Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 192

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 192 (2004-12-29)

Enhavo:

UEA ELEKTAS DU MIL FUNKCIULOJN

Post la elekto de la Komitato, Estraro kaj multnombraj komisionoj kaj komisiitoj komenciĝis en UEA elekta procezo, kiu laŭ la nombro de elektotaj funkciuloj abunde superas ĉiujn aliajn elektojn en la Esperanto-movado. Temas pri la perioda elektado de la Delegita Reto de UEA. Laŭ la Regularo pri Delegitoj, kiu estis akceptita en la Tamperea UK en 1995, ankaŭ la delegitoj havas trijaran mandaton. Antaŭe la tempa mandato de delegitoj ne estis limigita, kio rezultigis interalie, ke en la Delegita Reto estis ĉiam pli da pasivaj membroj, kiuj ne plenumis siajn devojn kiel delegitoj. La nuna regularo ebligas kaj eĉ devigas ĉesigi la delegitecon de la pasiviĝintaj delegitoj.

En novembro la ĉefdelegitoj ricevis de la Centra Oficejo instrukciojn por la reviziado de la Delegita Reto en sia lando. Samtempe ili ricevis ankaŭ instigon varbi novajn delegitojn, por ke la Delegita Reto denove ekkresku. Jarlibro 1995 listigis ankoraŭ 2166 delegitojn, sed en la unua reviziado laŭ la nova regularo ilia nombro falis al 1830 en Jarlibro 1996. En postaj jaroj ĝi malrapide rekreskis, sed poste ĝi denove falis sekve de la malmultiĝo de individuaj membroj. Jarlibro 2004 registris 1783 delegitojn. Por fariĝi delegito necesas esti individua membro minimume unu jaron antaŭ la delegitiĝo kaj daŭre resti tia por konservi la oficon. Ĉiu, kiu deziras fariĝi delegito, bv. kontakti la ĉefdelegiton de sia lando aŭ la Centran Oficejon de UEA. Eblas esti loka delegito (D), loka vicdelegito (VD), junulara delegito (JD) aŭ fakdelegito (FD). En sama loko povas esti nur po unu D, VD kaj FD. La nombro de fakdelegitoj ne estas limigita, sed sama delegito ne povas havi pli ol tri fakojn.

La trijara periodo koncernas ankaŭ la ĉefdelegitojn. Ilin elektas la Estraro de UEA surbaze de la proponoj de la aliĝintaj landaj asocioj. La ofico de ĉefdelegito estas tradicie inter la plej prestiĝaj taskoj en UEA, sed ĝi ankaŭ estas sufiĉe laboriga. Multaj ĉefdelegitoj krome estas kotizperantoj de UEA, sed tiuj du funkcioj tamen estas formale tute apartaj. En multaj landoj pri la perado de UEA-kotizoj zorgas la landa asocio.

ROMANO DE JOHN FRANCIS POR INFANOJ

Fine de novembro, ĝustatempe por lanĉo en la Malferma Tago de la Centra Oficejo, aperis ĉe UEA la romano "La kastelo de Vitro" de John Francis. La nova verko prenas tute apartan lokon ne nur en la verkaro de Francis mem sed en la originala Esperanto-literaturo ĝenerale, ĉar temas pri porinfana romano.

En "La kastelo de Vitro" du geknaboj, Stela kaj Ernesto, dum somera vagado trairas misteran pordon, malantaŭ kiu atendas ilin aventuro en magia mondo kun plej strangaj mirindaĵoj kaj grandaj danĝeroj. Kelkfoje la leganto eĉ povas senti en la verko trajtojn parencajn kun la famaj romanoj pri Harry Potter, kvankam pri influo ne temas, ĉar Francis finis sian romanon jam antaŭ dudeko da jaroj. Unue ĝin planis eldoni Neil Salvesen sub sia marko "Esperantaj Kajeroj", sed lia forpaso malhelpis tion, ĝis UEA transprenis la planon de sia iama direktoro.

La libro havas 197 paĝojn kaj estas ilustrita de Francisco L. Veuthey. Ĝia prezo estas 18,00 eŭroj (plus imposto de 6% en EU), kun triona rabato ĉe la Libroservo de UEA ekde samtempa aĉeto de minimume tri ekzempleroj.

Aliaj verkoj de John Francis, kiuj estas ankoraŭ haveblaj ĉe UEA, estas la rakontaro "Vitralo" (EUR 12,00), la sciencfikcia romano "Misio sen alveno" (EUR 7,50) kaj "Tri rakontoj pri la Miljara Paco" (EUR 11,40). Tuj elĉerpiĝonta estas la poemaro "Kvaropo" el 1952 (EUR 21,90), en kiu Francis debutis kun siaj kolegoj el la skota skolo, W. Auld, J. Dinwoodie kaj R. Rossetti.

FORPASIS ZHANG QICHENG

La 22-an de decembro forpasis s-ro Zhang Qicheng, honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, eksa ĉefredaktoro de "El Popola Ĉinio" kaj ekde 1986 honora membro de Universala Esperanto-Asocio.

S-ro Zhang naskiĝis en 1913. Li eklernis Esperanton en 1928 kaj baldaŭ fariĝis unu el la plej elstaraj aktivuloj en la ĉina Esperanto-movado. En la 30-aj jaroj li kunfondis Ŝanhajan Esperanto-Ligon kaj redaktis la gazetojn "Ĉinio Hurlas" kaj "La Mondo". Post la ekesto de Ĉina Popola Respubliko li kunfondis Ĉinan Esperanto-Ligon kaj ĝian revuon "El Popola Ĉinio". Dum multaj jaroj li estis ĝenerala sekretario de ĈEL. En tiu funkcio li pretigis la aliĝon de ĈEL al UEA en 1980 kaj reprezentis ĝin kiel komitatano A ĝis 1989. En 2001 aperis lia esearo "Ĉina lingvo — la riĉa kaj bela lingvo".

Kiel vicprezidanto de la Loka Kongresa Komitato s-ro Zhang havis ŝlosilan rolon en la organizado de la 71-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino en 1986. Li povis partopreni ankaŭ en la inaŭguro de la dua UK en Pekino en 2004 kaj fari tie emocian paroladon, kiu fariĝis lia lasta movada elpaŝo kaj adiaŭo al la Esperanta publiko.

Lasta ŝanĝo:
2004-12-29
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz192.html