Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 168

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 168 (2003-06-01)

RETA REELDONO DE GRAVA ESPERANTOLOGIA VERKO

Unuafoje UEA okazigis nur-elektronikan eldonon de ampleksa publikaĵo. Temas pri aktualigita "Bibliografio de vortaroj", origine kompilita de Edward Ockey en 1982-a jaro.

La bibliografia listo estis enkomputiligita kaj parte ĝisdatigita de Geoffrey Sutton, sekve de kio ĝi ricevis novan titolon: "Bibliografio de vortaroj kaj terminaroj en Esperanto, 1887-2002". En ĝi estas lisigitaj E-vortaroj kaj terminaroj, publikigitaj dum la tuta vivodaŭro de nia lingvo - entute 1079 titoloj. Sendube la listo ne estas kompleta, sed momente la plej plena.

La Bibliografio estas trovebla en la retejo UEA.ORG ĉe la adreso http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html kaj estas prezentita en tri formatoj - HTML-versio, kiun oni povas konsulti rete, PDF-versio kaj RTF (arkivigita) - kiujn oni povas elŝuti kaj konsulti laŭnecese en propraj komputiloj.

En la sama paĝo oni trovas apartan Bibliografion de E-terminaroj, aperintaj en 1980-2002. Ĝi estas pli oportuna por tiuj, kiuj simple serĉas specifajn fakajn terminarojn, ĉar disponigas titolojn, ofte reale troveblajn en libroservoj. Krome, post pluraj titoloj estas aldonitaj hiperligiloj, pere de kiuj oni povas transiri al la tekstoj de la terminaroj en diversaj E-retejoj. La bibliografio estis kompilita de Ĵerom Vashe kaj enretigita de Dirk Bindmann.

Lasta ŝanĝo:
2003-06-01, Andrej Grigorjevskij
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz168.html