Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 171

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 171 (2003-10-18)

Enhavo:

  1. Furoraĵoj de la Kongresa Libroservo 2003
  2. Novaj ofichavantoj en la CO
  3. Regularoj de UEA - rete

Furoraĵoj de la Kongresa Libroservo 2003

1. Libroj

LokoTitoloVendo-kvantoPrezo (€)
1.La Zamenhof-strato7417,95/29,75
2-3.Sensorteco6613,50
2-3.Pasporta Servo 20036612,30
4.Interlingvistiko kaj esperantologio602,15
5.La Postdomo578,00
6.Vojaĝo en Esperanto-lando3416,00
7.La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto3269,95
8.Internacia Kongresa Universitato 20033123,00
9-11.Esperanto sen mitoj2926,95
9-11.Konciza Etimologia Vortaro2920,00
9-11.Mirinda vojaĝo de Nils Holgerson2923,10
12-13.Patrina koro271,55
12-13.Esperanto-katalogo271,55
14.Doktor Zamenhof och det
internationella spraoket
246,00
15-16.Vivo de Henriko la Kvina209,95
15-16.Litovio dum jarcentoj205,45

2. Nelibroj

1. Afiŝo "Paco" 1423,00
2.Libera folio1101,00
3.Paroladoj de Ivo Lapenna (kd)4315,00
4.Lernu! (kd)288,20
5.Rejkjaviko 1997 (kd)279,05
6.Mondmapo239,00

Dum la 88a UK en Gotenburgo oni vendis varojn por suma valoro de ĉirkaŭ 37 500 eŭroj. Krome, la aĉetantoj verŝis en la kason de EU preskaŭ 3 500 eŭrojn kiel aldonvaloran imposton. En la ĉi-supraj listoj estas nur tiuj varoj da kiuj oni vendis minimume 20 ekzemplerojn. El la listo mankas, tamen, diversaj aliaj, malplivaloraj varoj (poŝtkartoj, skribiloj, insignoj ks), da kiuj oni vendis centojn.

Ionel Onet

Novaj ofichavantoj en la CO

Tuj post la sukcesa fino de la Gotenburga UK la Aganta Kongresa Sekretario Clay Magalhaes estis nomumita Konstanta Kongresa Sekretario.

Roy McCoy estis nomumita la redaktoro de la Jarlibro, anstataŭ Joost Witteveen, kiu respondecis pri ĝi en 2002 kaj 2003.

Regularoj de UEA - rete

Ĉiuj regularoj de UEA estas konsulteblaj rete en la parto Dokumentoj de la retejo www.uea.org. Samloke oni povas trovi ankaŭ diversajn principarojn, decidojn kaj aliajn gravajn dokumentojn.

Lasta ŝanĝo:
2003-10-17
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz171.html