Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 145

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 145 (2002-02-12)

Enhavo:
  1. La revuo Esperanto regajnas aperritmon!
  2. Kiel peti subvenciojn de UEA?
  3. Pasquale foriris... liaj aferoj daŭre fariĝas
  4. Elstaraj agadoj 2001

LA REVUO ESPERANTO REGAJNAS APERRITMON!

Konstante malfruanta revuo ne ĝojigas. Tial estis agrabla surprizo por la okcident-eŭropaj abonantoj trovi la januaran numeron (1-2002) en siaj poŝtkestoj jam komence de februaro. Pli longe daŭris (daŭros) la poŝta sendado al aliaj mondopartoj, sed ankaŭ tien la revuo venis (venos) signife pli frue ol la antaŭaj kajeroj.

Preskaŭ samtempe la novan redaktoron Stano Marĉek komencis atingadi rete kaj fakse senditaj reeĥoj de la legantoj, kiuj gratulis lin pri la evidenta sukceso. Unu el ili, Ulrich Mattias (Germanio), skribis:

"Estis granda ĝojo por mi ricevi la novan numeron de la revuo Esperanto. Senteblas en ĝi freŝa vento; mi plene konsentas pri ĉiuj viaj - evidente jam sukcese ekrealigitaj - ideoj por igi la revuon pli bela, pli vigla kaj pli alloga ankaŭ por esperantistoj sen gravaj movadaj funkcioj".

Intertempe Stano Marĉek preparis por la legantoj novan surprizon: la februara numero estis finredaktita plene laŭ la antaŭe anoncita aperritmo - la 10-an de februaro kaj tuj forsendiĝis al presejo! Tio signifas, ke ĝi enpoŝtiĝos jam fine de februaro.

La enhavon kaj du artikolojn el la februara numero oni povas legi rete, en la ttt-ejo www.uea.org, parto "Revuo Esperanto". Tie oni povas trovi ankaŭ la plenan elektronikan kopion de la januara kajero en formato PDF.

KIEL PETI SUBVENCIOJN DE UEA?

La Estraro de UEA kaj la Centra Oficejo regule ricevas petojn pri subtenado de diversaj E-projektoj. Ofte tiuj petoj estas subtenindaj kaj subtenataj, sed eĉ pli ofte evidentiĝas, ke la subvencipetantoj ne klare imagas la renkontajn postulojn de UEA. Tial dum la januara kunsido de la Estraro estis akceptita regularo "Kriterioj kaj procedo por elekto de finance subtenotaj projektoj". Ĝi rilatas al ĉiuj projektoj, en kiuj la kontribuo de UEA devus superi 500 eŭrojn.

La unua kriterio por la subteno de iu projekto estas deklarita ĝia utileco por la E-movado. Oni krome notas prioritatecon de projektoj, en kiuj la subvencipetantoj mem finance partoprenas.

En la procedo elstaras postulo, ke la subvenciota projekto estu prezentita al UEA ses monatojn antaŭ la komenciĝo. Oni firme anoncas, ke jam komenciĝintaj sen antaŭa interkonsento projektoj ne estos traktataj.

La plena teksto de la regularo troveblas en la parto "Dokumentoj" de la retejo www.uea.org aŭ estas petebla de Ans Bakker, ans.bakker@esperanto.org, la estrarano de UEA pri financoj.

PASQUALE FORIRIS... LIAJ AFEROJ DAŬRE FARIĜOS

Multegajn membrojn de UEA konsternis kaj ŝokis pasintjara samtempa demisio de tri kernaj oficistoj de la Centra Oficejo de UEA. La unua el la triopo foriris Osmo Buller, la antaŭa Ĝenerala Direktoro (fine de decembro 2001), ekde la unua de januaro 2002 ĉesis esti la redaktoro de la revuo Esperanto Istvan Ertl (kiu tamen persone ĉeestos en la Oficejo ĝis la unua de marto) kaj jen komence de februaro foriris Pasquale Zapelli, la direktoro de la Oficejo.

Ne multaj scias, ke Pasquale estis iucence la atlanto, kiu tenis la tutan Oficejon sur siaj ŝultroj: li mastrumis, li riparis, li traktis kun provizantoj, kaj plej grave - li prizorgis la komputilan sistemon. Ne ĉiuj verŝajne ankaŭ scias, ke li laboris en la Oficejo pli ol 16 jarojn, kio signifas enorman sperton... sed ankaŭ grandan laciĝon de la sama vivstilo kaj samaj problemoj.

Unu el la lastaj agadoj de Pasquale en la Oficejo estis instalado de moderna komputila sistemo (la antaŭa estis baze kreita en 1992-a jaro). Li sukcesis fini nur la unuan etapon, sed la sekvan - kiu postulus ankaŭ modernigon de la programaro, devos fari jam aliaj homoj*.

Feliĉe tiuj homoj jam estis trovitaj kaj forirante Pasquale lasis la modernigan taskon al teamo de junaj kaj ideplenaj aktivuloj de iniciato "Esperanto@Interreto", kunordigata de TEJO-estrarano Hokan Lundberg (Svedio). Estas planate rearanĝi la oficejajn datumbazojn, kunligi kelkajn partojn de la interna oficeja reto kun Interreto, estas diskutataj planoj pri sekura aliro al la personkontoj, reta versio de la Delegita Reto k.t.p.

*(Noto: tio estos des pli defia tasko, ke samtempe kun Pasquale demisiis post dujardeka volontula misio de komputilara prizorgo de la CO nederlanda E-aktivulo kaj spertega programisto Fred De Geus. Dum lastaj jaroj li kunlaboris ĉefe pro amika rilato al Pasquale kaj ne volis daŭrigi post lia foriro).

ELSTARAJ AGADOJ 2001

Komence de januaro 2002 en kelkaj movadaj retlistoj okazis enketado pri la plej elstaraj E-agadoj de la pasinta jaro. Sume en tiuj retlistoj partoprenas pli ol 500 esperantistoj. El ili voĉdonis 17 personoj, tamen el 14 landoj, i.a. de Tajvano, Suda Afriko, Malto, Usono kaj pluraj eŭropaj landoj.

Plej multajn voĉojn ricevis:

1. Projekto Indiĝenaj Dialogoj - 11 (La projekto antaŭvidas instruadon de Esperanto al reprezentantoj de indiĝenaj nacioj tutmonde, kiuj rezulte povas interkomuniki pere de Interreto en unu komuna lingvo pri komunaj por ili problemoj. Kadre de la projekto jam okazis kelkaj sukcesaj kursoj en diversaj mondpartoj).

2-3. La movado de lingvaj festivaloj - 8 (Lingva Festivalo estas aranĝo por ĝenerala publiko, kadre de kiu oni rakontas pri diversaj lingvoj de la mondo kaj ties kulturoj. La origina ideo apartenis al usonano Dennis Keefe, kiu efektivigis ĝin en Tours, Francio. Nun la festivaloj okazas en pluraj landoj, kun la plej grava - en Ĉeboksary, Rusio. La internacian movadon rimarkeble helpis disvastigi pasintjara TEJO-seminario "Lingva Ĉielarko", en Budapeŝto).

2-3. E-Euroscola - 8 (La projekto de ILEI, kadre de kiu infanoj de diversaj landoj de Eŭropa Unio partoprenis interkulturan kunlaborprogramon, kiu inkluzivis kunvenon en la Eŭropa Parlamento en Strasburgo).

4. eLibrejo ĉe Esperanto.nu - 7 (Lanĉita la 13-an de junio 2001, eLibrejo enhavas centojn da elektronikaj E-libroj. 18 mil kopioj de tiuj estis elŝutitaj de ĝi dum ses sekvaj monatoj).

Krome estis menciitaj:

5-7. La agado de Kolombia Esperanto-Ligo (Pro elstare aktiva agado malgraŭ malfacilega politika kaj ekonomia situacio de la lando)

5-7. Universala Kongreso de Esperanto (Pro ĝia daŭra signifo por la monda E-movado)

5-7. La projekto Interkulturo (ĉiuj po 6 voĉoj) (La projekto de ILEI enhavas interkulturan konatiĝon de lernejaj klasoj de la tuta mondo pere de Interreto kaj Esperanto).

8. E-ŝildoj en Brazila stacidomo - 4 (Nove konstruita busa stacio en Rondonpolis, Brazilo, ricevis indikilojn en Esperanto sekve de vasta tutmonda subtenkampanjo - venis pli ol 1000 retmesaĝoj el 70 landoj).

Ĉi-subaj agadoj ricevis po 3 voĉoj:

Kaj tiuj ĉi - po 2:



Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz145.html