Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 148

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 148 (2002-05-25)

Enhavo
  1. INTEGRIĜI JES, ASIMILIĜI NE
  2. ORATORA KONKURSO de UEA

INTEGRIĜI JES, ASIMILIĜI NE

Prezidanto kaj vicprezidanto de UEA vizitis Litovujon

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kaj la vic-prezidanto, Lee Chong-Yeong, vizitis Litovujon de la 12-a ĝis la 17-a de majo por rendevui litovajn registarajn instancojn por atentigi ilin pri la signifo de UK 2005 en Vilnius kaj por peti iniciatan rolon de la litova registaro por Esperanto enlande kaj en internaciaj organizaĵoj.

La unua rendevuo estis kun S-ro Antanas VALIONIS, la ministro pri eksterlandaj aferoj. Parolante pri la aliĝo de Litovujo, malgranda lando, al Eŭropa Unio, kaj parolinte pri la lingva problemo de EU, li firme diris, ". . . en EU, Litovujo pretas integriĝi, sed ne asimiliĝi", kaj favore konsideras Esperanton. La UEA-delegitaro tute konsentis lian determinon, ĉar ĝi precize kongruas kun la etoso de la neŭtrala lingvo.

Ĉe la rendevuo kun S-ino Asta DIRMAITE, la ĝenerala sekretario de la Litova Nacia Komisiono de UNESKO, ŝi promesis pozitive konsideri la proponon de UEA pri la rezolucio de UNESKO favore al Esperanto. Al S-ro Valentinas MILAKNIS, la ĝenerala direktoro de Litovia Nacia Radio kaj Televido, la UEA-delegitaro sugestis radio-elsendon en Esperanto tra interreto. Dum la rendevuo de Prof. Benediktas JUODKA, rektoro de la Vilniusa Universitato, li promesis konsideri aldoni Esperanton kiel unu el la elekteblaj kursoj. Li ankaŭ diris ke estos bona ideo esplorstudi lingvistikan komparon inter litova lingvo kaj Esperanto. S-ro Algirdas MONKEVICIUS, la ministro pri edukado kaj scienco, montris intereson pri eksperimento pri la propedeutika valoro de Esperanto, kiel sugestita de la UEA-delegitaro. Kun S-ro Arturas PAULAUSKAS, prezidanto de Litovia Parlamento, kaj tri vic-prezidantoj, la rolo de Litovujo kiel estonta lmembro de Eŭropa Parlamento pri la lingvaj problemoj en EU estis diskutita. S-ro Alvytis LUKOSEVICIUS, direktoro de Ŝtata Turisma Departmento akceptis la sugeston de UEA delegito, ke turisma broŝuro okaze de la 2005 UK en Vilnius estu eldonita en Esperanto. Urbestroj de Vilnius kaj Kaunas ankau promesis simile. Kun s-ro Gediminas DALINKEVICIUS, prezidanto de parlamenta komitato pri homaj rajtoj, lingvaj aspektoj de homaj rajtoj estis priparolita.

Dum la vizito okazis du gazetaraj konferencoj, unu ĉe la parlamento kaj unu ĉe inkluzive de BNS (Balta Novaĵo-Servo).

La tuta programo estis perfekte organizita de S-ro Povilas Jegorovas, prezidanto, kaj S-rino Irena Alijoshiute, la sekretario de Litova Esperanto-Asocio, kaj aktive partoprenita de Litova parlamentano S-ro Stasys KRUZINAUSKAS, tre bona esperantisto. Renkontiĝoj kun esperantistoj en Vilnius (ĉkirkaŭ 50) kaj Kaunas (ĉirkaŭ 40) estis agrablaj.

LEE Chong-Yeong, vic-prezidanto de UEA

* * *

LA ORATORA KONKURSO DE UEA

La Oratora Konkurso de UEA invitas partoprenantojn por la dua fojo ekde de la 86-a UK en Zagrebo. Ĝi okazos dum la 87-Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza.

Temoj

- Kial mi agadas por Esperanto ? - Egaleco de seksoj - Ĉu Esperanto en evolulandoj? - Lingvaj Homaj Rajtoj

Partoprenantoj

Rajtas partopreni ĉiuj gejunuloj ĝis 28-jaraj, kiuj aliĝis al la kongreso. La partopreno en la konkurso estas senpaga, sed ĉiu kandidato devas, minimume unu tagon antaŭ la tago de la konkurso, sin skribe anonci al: - la LKK : "Michelson" michelson@bol.com.br aŭ - la prezidanto de la juĝkomisiono: Adonis SALIBA Rua Corinto, 543 ap. 81-B CEP 05586-060 - Sao Paulo (SP) Brasil E-poŝto : esperanto@astrale.com

Okazigo

La Konkurso okazos publike, sub prezido de la prezidanto de la Komisiono kaj en la ĉeesto de la du pliaj membroj de la juĝkomisiono. La Oratora Konkurso okazos en la Internacia Lingvo. La kandidatoj devas paroli pri unu el la supraj temoj libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. Ĉiu kandidato rajtas paroli dum proksimume 10 minutoj, sed la Komisiono povas, depende de la nombro de kandidatoj, longigi aŭ mallongigi tiun limtempon. La prezidanto de la Komisiono anoncas, antaŭ la komenciĝo de la konkurso, la decidon de la Komisiono rilate la daŭron de ĉiu parolado. La Komisiono juĝas la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La konkurso okazos la kongresan ĵaŭdon, de la 12-a ĝis la 13-a horo. La nomo de la salono aperos en la kongresa libro.

Premioj

Ili estas tre valoraj libroj. La gajnintoj ricevos ankaŭ diplomojn kaj iliaj nomoj estos proklamitaj dum unu el la kongresaj kunsidoj kaj publikigitaj en la oficiala organo de UEA.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz148.html