a marta numero de la revuo Esperanto estas finpresita kaj jam dissendiĝas al la abonantaro en 115 landoj. Per tio la nova redaktoro Stano Marĉek atingis plenan reakuratigon de la revuo!
Jen la enhavlisto de la marta numero:
Ĵus aperis la unua ĉi-jara numero de KONTAKTO (2002:1). Ĝi malfermiĝas per la rakonto, kiel Esperanto helpas travivi en la sepjara milito kontraŭ ajdoso (aŭtoro - Marcelo Silva dos SANTOS, Brazilo). KONTAKTO esprimas kondolencojn okaze de la forpaso de sia konstanta kunlaboranto - s-ro Robert ROZE - kaj publikigas unu el liaj lastaj artikoloj pri taŭrobatalado en Francio. Ghenerala sekretario de TEJO - Jekaterina IGNATJEVA - donas intervjuon, kun multe da atento dediĉita al Internacia movado de lingvaj festivaloj. Tiun temon daŭrigas la artikolo pri la unuaj spertoj en organizado de LF-j.
La distra parto de KONTAKTO komenciĝas per la granda artikolo pri kurioza veturo de la botelo, enoceanigita ĉe la kanada marbordo kaj trovita sur Havajo (aŭtoro - Olga DU TEMPLE, Kanado). La artikolon suplementas informo pri la Havaja insularo. Kiel kutime, KONTAKTO enhavas kuir-recepton, enigmon, reagojn, facillingvajn tekstojn kaj la liston de la vortoj por verkado de tiaj tekstoj. KONTAKTO lanĉas ankaŭ novan rubrikon - "internacia superstiĉologio", kaj alvokas kontribui per ĉi-temaj artikoloj.
Tiu ĉi numero estas la unua numero sub la redaktado de s-ino Eugenia ZVEREVA, Ukrainio. KONTAKTO aboneblas ĉe la Centra Oficejo de UEA aŭ ĉe la landaj perantoj. Por kolektivaj abonoj (ekde 6 ekz.) ekzistas granda rabato.
(verkis E. Zvereva, kontakto@tejo.org)
La renovigatan skipon de la Centra Oficejo fine de februaro eniris 32-jara nederlandano Joost Witteveen, doktoro pri fiziko kaj sperta komputilisto. Li transprenos la zorgadon pri la komptutilaro de la Oficejo kaj intense okupiĝos pri ĝia modernigo.
Joost komencis kunlabori kun la CO enkadre de volontula grupo de junaj komputilistoj ekde la fino de januaro kaj baldaŭ tiom profunde entreniĝis en la agadon, ke Trevor Steel, la aganta Ĝenerala Direktoro, eĉ sukcesis persvadi lin eklabori por la Oficejo plentempe.
En la pluaj informoj vi jam povas senti rezultojn de lia entuziasma aktivado.
Por plibonigi la komputilajn aferojn ĉe CO, fondiĝis la projekto `COreto'. La celo de la projekto estas plibonigi/plifaciligi la uzadon de la datumbazoj de UEA (membrara, banka, kongresa, libroserva).
Ni invitas interesitojn aliĝi al la dissendolisto COreto, ĉe: http://co.uea.org/mailman/listinfo/coreto
Ĉefaj planoj de la projekto estas:
Ni aparte invitas spertulojn pri tiaj teknikoj aliĝi al la dissendolisto `coreto', sed la listo estas abonebla por ĉiuj.
(verkis Joost Witteveen, joostie@komputilo.org)
Ekfunkciis novaj retadresoj de la oficistoj en la Centra Oficejo de UEA/TEJO. Dank'al la nova sistemo oni ekde nun uzos ne unu komunan retadreson, konstante plenŝtopatan per plurtemaj mesaĝoj, sed eblos senpere atingi la konkretajn respondeculojn.
La plej gravaj novaj adresoj estas jenaj:
Kaze de iuj misfunkcioj bonvolu uzi adreson admin@co.uea.org.
La komuna adreso por UEA restas la antaŭa - info@uea.org - kiu nun ekvivalentos al la nova adreso uea@co.uea.org kaj la poŝto de ambaŭ venos al la sama poŝtkesto.