Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 198

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 198 (2005-01-31)

Enhavo:

LABORA VIZITO AL UNESKO

La prezidanto de UEA Renato Corsetti faris laborviziton al la sidejo de Unesko en Parizo la 26-an de januaro. Dum la vizito akompanis lin vicprezidanto Claude Nourmont kaj s-ino Renee Triolle, kiu estas la ĉefreprezentanto de UEA ĉe Unesko.

Dum la renkontiĝoj kun funkciuloj de Unesko precipan atenton ricevis la kunlaboro de Unesko kaj UEA por la programo de la kulturo de paco. Kun s-ino Aurore Salinas, kiu respondecas pri la Jardeko por Kulturo de Paco, la delegitaro de UEA inventaris la ĝisnunan kontribuon de UEA al tiu projekto. En ĝi elstaras la Esperanta eldono de la Manifesto 2000 kaj la kolektado de subskriboj por ĝi. La esperantista partopreno en tiu kampanjo stagnis dum iom da tempo pro necerteco, ĉu Unesko ankoraŭ akceptas subskribojn. Ĉar la kampanjo plu daŭras, UEA promesis denove instigi esperantistojn al nomkolektado. Post la renkontiĝo s-ino Salinas sendis al UEA instrukciojn pri teknikaj aspektoj de la nomkolektado per interreto, kiujn respondeculoj de UEA nun pristudas. S-ino Salinas ankaŭ akceptis envicigi la projekton "Esperanto por Evoluo" en la kadron de la Jardeko por Kulturo de Paco.

En la fako de Kultura kaj Lingva Diverseco en Edukado okazis renkontiĝo kun vicdirektorino Linda King. Prezidanto Corsetti skizis la planatan agadon de UEA lige kun la Tago de la Gepatra Lingvo la 21-an de februaro kaj prezentis ekzemplerojn de la speciala afiŝo, kiun UEA lanĉis por diskonigi la Tagon. (La afiŝo estas elŝutebla en kelkaj lingvoj el interreto ĉe la adreso: http://uea.org/informado/gepatralingvotago.html.)

La reprezentantoj de UEA havis mallongajn renkontiĝojn ankaŭ kun aliaj oficistoj de Unesko. Al la sekretariino de la asista ĝenerala direktoro pri edukado, kiu posteno nun vakas, ili transdonis la ĵus eldonitajn aktojn de la Pekina Nitobe-simpozio, al kiu la antaŭa asista ĝenerala direktoro John Daniel sendis salutmesaĝon.

En interna kunsido de la UEA-delegitaro pri plua evoluigo de la Unesko-agado partoprenis ankaŭ d-rino Barbara Despiney, kiu havas 20-jaran sperton pri tiu agado kaj ankaŭ nun estas unu el la reprezentantoj de UEA ĉe Unesko. Dum la kunsido d-rino Despiney transprenis ekzempleron de la plej lasta ero en la Serio Oriento-Okcidento, la romano "Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk en la mondmilito" de J. Haŝek, por donaci ĝin al la respondeculo de Unesko pri agado por interkultura dialogo. Oni diskutis ankaŭ pri intensigo de la kunlaboro kun ILEI, kiu same kiel UEA havas oficialajn rilatojn kun Unesko. Aperis i.a. ideo pri komuna komisiono de UEA kaj ILEI pri Unesko, kiu ĉefe konsistus el la reprezentantoj de ambaŭ organizaĵoj en Parizo.

DEKLARO DE UEA OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO (21 februaro)

La Esperanto-movado partoprenas ankaŭ ĉi-jare la festadon de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, gvidatan de Unesko, kiu ĉi-jare aparte altiras la atenton de ĉiuj je la brajla skribo kaj je la signolingvoj.

Tiuj formoj de komunikado estas ankaŭ esprimoj de apartaj grupoj, kiuj ĝis nun estis multe ignorataj. Same ignorataj estas multaj lingvoj, ne apartenantaj al ekonomie aŭ politike fortaj grupoj. Ni reasertas per la tuta forto, pri kiu ni disponas, ke politiko de komunikado kaj evoluigo, kiu estas indiferenta kaj ofte rekte malamika al la lokaj lingvoj, kondamnas al perforta kaj antaŭtempa formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo kaj la kulturojn kunligitajn al ili.

Ni alvokas al la registaroj de ĉiuj landoj kaj al ĉiuj homoj sekvi la rekomendojn de Unuiĝintaj Nacioj, de Unesko kaj de la plej elstaraj pensuloj, kiuj agnoskis, ke neniu reala edukado eblas per fremda lingvo, kiel laŭvorte diris Gandi.

La internacia lingvo Esperanto estas lingvo por uzado nur en internaciaj rilatoj kiel neŭtrala maniero komuniki sen altrudo de la propra mond-rigardo al la aliaj homoj. Tial ĝi protektas la pluekziston de la gepatraj lingvoj, kies funkcion ĝi ne celas transpreni, kiel faris tra la tuta historio kaj ankoraŭ nun faras naciaj lingvoj, kiam ili estas uzataj por internaciaj rilatoj.

Pro tio la Esperanto-movado festas kune kun Unesko la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo, kiu estu ankaŭ okazo por festi la samvalorecon de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj kulturoj kaj la internacian komunikadon surbaze de egaleco kaj reciproka respekto.

Renato Corsetti
Universala Esperanto-Asocio

JAM 1300 ALIĜIS AL VILNO

La nombro de aliĝintoj al la 90-a Universala Kongreso en Vilno (23-20 julio 2005) superis jam 1300 fine de januaro. Pluraj aliĝiloj tamen ankoraŭ ne povis esti traktitaj, ĉar bankaj informoj pri la koncernaj pagoj ankoraŭ ne alvenis. La 31-an de januaro la registritaj aliĝintoj oficiale nombris 1294 el 50 landoj. Ekde la fino de decembro la nombro kreskis per 450 kaj aldoniĝis du pliaj landoj.

La unuan lokon ankaŭ en januaro plu okupis la kongresa lando Litovio kun 154 aliĝintoj, proksime sekvata de Francio (145). Pli ol cent kongresanoj anonciĝis ankaŭ el Germanio (128) kaj Japanio (106), kaj tiun limon verŝajne jam baldaŭ atingos Pollando (75). En la januara statistiko sekvas poste Nederlando (56), Finnlando (54), Italio (51), Svedio (50), Belgio (46), Rusio (43), Danio (39), Britio (34), Ĉeĥio (31), Estonio (29), Svislando (24) kaj Korea Respubliko (23).

Lasta ŝanĝo:
2005-02-01
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz198.html