1. FONDAĴO EŬROPO ĈE UEA
2. NOVAJ LIBROJ
3. RETA ALIĜILO POR UK 2003
4. NOVA PIV - FURORO DE LA LIBROSERVO?
* * * * *
Jardeka strebo de eŭropaj esperantistoj realiĝis. La estraro de Universala Esperanto-Asocio ĵus aprobis la starigon de la Fondaĵo Eŭropo ĉe UEA.
Kiel ĉiuj fondaĵoj ankaŭ ĉi tiu kolektos la kontribuojn de esperantistoj, kiuj aparte aprobas la agadon en Eŭropo kaj ĉe eŭropaj instancoj. Aparte la subteno iros al la nove kreita Komunikad-Centro en Bruselo, kiu dum nur kelkaj monatoj jam pruvis sian utilecon.
La tuj elspezeblaj donacoj kaj la rento de la Kapitalo Eŭropo, kiu akumuliĝos tra la jaroj, estos uzata interkonsente kun Eŭropa Esperanto-Unio.
Por esperantistoj validas la kutimaj reguloj por pagi al UEA kun la indiko "por Fondaĵo Eŭropo".
Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo, retadreso: renato.corsetti @ uniroma1.it
* * * * *
UEA ĵus eldonis du novajn librojn: "Esperanta frazeologio" de Sabine Fiedlerkaj "Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj", kies originalo estis eldonita deEBLUL, la Eŭropa Buroo por Malpli Uzataj Lingvoj.
Ĉu
Esperanto havas ankaŭ sukajn parolturnojn, bildecajn komparojn, idiomaĵojn,
proverbojn, stereotipajn formulojn? Ĉu en la projekto, kiun Zamenhof
proponis al la mondo, estis indikoj kiel esprimi emociojn, kiel montri diversajn
"tonojn" (sarkasmon, laŭdon, intimecon)? Ĉu parolantoj transprenas
la bildesprimojn el siaj gepatraj lingvoj aŭ ĉu Esperanto dum
sia komunika historio kapablis krei sufiĉe originajn proprajn bildojn?
Se nacilingvaj apartenaĵoj regas, ĉu la internacia komprenebleco
de la komuna lingvo devas suferi?
Sabine Fiedler, germana specialistino pri la angla lingvo kaj aktiva esperantistino, esploras tiujn demandojn kaj aliajn, kiuj devus interesi ĉiun amanton de nia lingvo kaj literaturo. Ŝia studo baziĝas sur legado de la ĉefaj Esperantaj periodaĵoj, de beletro (originala kaj tradukita) kaj ankaŭ sur la parola lingvo. El sia iom nekutima vidpunkto la libro atentigas pri la eble unika taŭgeco de Esperanto kiel transkultura, translingva komunikilo.
La nuna libro baziĝas sur la pli ampleksa germanlingva disertaĵo de la aŭtorino. Ĝi enhavas 140 paĝojn da teksto kaj profesnivelajn bibliografion kaj indeksojn.
Kosto: EUR 19,80, triona rabato por mendo de almenaŭ tri.
* * * * *
EBLUL
(oficiala anglalingva titolo: European Bureau for Lesser Used Languages)
atentigas nin, ke en Eŭropo almenaŭ 50 milionoj da homoj parolas
unu el tiuj malpli uzataj lingvoj (kaj la nombro ne inkluzivas enmigrintojn).
La ĵus eldonita Diskutlibro argumentas, ke lingva diverseco estas malpli
en Eŭropo ol en la aliaj kontinentoj, sed aldonendas, ke la centoj
da indiĝenaj lingvoj de Nordameriko kaj Aŭstralio grandparte malaperis
aŭ estas mortantaj. La libreto aliras tiujn lingvojn el diversaj vidpunktoj
(ekzemple, la fakta ekzisto kaj funkcio de la lingvoj, la homrajta kaj jura
flankoj) en formo de demando/aserto kaj respondo. Sed oni povus resumi per
unu frazo: tiuj lingvoj pliriĉigas la vivon de siaj uzantoj, kaj estus
domaĝe ilin perdi - kaj tiu perdo bedaŭrinde eblas. Evidente jen
kampo, kiu interesas ankaŭ nin esperantistojn.
La libro havas 60 lukspaperajn paĝojn plaĉe ilustritajn. Ĝi kostas EUR 7,50, kaj la sama regulo pri rabato validas.
* * * * *
En la retejo www.uea.org aperis la unuaj informoj kaj la reta aliĝilo por la UK 2003 en Gotenburgo. Unuafoje en la praktiko de UEA tiu varianto de aliĝado estos menciita ankaŭ en la tradicia papera UK-aliĝilo.
Por aliĝi pere de ĝi iru al "Kongresoj" - "88-a UK" - "reta aliĝilo". Estas elŝutebla ankaŭ versio en formato PDF.
* * * * *
Nova Plena Ilustrita Vortaro, veninta al la libroservo de UEA fine de junio, aktive vendiĝas sendepende de la prezo. Ĉiutage estas vendataj 3-5 ekzempleroj de la vortaro, eldonita de SAT. Entute dum la pasintaj tri semajnoj estis venditaj 80 vortaroj.
* * * * *