĉiuj partoj de la mondo. La reprezentantoj de UEA partoprenis en la tagoj, en kiuj oni diskutis i.a. pri kulturaj rajtoj kaj edukado.

Partoprenante kunvenon kun la Speciala Raportisto pri la rajto je edukado, M. Vernor Muñoz Villalobos, la reprezentantoj de UEA ricevis la rajton alparoli la kunvenon. En siaj alparoloj Renato Corsetti, prezentinte Universalan Esperanto-Asocion kaj la apartan intereson de esperantistoj pri lingvaj homaj rajtoj, substrekis la neceson ke la fina rezolucio emfazu ankoraŭ pli la rajton je la edukado en la denaska lingvo de infanoj kaj la lingvajn homajn rajtojn ĝenerale. La interveno de Corsetti estis akceptita de la Speciala Raportisto, kiu mem citis sukcesajn kazojn de edukado en la gepatra lingvo kaj kiu promesis sekvi la temon dum sia mandato. Tuj poste ankaŭ la reprezentanto de Unesko, sinjoro Singh, de la fako pri lingva diverseco de Unesko, petis parol-rajton por klarigi, ke tio kongruas kun la nuna politiko de Unesko mem. Fine de la kunveno en interparolo kun la Speciala Raportisto de UN estis interŝanĝitaj promesoj pri estonta kunlaboro inter UEA kaj la Speciala Raportisto, juna kostarika diplomato, kiu intencas lanĉi tra la mondo serion de enketoj pri ĉi tiuj temoj kaj bonvenigas la kunlaboron de esperantistoj. La reprezentantoj de UEA profitis la okazon ankaŭ por altiri lian atenton al la skriba deklaro de UEA, kiu estis jam prezentita al ĉiuj landaj delegitaroj (vd. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 199, 2005-02-05).

Estas malfacile diri, kiu estos la sekvo de tiu skriba deklaro. En kunveno pri la malneto de la rezolucio pri edukado, en kiu nur ŝtatoj rajtis paroli, la postan tagon la reprezentantoj de UEA rimarkis, ke la malpermeso de lingva diskriminacio en edukado estas klare formulita. Eble plia eĥo de la skriba deklaro de UEA estas la enmeto de la Programo por Evoluo de UN, pri kiu aparte parolis la deklaro de UEA, inter la Agentejoj de UN, kiuj devas partopreni la difinadon de la eduka politiko de UN/Unesko.

La reprezentantoj de UEA disdonis informan materialon al reprezentantoj de pluraj Ne-Registaraj Organizaĵoj. Ĝi estis disponigita ankaŭ sur la tabloj rezervitaj por la NRO-oj kaj ĉe kontaktoj kun landaj delegitaroj kaj kun alispecaj gravuloj, kiel Marco Pannella, eŭropa parlamentano, interesiĝanta pri Esperanto.

Fine estis okazo por interparoli ankaŭ kun Renata Bloem, la prezidantino de CONGO, t.e. la reprezenta organo de la NRO-oj, pri la estonta kunlaboro inter UEA kaj la reto de NRO-oj en Ĝenevo.

NITOBE-SIMPZIO PRI LINGVOPOLITIKAJ SEKVOJ DE LA PLIAMPLEKSIĜO DE EU

Post la lingvopolitikaj Nitobe-Simpozioj kadre de la Universalaj Kongresoj en 1996 en Prago, en 1999 en Berlino kaj en 2004 en Pekino, estas planate okazigi la 4-an Simpozion tuj post la 90-a Universala Kongreso en Vilno, de la 30-a de julio (sabate posttagmeze) ĝis la 1-a de aŭgusto 2005 (lunde posttagmeze). La aktoj de la 1-a kaj 3-a simpozioj (resp. "Al lingva demokratio" kaj "Al nova internacia lingva ordo") aperis libroforme kaj haveblas ĉe UEA .

La simpozioj ricevis la nomon laŭ la japana diplomato Nitobe Inazô, asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu post partopreno de la UK 1921 en Prago, prezentis raporton pri Esperanto al la monda organizaĵo. La raporto estis represita en la aktoj de la 1-a Simpozio.

La Nitobe-Simpozioj celas diskutigi gravajan lingvopolitikajn problemojn ĉirkaŭ la temoj de lingva egaleco kaj internacia lingva komunikado, samtempe indikante pri alternativa lingvopolitika modelo, kiun jam prezentas aŭ povus prezenti la utiligo de Esperanto. La organizantoj invitas renomajn neesperantistajn lingvistojn kaj alifakajn kompetentulojn pri lingvopolitikaj problemoj. La simpozioj estas direktitaj unuavice al neesperantistoj.

La 4-a Nitobe-Simpozio en Vilno traktos la kadran temon "Lingvopolitikaj aspektoj de la pliampleksigo de Eŭropa Unio". Pri kio temas? Inter la multaj demandoj levitaj de la plivastigita membreco de Eŭropa Unio estas la demando pri lingvoj. Kiun aranĝojn oni faru pri la uzo de lingvoj en la diversaj EU-instancoj mem, kaj kiujn politikojn oni enkonduku ekzemple rilate la lernadon de lingvoj en la edukaj sistemoj de la diversaj landoj? La aktuala manko de formalaj politikoj en tiu ĉi tereno iom post iom kondukas al neformalaj aranĝoj, kiuj povus minaci la lingvojn kaj la kulturajn valorojn de iuj pli malgrandaj ŝtatoj kaj povus kompromiti la principon de egaleco inter ŝtatoj-membroj. La planata simpozio en Vilno celos esplori la diversajn politikajn alternativojn kaj atingi interkonsenton pri kelkaj bazaj rekomendoj pri la lingva politiko de EU en la novaj kondiĉoj.

Inter la aŭspiciantoj de la 4-a Nitobe-Simpzio estas la Litova Parlamento, la Universitato de Vilno, la Litova Akademio de Sciencoj, kaj Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-problemo (CED).

JARLIBRO — RETE!

Por la individuaj membroj de UEA estas lanĉita nova reta servo: aliro al la aktualaj informoj pri la Delegita Reto kaj al aliaj movadaj informoj per Interreto.

Ne estas sekreto, ke iuj informoj en la Jarlibro iĝas malaktualaj jam antaŭ ol ĝi eliras el la presejo. Dum la jaro la fluo de korektoj pri novaj retadresoj, stratadresoj, telefonnumeroj, renomitaj stratoj kaj foje eĉ landoj, neniam haltas, tiel ke je la momento, kiam aperas nova Jarlibro signifa parto de la antaŭa jam ne plu estas fidinda.

Ekde nun aldone al la papera poŝformata libro la UEA-membroj ricevas la eblecon konsulti ĉiam aktualajn informojn rete - kun ĉiuj korektoj, konataj al UEA.

La sistemo ĉerpas la informojn rekte el la komputiloj de la Centra Oficejo kaj prezentas ilin en la maniero simila al la papera eldono, sed samtempe kun oportunaĵoj kutimaj por la retuzantoj: serĉiloj, hiperligoj, retpoŝto k.s.

La reta Jarlibro estas atingebla per la adreso http://reto.uea.org. Eniri ĝin rajtas ajna individua membro de UEA. La sola limigo estas, ke la membroj kun Gvidlibro vidas nur la movadajn informojn.

UEA ĈIAM PLI POPULARA

Post la publikigo de la statistiko pri la membraro de UEA en la jaro 2004 la Centra Oficejo ricevis demandojn pri la evoluo de la membraro en la nuna jaro.

La kresko de la membraro estas eĉ pli forta ĉi-jare. Pro manko de statistikaj informoj ne eblas kompari la membronombron fine de marto 2005 kun tiu fine de marto 2004. La plej fruaj informoj el 2004 estas de la 12-a de majo, kiam 4784 membroj estis kotizintaj. Fine de marto 2005 la nombro estis 4816. Sekve la membronombro jam en marto superis per 32 la nombron meze de majo pasintjare. Kvankam la kresko parte rezultas el pli efika administrado en la Centra Oficejo, ĉefe temas pri efektiva kresko. Surbaze de la spertoj en antaŭaj jaroj la marta membronombro supozigas finan kreskon de 200-500 individuaj membroj kompare kun 2004, sed eĉ pli forta kresko estas reale atingebla.

Lasta ŝanĝo:
2005-04-02
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz204.html