La estraro de UEA ricevis peton de la Ĝenerala Direktoro forlasi sian postenon pli frue ol la antaŭe interkonsentita momento pro personaj kialoj.
La estraro, kun bedaŭro, akceptis lian peton kaj dankas lin pro la laboro farita por la Asocio en malfacilaj kondiĉoj. Lia personeco multe kontribuis al restarigo de bonaj homaj rilatoj inter la kunlaborantoj kaj inter la estraro kaj la Centra Oficejo.
Dum lia deĵoro komenciĝis rekonceptado de la funkciado de la Asocio en la modernaj kondiĉoj, adaptado de ĝia ĉiutaga agado al la nova epoko de reta komunikado, kaj restabiligo de aperigo de la revuo, kaj estis alfrontitaj novaj taskoj, kiel la kompreno pri la plej bona procedo por reordigo de la Biblioteko Hodler, la decido renovigi kaj modernigi la Centran Oficejon, kaj aliaj. Ankaŭ okazis du sukcesaj Universalaj Kongresoj kaj bone antaŭeniras la preparlaboro por du pliaj.
Pro ĉio ĉi la estraro ree dankas lin kaj bondeziras al li feliĉon en la nova vivo.
La estraro estas aparte danka, ke Trevor donis al ĝi sesmonatan averton por trovi kaj enpostenigi posteŭlon. Ĝi anoncos ene de la venontaj semajnoj sian planon por plenigi la postenon .
La estraro de UEA
Mi venis al Roterdamo antaŭ preskaŭ du jaroj en epoko de grandaj problemoj pro demisioj. Mi kandidatis por la direktora posteno, ĉar ŝajnis, ke tiutempe la unua bezono ne estas administra talento/sperto sed la kapablo resti trankvila en stresa situacio. Mi ne ĉiam sukcesis resti trankvila, sed sufiĉe longe, mi esperas, por permesi pli bonan komencon al mia posteŭlo, ol mi mem havis.
Fakte mi kredas, ke kvankam la CO ankoraŭ estas en etapo de necesaj ŝanĝoj (renovigo de la domo, konvertado de la tro malnova komputila sistemo, nekompleta kolegaro), la perspektivoj estas nun pozitivaj.
Ĉiukaze mi intencis resti nelonge en la posteno, kaj antaŭ kelka tempo mi decidis demisii antaŭ la fino de mia kontrakto (aŭgusto 2005). Kial? Kiel mi skribis aliloke, mi "kulpigas" neniun alian, sed pro mia personeco mi ne volonte portas la ŝarĝon de respondeco por la funkciado aŭ nefunkciado de granda movado. Ecoj, kiuj helpas min verki romanojn, igas min senti min kvazaŭ birdo en kaĝo en la nuna situacio.
Mi tuŝis temon gravan por mi, kvankam ĝi eble ŝajnas vere frivola al aliaj: mi sopiras refoje verki, kaj mi scias, ke tio ne okazos, ĝis la kaĝo malfermiĝos...
Sincere,
Trevor Steele
Je la 1-a de aprilo 2004 ekvakos la ofico de
ĜENERALA DIREKTORO DE UEA
La Ĝenerala Direktoro estas la ĉefa administra oficisto de UEA, kiu respondecas antaŭ la Estraro pri la ĝenerala funkciado de la Asocio kaj ties profesia stabo. Kiel ĉefa funkciulo en la prismo de servoj, kiujn la Asocio disponigas al siaj membroj kaj al la ekstera mondo, la Ĝenerala Direktoro tenas superrigardon pri plenumo de la diversaj operacioj de la Asocio, inkluzive de
- ĝeneralaj operacioj
- eksteraj rilatoj
- gvidado kaj evoluigo de la financoj
- gvidado de la organizado de Universalaj Kongresoj
- gvidado de la eldona agado
- realigo de la decidoj de la Komitato, Estraro kaj aliaj organoj
La Ĝenerala Direktoro regule kontaktiĝas kun la Estraro, tenante ĝin informita, plenumante ĝiajn decidojn, kaj kunlaborante kun unuopaj estraranoj. La funkcio praktike estas multenhava, streĉa sed ankaŭ tre kontentiga.
LA ASOCIO. Universala Esperanto-Asocio estas plurmilmembra neregistara organizaĵo kun preskaŭ centjara historio sed ankaŭ kun konstanta bezono transformi sin laŭ ŝanĝiĝantaj mondaj cirkonstancoj. La gvidaj organoj de la Asocio, nome la Komitato kaj Estraro, konsistas plejparte el spertaj movadanoj, kiuj faras sian por-asocian laboron libervole en libera tempo. Preter ili, la klientaro de la Asocio estas multnombra kaj diversa, konsistante el individuaj membroj; lokaj, landaj kaj fakaj asocioj; kaj aliaj lernantoj kaj utiligantoj de Esperanto. La Centra Oficejo de la Asocio, kie laboras profesia stabo kaj volontuloj de UEA kaj de TEJO (ĝia junulara sekcio), situas en Roterdamo, Nederlando, kaj konsistas el oficejaj ĉambroj kaj loĝoĉambroj, granda libroservo, grafikejo, kaj la Biblioteko Hodler.
KVALIFIKOJ. Inter la preferataj kvalifikoj de la Ĝenerala Direktoro estas:
- kapablo komuniki kun homoj, EFIKE plenumi decidojn de la organoj de la Asocio, kunlabori kun samranguloj kaj gvidi, estri, kaj organizi stabanojn kaj respondeci pri ili
- eduko laŭ universitata nivelo
- plurjara profesia sperto pri administrado
- kono de la Esperanto-movado
- flua scipovo de Esperanto kaj bona rego de aliaj ĉefaj lingvoj, prefere i.a. la angla aŭ la franca
- bona skriba kaj parola esprimkapablo
- iniciatema, matura, reprezenta kaj diplomatia personeco
- energio, imagemo, kaj praktika kapablo plenumi la laboron de multfaceta kaj dinamisma organizaĵo.
RENOVIGO DE LA ASOCIO. En tiu ĉi periodo la Asocia Estraro, kune kun la Komitato kaj la oficistoj, reekzamenos la diversajn operaciojn de la Asocio por plej bone kombini tradiciajn elementojn kun novaj elpaŝoj taŭgaj por nova jarcento. Oni serĉas homon malferman al novaj metodoj, sed kun klara kompreno ankaŭ de tradiciaj labormetodoj, kiu povas helpi la Asocion rekoncepti la laboron.
Kandidatoj, do, estu pretaj akcepti kaj gvidi ankaŭ eventuale aliajn laborajn kaj organizajn skemojn de la Asocia administrado.
DAŬRO KAJ ENPOSTENIĜO. La dungo okazos plej verŝajne laŭ 3- aŭ 5-jara kontrakto, kun 1-jara provperiodo. En Nederlando la aĝ-limo por pensiiĝo estas 65-jara. Kandidatoj bonvolu konsideri tion rilate al la verŝajna kontrakta periodo.Dungiĝo estas kondiĉa je ricevo de restad- kaj laborpermeso en Nederlando.
KANDIDATIĜOJ. Informpetojn kaj skribajn kandidatigojn kaj kandidatiĝojn (prefere kun plenaj biografiaj informoj) oni direktu al la Estraro ĉe: s-ino A.J.Bakker-ten Hagen, Kastelenstraat 231, 1082 EG Amsterdam, Nederlando, retpoŝta adreso: ten_hagen@raketnet.nl
La Estraro prefere ricevu la leterojn antaŭ la 30 de novembro 2003. (Kaze de retpoŝta kandidatiĝo antaŭ tiu dato originalaj dokumentoj estos akceptitaj ankaŭ kun iom da prokrasto.)