Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 147a

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 147a (2002-04-25)

UEA plendas ĉe Eŭropa mediatoro Jacob Soderman kontraŭ lingva diskriminacio en internaciaj organizoj

Eŭropaj organizoj rezervas pli kaj pli da postenoj, oficiale malfermitaj al ĉiuj civitanoj, al denaskaj parolantoj de la angla. Nur tiuj homoj, kiuj denaske scipovas la anglan, ĉu apartenantaj al sociaj elitoj, ĉu apartenantaj al anglalingvaj nacioj kaj landoj, povas kandidatiĝi por multaj postenoj Eŭropaj kaj en internaciaj organizoj. "Ni nun havas liston de 400 diskriminaciaj dunganoncoj fare de Eŭropaj organizoj kaj firmaoj en Bruselo. En la tuta mondo estas multe pli da tiaspecaj anoncoj," klarigas Renato Corsetti (la prezidanto de UEA).

Eŭropa Komisiono agnoskas la juran problemon. "Postuli denaskan scipovon de la angla povas esti konsiderata kiel diskriminacia," opinias Anna Diamantopoulou, membro de Eŭropa Komisiono respondeca pri laboro kaj egalaj ŝancoj. Respondante al demando de itala Eŭropa parlamentano Vitaliano Gemelli, ankaŭ membro de Eŭropa Komisiono Viviane Reding, respondeca pri kulturo kaj edukado, agnoskis kazon de lingva diskriminacio ĉe la Komisiona oficejo por la Eŭropa programo Sokrates, Leonardo kaj Junularo. Laŭ UEA, lingva diskriminacio estas grava atako kontraŭ kontraŭ la dua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

UEA bedaŭras ke Eŭropa Komisiono ĝis nun oficiale nur agnoskas respondecon por Teknikaj Helpoficejoj, organizoj rekte dependaj de la Komisiono. "Tamen Eŭropa Komisiono financas amason da Eŭropaj organizoj kiuj regule dunganoncas nur por denaskaj parolantoj de la angla." Ekde du jaroj, UEA kune kun Eŭropa Esperanto-Unio (www.lingvo.org) sekvas lingvan diskriminacion ĉe internaciaj organizoj kaj firmaoj. Multaj dunganoncoj por denaskaj parolantoj de la angla estas faritaj de Eŭropaj organizoj financitaj plene aŭ parte de Eŭropa Komisiono. Preskaŭ neniam aperas dunganoncoj por denaskaj parolantoj de aliaj lingvoj.

"Spite al multaj neoficialaj plendoj en la Eŭropa Parlamento, Eŭropa Komisiono ankoraŭ financas amason de Eŭropaj organizoj en Bruselo, kiuj rezervas postenojn por denaskaj parolantoj de la angla," diras Corsetti. "Ekde la komenco de la jaro kvindeko de gravaj Eŭropaj organizoj rezervis postenojn por denaskaj parolantoj de la angla. Inter ili estas eĉ oficiala servo de Eŭropa Komisiono - la projekto "Jean Monnet" kiu promocias la Eŭropan "spiriton" ĉe universitatoj."

Pasintjare, dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj, klare sonis kondamnoj de lingva diskriminacio, interalie de la belga ministrino Laurette Onkelinx, respondeca pri egalŝancoj, kaj diversaj anoj de Eŭropa Komisiono (listo de parlamentaj demandoj). Tamen la praktiko daŭras en 2002 kaj Eŭropa Komisiono daŭre financas tiajn organizojn en Bruselo, kiuj rezervas postenojn por denaskaj parolantoj de la angla. Nun la prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, prof. Renato Corsetti oficiale plendas pri lingva diskriminacio al la Eŭropa Mediatoro, Jacob Soderman (www.euro-ombudsman.eu.int). "La ĉefa celo de la oficiala plendo estas kontraŭi diskriminacion surbaze de la denaska lingvo fare de internaciaj organizoj, t.e. la postulo ke kandidatoj denaske scipovu la anglan."

"Multaj politikistoj ne volas neŭtralajn kaj egalajn solvojn kiel, ekzemple, Esperanton. Tamen ili devas respondi al kaj respondeci pri la kreskanta problemo de lingva diskriminacio kontraŭ nedenaskaj parolantoj de la angla," klarigas Corsetti. Li tute ne estas kontenta ankaŭ pri la lasta respondo E-3572/01 de Anna Diamantopoulou, ano de Eŭropa Komisiono respondeca pri sociaj aferoj. "Ŝi nun permesas al Eŭropaj organizoj postuli "English mother tongue or equivalent" (La angla denaske aŭ samnivele). Kompreneble, tio estas la samo kaj fakte signifas, ke Eŭropaj organizoj nun nur invitos denaskajn parolantojn de la angla."

La plendo pri lingva diskriminacio fare de Universala Esperanto-Asocio celas ke la Eŭropa Komisiono:

1) agnosku la diskriminacian naturon de diverstipaj dunganoncoj, kiuj estas oficiale malfermataj al ĉiuj civitanoj, sed neoficiale rezervataj al denaskaj parolantoj de la angla ["English mother tongue", "English native speaker", "English mother tongue or equivalent", ktp].

2) certigu ke ĝi ne plu financos tiujn organizojn kaj firmaojn, kiuj diskriminacias kontraŭ nedenaskaj parolantoj de la angla.

3) studu kaj esploru rimedojn kaj metodojn eviti lingvan diskriminacion fare de organizoj plene kaj parte financitaj de ĝi.

La oficiala plendo ĉe la Eŭropa Mediatoro rilatas nur al tiuj dunganoncoj, kiuj postulas denaskan scipovon de la angla. "Tamen eĉ pli da Eŭropaj organizoj, kaj centoj da firmaoj laborante kun Eŭropa Komisiono en Bruselo, postulas "perfektan" scipovon de la angla kaj poste nur invitas denaskajn parolantojn de la lingvo de Ŝekspiro," klarigas Corsetti. Eŭropa Komisiono ankoraŭ insistas ke lingva diskriminacio fare de Eŭropaj organizoj, eĉ se plene financataj de Eŭropa Komisiono, estas "nur" belga problemo pro tio ke Eŭropaj organizoj kaj firmaoj estas konstituataj laŭ belgaj leĝoj. "Oficistoj ĉe Eŭropa Komisiono bone komprenas ke belgaj inspektoroj havas nek monon nek tempon por solvi la problemon de lingva diskriminacio fare de Eŭropaj organizoj en Bruselo."

Por pli da informoj, listo kaj ekzemploj de dunganoncoj bv. kontakti:

Dafydd ap Fergus, Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio (www.lingvo.org; kontakto@lingvo.org)

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz147a.html