
La estraro de UEA formale konfirmis la konsiston de la Loka Kongresa Komitato de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Fortalezo, Brazilo, de la 3-a ĝis 10-a de aŭgusto 2002. En la praktiko LKK komencis labori jam antaŭ du jaroj.
La prezidanto de LKK estas Wandemberg Ribeiro Morais. Aliaj membroj estas Paulo Amorim Cardoso (vicprezidanto), Michelson Savio Herbster Moura (sekretario), Francisco de Assiz Caetano (kasisto), Iraneide de Oliveira Lopes (Internacia Infana Kongreseto), Addano dos Santos Cordeiro (junularaj aferoj), Antonio Honorato Filho (giĉetoj), Afonso Silva de Lima (personaro), Jose Maria Cavalcante Filho (kongresejo), Antonio Jose da Silva (programo), Pedro Camara (ekskursoj, loĝigo), Tarcisio Jose de Lima (artaj aranĝoj), Karlo Kardozo (teatra programo), James Rezende Piton (Kongresa Kuriero), Socorro Edite Oliveira Acioli de Alencar (gazetara servo), Cesar Oliveira de Barros Leal (eksteraj rilatoj), Jose Roberto Alves de Albuquerque (diversaj taskoj) kaj Marcos Antonio Ramos (diversaj taskoj). Krome Nikola Raŝiĉ, Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, estas membro de LKK pro ofico.
Fine de novembro la UK en Fortaleza nombris 217 registritajn aliĝintojn el 39 landoj.