Trevor Steele restos la ĝenerala direktoro de UEA ankaŭ dum minimume sekvaj 3 jaroj. Tian decidon unuanime akceptis la estraranoj de UEA dum la maja kunsido en Roterdamo. Sekve de la decido el lia titolo elfalas la vorto Aganta. Ĝi indikis, ke li okupas la postenon provizore, ĉar oni elektis lin en la situacio de tempa premo kaj nesufiĉa anoncado pri la posteno. Nun oni plene konvinkiĝis, ke Trevor Steele estas la homo, kiun bezonas UEA en nunaj cirkonstancoj.
Daŭrigon de la kontrakto por 2003-a jaro ricevis ankaŭ la nova redaktoro de la revuo "Esperanto" Stano Marĉek.
La agadoj de ambaŭ dum la unuaj monatoj de tiu ĉi jaro estis karakterizitaj kiel "etaj mirakloj": Trevor sukcesis ekvilibrigi, normaligi kaj parte progresigi la situacion en la Centra Oficejo, Stano - akuratigi kaj plivigligi la revuon "Esperanto".
La Fondaĵo Saliko, siatempe starigita de la gefratoj Peter kaj Eliza Weide, memore al Edith kaj August Weide, ĉesis funkcii kiel fondaĵo ĉe UEA pasintjare, sed nun ĝi restariĝas virtuale. Alivorte daŭre ekzistas la premio Saliko, kiu subtenas la instruadon de Esperanto, precipe en landoj sen organizita movado, kaj ĝi normale konsistas el 2.000 eŭroj, kiuj povas esti dividataj inter pluraj subtenindaj celoj.
La finan decidon faras la gefratoj Weide, sed malgrandan nombron da kandidataj publikaĵoj/aktivecoj estas proponata al ili fare de komisiono starigita de la estraro de UEA. La komisiono konsistas el:
Bonvolu tra la jaro sendi viajn proponojn rete al Gbeglo Koffi, esp.togo@cafe.tg aŭ papere al Trevor Steele, ĉe Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg, 176, NL-3015 BJ - Rotterdam, Nederlando.