Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 193

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 193 (2004-12-30)

TRI NOVAJ TITOLOJ EN LA SERIO "ORIENTO-OKCIDENTO" EN 2004

La eldonserio "Oriento-Okcidento", aŭspiciata de UEA, pliriĉiĝis per tri mondliteraturaj ĉefverkoj en la jaro 2004. Unue Fonto en Brazilo eldonis "Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo". Tiu ĉi 253-paĝa parto el la kristana Nova Testamento estas tradukita de Gerrit Berveling. En la 89-a Universala Kongreso en Pekino Ĉina Fremdlingva Eldonejo lanĉis majstraĵon de la klasika ĉina literaturo, la romanon "Ĉe akvorando". La Esperanta traduko de Laŭlum aperis en tri volumoj, kies 1830 paĝoj konsistigas la plej ampleksan eron ĝis nun en la serio. Impona volumo estas ankaŭ la fama romano de la ĉeĥo Jaroslav Hašek, "Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito", kiun la eldonejo Kava-Pech prezentis en la novembra Malferma Tago en Roterdamo. La 711-paĝa libro estas esperantigita de Vladimir Vána kaj eldonita kun ilustraĵoj de Josef Lada.

Serio "Oriento-Okcidento" estas la plej longedaŭra el la kontribuoj de UEA al projektoj de Unesko. Ekde 1961 aperis en ĝi 39 numeritaj kaj 2 ne-numeritaj verkoj kiel realigo de la Programo de Unesko por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj de Oriento kaj Okcidento. Pri akcepto de novaj titoloj al la serio decidas la Estraro de UEA. En tiu ĉi kunlaboro povas partopreni ĉiu serioza eldonisto, kiu kapablas plenumi la kvalitajn kaj teknikajn postulojn difnitajn en la regularo de UEA pri la serio. Ĉar ĝi estas ŝatata kolektobjekto, al eldonejoj la inkluzivo de iliaj libroj en la serio estas alloga ankaŭ kiel ekstra impulso por vendado.

Preskaŭ ĉiuj titoloj de la serio estas daŭre aĉeteblaj. La popularecon de la serio montras la fakto, ke pluraj verkoj aperis en pli ol unu eldono. Kiu kolektas la tutan serion, tiu posedas reprezentan bibliotekon de la monda literaturo kaj konvinkan pruvon pri la valoro de Esperanto kiel perilo de transkultura interŝanĝo.

SERIO "ORIENTO-OKCIDENTO"

Lasta ŝanĝo:
2004-12-30
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz193.html