
Per la ĵusa apero de la prelegaro "Esperanto kaj kulturo: sociaj kaj lingvaj aspektoj" la Universala Kongreso en Prago (1996) fariĝis la plej bone dokumentita UK de multaj jaroj. La 50-paĝa grandformata kajero, redaktita de d-ro Detlev Blanke, enhavas la aktojn de la Esperantologia Konferenco de tiu UK. Antaŭe jam aperis materialoj de la Nitobe-simpozio pri la lingva problemo en internaciaj organizaĵoj ("Al lingva demokratio"; EUR 10,20), de la lingvopolitika seminario ("Por aktiva lingvopolitiko"; EUR 7,20) kaj de la traktado de la kongresa temo ("Kulturo: valoro aŭ varo?"; EUR 4,20). Ankaŭ la Manifesto de Prago, lanĉita en la 81-a UK, aperis kiel kajero (EUR 2,10), enhavanta ĝian tradukon en la oficialaj lingvoj de UN.
"Esperanto kaj kulturo" konsistas el enkonduko de Detlev Blanke kaj kvin prelegoj: "Kiel lingvo generas kulturon?" (Nikola Raŝiĉ), "La Esperanto- movado: ĉu perdita komunumo?" (Zbigniew Galor), "Ĉu ekzistas specifa Esperanto-kulturo?" (Gerrit Berveling), "Elementoj de originala Esperanto- kulturo kaj ilia lingva reflektiĝo" (Aleksander Melnikov) kaj "Moderno kaj postmoderno en la Esperanta kulturo" (Mark Fettes). La prezo de la kajero estas EUR 7,80 (rabato de 1/3 ekde 3 ekz. ĉe la Libroservo de UEA).