Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 161

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 161 (2002-12-12)

Enhavo:

  1. "Maskerado" hungarlingve
  2. Revuo "Esperanto" - presota en Slovakio

* * * * *

"MASKERADO" HUNGARLINGVE

Ekde 2000 sinsekve publikiĝis en Britio, Usono, Turkio, Rusio kaj Germanio diversaj eldonoj de "Maskerado ĉirkaŭ la morto", origine Esperantlingva memoraĵo de Tivadar Soros pri la Holokaŭstaj jaroj 1944-45, kies duan E-eldonon (UEA, 2001) redaktis Humphrey Tonkin. La hungara traduko de István Ertl, "Álarcban", aperis ĉe la Budapeŝta eldonejo Trezor, estrata de Vilmos Benczik, meze de novembro 2002 - tiel ke ĝiaj 2500 ekzempleroj trafos pintan librosezonon jarfinan.

La hungara versio baziĝas sur ne malpli ol kvar fontotekstoj: krom la du Esperantaj eldonoj de "Maskerado" (1965, Stafeto; 2001, UEA) ĝi prenis en konsideron ankaŭ fruan manuskriptan angligon fare de Sophie Bogyo, kaj precipe la modernan anglan tradukon (2000) de Tonkin. Enhave ĝi estas pli riĉa ol ajna ĝisnuna eldono, ĉar ĝia notaro kaj bibliografio estis ampleksigitaj ĝis la enpresejigo en oktobro.

Ĝuste en la librofinaj notoj abunde menciiĝas Esperanto, ekz. la fakto ke George Soros en 1947 forlasis Hungarion danke al la eblo vojaĝi al la UK en Berno, post kiu li partoprenis en konferenco de TJO (posta TEJO) en Ipswich, proponante projekton de bicikla vojaĝo tra Eŭropo por propagandi Esperanton.

Restas vidi ĉu la ĵusa literatura Nobel-premio al Imre Kertesz, verkisto same hungara kaj juda kiel Tivadar Soros (kaj praktike sam-aĝa kiel ties mondfama filo George Soros), kreskigos ĉe la publiko la intereson pri tiu ĉi verko kapabla siamaniere helpi la hungaran legantaron, ĝuste laŭ la ripete esprimata deziro de Kertesz, konfrontiĝi kun ankoraŭ profunde traktenda periodo el sia pasinteco.

István Ertl

enhavo

* * * * *

REVUO ESPERANTO - PRESOTA EN SLOVAKIO

Ekde la januara numero revuo Esperanto estos presata en Slovakio - pli rapide, pli malmultekoste kaj eĉ iom pli kvalite ol antaŭe.

Tio interalie signifas, ke Stano Marĉek, la redaktoro de la revuo, ekde nun estos prizorganta ĝian preparadon de la kolektado de la informoj ĝis la enpoŝtigo. Nur la provlegado okazos, kiel antaŭe, en Roterdamo.

Alia novaĵo pri la revuo estas, ke en la nova jaro ĉiu membro-abonanto de UEA rajtos mendi aldone al la papera revuo ankaŭ ĝian elektronikan version - kiu povas esti en la formatoj PDF, simpla teksto aŭ HTML. La elektronika versio estos liverata tuj post la finredakto de ĉiu numero kaj tiel atingados la membrojn je unu-du semajnoj pli frue. Por mendi la elektronikan version oni skribu al reto @ uea.org, indikante sian UEA-kodon.

Eksperimente la elektronika versio estas abonebla ankaŭ por nemembroj, sed nur se ili loĝas en B-landoj. La kosto de la servo por ili estas fiksita kiel duonigita B-landa abonkotizo: 7,50 euroj. La abonojn akceptas UEA-perantoj en ĉiuj landoj.

enhavo

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz161.html