Jam baldaŭ venos la 15-a de decembro, kiu krom la Zamenhof-tago estas ankaŭ Tago de E-libroj. Kiel vi, via E-asocio, via E-grupo planas partopreni en tiu ĉi tago?
Por havi ideojn eble helpos jena rakonto pri iama interesa iniciato en Brazilo, pri kiu responde al demando de Renato Corsetti informis la iniciatinto, Luiz Alberto de Oliveira Coelho, UEA-delegito:
***
"Antaŭ multaj jaroj - ĉefe en la fruaj 90-aj - mi entreprenis ion tian: havigon de E-libraro (inter 8 kaj 30) al publikaj bibliotekoj, principe laŭ kategorioj: vortaroj, libroj pri informo, lego, lerno kaj literaturo kaj ankaŭ katalogo. Al kelkaj kun revukolektoj. ... Mi mem do provizis publikajn bibliotekojn de mia kaj de ties proksimaj urboj, Paraiba do Sul (3), kaj de Tres Rios (4), Guarara (1), Sao Jose do Vale do Rio Preto (1), Sapucaia (1) kaj Paty do Alferes (1), entute 11. ... Pri rezultoj: la bibliotekistoj verŝajne rezignis plu diri ke Esperanto mortis. Mi kontaktis tri memlernintojn. La librojn oni ne forigis rubujen post ioma tempo, kiel atendeble. Malaperis kelkaj titoloj, ĉefe lernolibraj.
La E-libroj ne troviĝas dise, sed en kolekto, kvazaŭ "E-sekcio" en ĉiuj ĉi menciitaj bibliotekoj".
***
Bonvolu atenti pri tiu iniciato, kiam vi diskutos pri la planoj por la Zamenhof-tago/Tago de E-Libro!
Kiel informis la administranto de la retpoŝta servo de UEA.ORG Joost Wittenveen, jam 74 retadresoj de UEA-delegitoj, publikigitaj en la Jarlibro 2002 restas nun validaj nur dank'al tio, ke por ili estis indikitaj plusendaj adresoj en UEA.ORG. Do, iliaj hejmaj aŭ oficaj retadresoj ŝanĝiĝis jam post finredakto kaj presigo de la Jarlibro, sed alsendinte la novan retadreson al la CO oni denove iĝis kontakteblaj retpoŝte.
Entute nun estas aktivaj 1375 plusendaj retadresoj - tio inkluzivas 1071 adresojn de delegitoj, kiuj estis enkondukitaj aŭtomate kaj 304 adresojn de aliaj UEA-membroj, kiuj mem petis la CO-on funkciigi iliajn plusendajn adresojn en UEA.ORG.
Apenaŭ eblas diri, ke la servo jam estas aktive uzata - nun ĝin ĉiutage preterpasas averaĝe 173 leteroj, kio kompareblas al unu-dutaga poŝto de multaj aktivaj retanoj, tamen tiu averaĝo konstante kreskas.
Plej multe oni aĉetis portugallingajn vortarojn de E.M. Machado kaj J. Paluzie-Borrell (160 kaj 80 venditaj ekzempleroj respektive). Tuj poste sekvas la nova eldono de UEA - "Vojaĝo en Esperanto-lando" de B. Kolker (54 ekz.) kaj alia UEA-eldono - Baza Esperanta Radikaro de W.Pilger (50).
Se oni tamen atentas la prezojn de la furoraĵoj, tiukaze la senduba ĉampiono de la libroservo estis la nova Plena Ilustrita Vortaro, eldonita de SAT. Da ĝi estis vendite 30 ekzempleroj, ĉar nur tiom oni sukcesis alveturigi.
Plene la statistiko pri la plej amasaj vendoj de la kongresa libroservo aperas en la novembra kajero de la revuo Esperanto.