Simpozio "Kian lingvopolitikon al multlingva Eŭropo?" pasis en la Eŭropa Parlamentejo, Bruselo, la 6-an de majo, iniciatita kaj preparita de la eŭrop-uniaj E-aktivuloj, kun forta subteno de UEA.
La simpozion partoprenis neregistaraj organizoj, interesitaj pri la justa solvo de la lingvaj problemoj. La simpozio pridiskutis kaj akceptis principojn pri la komunikadaj rajtoj kaj devoj de la eŭropaj civitanoj, rekomendataj por konsidero en la verkata Eŭropa Konstitucio.
En la plena raporto aperas rekomendo atenti ankaŭ Esperanton, kiel eblan pedagogian instrumenton por plifaciligo de la studado de fremdaj lingvoj.
Plene pri la simpozio oni povas legi en la retejo www.europe-citizen.net (angle kaj france).
En majo en la Centra Oficejo okazis kelkaj ŝanĝoj pri la stabanoj:
- Ekde la 1-a de majo en la CO ne plu laboras Nikola Raŝiĉ, kiu dum dek kvin antaŭaj jaroj zorgis pri la organizado de la Universalaj Kongresoj.
- La Aganta Kongresa Sekretario estas nomumita Clay Magalhaes, antaŭe duontempe helpinta al Nikola Raŝiĉ pri la Kongresa Fako kaj duontempe laborinta en la librotena fako. (La detalan prezenton pri Clay bonvolu legi en la sekva informo).
- Komence de majo en la librotena fako plentempe eklaboris Stanka Starĉeviĉ, Nederlando. Ŝi anstataŭigos tie Clay Magalhaes kaj ankaŭ helpos plifortigi la librotenadon de UEA.
Clay Magalhaes naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1974 en Foz do Iguacu, ŝtato Paranao, suda Brazilo. En 1995 li diplomiĝis pri turisma manaĝerado en la Ŝtata Universitato de Okcidenta Paranao ("Unioeste"). Li krome partoprenis en diversaj kursoj kaj seminarioj pri manaĝerado de turismaj entreprenoj, i.a. kurson de Internacia Konferenca kaj Kongresa Asocio (ICCA) por junaj profesiuloj en Svislando en 2000.
En Brazilo li havis laborajn spertojn i.a. en vojaĝagentejoj kaj en kongresoj interpretante inter la portugala, hispana kaj angla.
Clay Magalhaes esperantiĝis en decembro 1992. Li vivas en Nederlando ekde majo 1996, kiam li eklaboris kiel volontulo en la kongresa fako de la Centra Oficejo de UEA, helpante por la Praga UK.
Li volontulis ankaŭ en la sekvaj du jaroj asistante en la preparoj de la Adelajda kaj Montpeliera UK-oj. Ankoraŭ pli profunde li povis sekvi la laboron de KKS ekde 1999, kiam li estis dungita kiel oficisto en la kongresa fako. Lastatempe li helpis ankaŭ en la librotena fako de UEA.
Clay ŝatas aviadon kaj modernan muzikon. Somere li biciklas kaj rulsketas, por kio estas bonegaj kondiĉoj en Nederlando.
Krom Esperanto, portugala, hispana kaj angla lingvoj li ankaŭ flue parolas la nederlandan.
La Sveda LKK zorgas ankaŭ por la esperantistoj, kiuj ne sukcesos veni
al Gotenburgo. Ĉe speciale lanĉita nova retejo
En la retejo eblos konatiĝi kun Gotenburgo, la Kongresejo, legi la informojn, kiujn prezentas la Kongresa Kuriero, ofte eĉ pli frue ol en la presita Kuriero. I.a. oni planas regule aperigi la nombrojn de la aliĝintaj
kongresanoj. Aperos skizoj pri la programo, foje oni povos ankaŭ aŭdi fragmentojn de iuj prelegoj, vidi la fotojn.
La vizitantoj de la retejo povos sendi mesaĝojn al la kongresanoj, uzante la kongresan numeron kiel la adreson - tiu letero estos liverita surpapere pere de la kongresa Mesaĝtabulo.
Funkcios ankaŭ propra diskutejo pri la "Kongresa temo" en kiu la retaj partoprenantoj de la Virtuala UK povos kundiskuti pri lingvaj rajtoj kaj respondecoj.
Alia UK-novaĵo:
La sveda ĉefministro Goran Persson akceptis esti Honora protektanto de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo.
Laŭ informoj de Franko Luin
Ekde la komenco de tiu ĉi jaro UEA eldonis du novajn librojn kaj unu broŝuron, sed tiu lasta estas la nova eldonaĵo en la serio Esperanto-dokumentoj.
La Esperanto-dokumento portas numeron 38 kaj nomiĝas "Esperanto kaj internaciaj organizaĵoj". Ĝin preparis vicprezidanto de UEA, respondeca pri eksteraj rilatoj, profesoro Lee Chong-Yeong. En la dokumento estas kolektitaj rezolucioj, decidoj kaj rekomendoj de internaciaj organizoj, komencante, kompreneble, de Unesko, favoraj al Esperanto kaj la ideo de Internacia Lingvo.
Multe pli ampleksa (504-paĝa) estas "Konciza Etimologia Vortaro", kompilita de Andre Cherpillod. La verko jam donas tre bonajn promesojn iĝi furoraĵo de la jaro - dum du monatoj post ĝia apero vendiĝis pli ol 100 ekzempleroj.
Kaj meze de aprilo el la presejo venis alia verŝajna furoraĵo: "La vivo de Henriko la Kvina", verkita de William Shakespeare kaj tradukita de Humphrey Tonkin. Nu, pliaj komentoj superfluas.
Pli detalaj informoj pri la eldonaĵoj aperos aŭ jam aperis en la rubriko "Laste aperis" de la revuo Esperanto.