N-ro 15b (1998-10-05)
Kiel interna afero servas por ekstera informado
Antaŭ la Montpeliera UK la individuaj membroj de UEA elektis siajn reprezentantojn
en la Komitato de UEA, la t.n. Komitatanojn B. Unuavide tio ŝajnas pure
interna afero, kiu ne interesas ekstermovadan publikon. Usona esperantisto
Arland R. Meade el Bartow, Florido, tamen lerte kaptis en ĝi okazon por
doni konkretan ekzemplon pri efektiva internacieco per Esperanto. Li sendis
jenan artikoleton al sia loka gazeto,
The Polk County Democrat, kiu
aperigis ĝin la 29-an de junio:
Esperanto parolata ĉe ni
Legantoj de The Polk County Democrat certe havas diversajn spertojn
pri internacia aktivado. Ĉu iu el ili tamen similas kun tio ĉi:
Mi ĵus sendis balotilon al Nederlando voĉdonante por 8 el 16
kandidatoj por funkcio en internacia organizaĵo. Mian voĉon
ricevis kandidatoj el Koreio, Bharato, Kostariko, Ĉinio, Hispanio,
Ruslando, Israelo kaj Japanio.
Mi scipovas la gepatran lingvon de neniu el tiuj kandidatoj, kaj ili
eble ankaŭ ne scias la mian. Mi tamen povis fari mian decidon leginte
iliajn biografietojn kaj organizajn celojn. Ĉio tio estis en la internacia
lingvo Esperanto.
Se iu leganto deziras scii pli pri ĝi, mi volonte respondos al leteroj.
[Sekvas la adreso.] Ankaŭ en la biblioteko de Bartow oni povas trovi
librojn pri Esperanto.
Arland R. Meade
La elekto de la Komitato de UEA neniel tuŝas la vivon en la regiono de
la gazeto. Kial do la redakcio akceptis tiun tekston? Ĝi trovis la tekston
interesa, ĉar ĝi prezentas nekutiman personan sperton de leganto.
Kalle Kniivilä, estrarano de UEA pri informado, skribas en la oktobra
numero de Esperanto pri la graveco de personaj spertoj en la informado
pri Esperanto. S-ro Meade donis imitindan ekzemplon pri tio.