Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 142a

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 142 (2001-12-05)

LA 15-A SUKCESO DE LA MALFERMA TAGO

Kun 150 vizitantoj el 12 landoj la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, sabate la 24-an de novembro, egalis la rekordon el novembro 1999. Post la unua okazigo en novembro 1994, kun vizitantoj nur el Nederlando, la revuo "Esperanto" skribis singarde: "La CO esperas fondi per tio novan tradicion: venontjare ni invitos esperantistojn ankaŭ el najbaraj landoj." Poste la Malferma Tago allogis ĉiufoje vizitantojn eĉ el aliaj kontinentoj kaj montriĝis la plej sukcesa iniciato pri novtipa Esperanto-aranĝo de la lasta jardeko. Ĝiaj populareco kaj agrabla etoso bele montras, ke al esperantistoj la Centra Oficejo ne estas fremda bunkro sed io propra kaj hejma.

La "ĉefgasto" estis prof. Humphrey Tonkin. Li interalie prezentis la novan eldonon de la libro "Maskerado ĉirkaŭ la morto" de Tivadar Soros, kiun li redaktis, dum en alia prelego li parolis pri novaj defioj al UEA surbaze de siaj propraj spertoj kiel esperantisto kaj movada gvidanto. Pri siaj verkoj prelegis ankaŭ Trevor Steele, kiu krome parolis pri sia lando Aŭstralio. La nederlanda kantgrupo Akordo kontribuis al la programo per du koncertoj.

En la libroservo kaj Esperanto-bazaro oni vigle butikumis. Ĝuante tradician rabaton la klientoj aĉetis entute por 2745 eŭroj (6050 gld.). Ĉiu vizitanto krome gajnis libron aŭ alian esperantaĵon en senpaga loterio.

La tre sukcesan tagon finis la dankvortoj de Tonkin, vicprezidanto de UEA, akompanata de estraranino Ans Bakker, al la forirantaj direktoroj Osmo Buller kaj Pasquale Zapelli kaj redaktoro Istvan Ertl, kiuj kunrealigis la 15-an Malferman Tagon lastfoje en siaj funkcioj.

Lasta ŝanĝo:
2004-10-25
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz142a.htm