
En IKU rajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ aliaj simile kvalifikitaj fakuloj. Prelegproponojn oni sendu al la la sekretario de la UEA-komisiono pri IKU, prof. d-ro H.M. Maitzen, Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1230 Wien, Aŭstrio (retadreso: maitzen@avia1.una.ac.at). La propono enhavu koncizan prelegresumon (maks. 200 vortoj) kaj biografieton kun persona bibliografio. La prelego laŭeble (ne devige) rilatu al la kongresa temo, "Tutmondiĝo: ŝancoj por paco?" Limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de januaro 1999.
La elektitaj prelegantoj ricevos honorarion sed ne repagon de siaj kostoj.
Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo.
Aparte bonvenaj estas junaj kandidatoj kaj scienculoj, kiuj antaŭe
ne prelegis en IKU.