Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 140b

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 140 (2001-11-22)

RAYMOND BORE' DAŬRIGAS LA LABORON DE RO"LLINGER

S-ro Raymond Bore' daŭrigas la laboron de la forpasinta Hugo Ro"llinger kiel komisiito de UEA pri Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEO-j). S-ro Bore' kunlaboris kun Ro"llinger jam dum multaj jaroj pri la registrado de ZEO-j kaj interalie kolektis reprezentan fotoarkivon pri ili. De longe li estas ankaŭ fakdelegito pri ZEO-j. Nature la Estraro de UEA turnis sin ghuste al li, kiam ĝi alfrontis la bezonon elekti posteulon de Ro"llinger.

S-ro Bore' jam skizis sian laborplanon, pri kiu li skribis al UEA interalie:"La lasta ZEO registrita de Ro"llinger estis notita kiel n-ro 1260. Fine de oktobro la listo atingis n-ron 1283. Tiu laboro nepre necesigas helpon. Tial mi provos arigi plurajn ZEO-simpatiantojn, instigante ilin al fakdelegiteco pri ZEO-j en sia propra lando kaj mem listigi la enlandajn ZEO-jn. Por Pollando tio jam estas farita: Robert Kaminski listigis la polajn ZEO-jn, samkiel mi faris por Francio."

La adreso de la nova ZEO-komisiito estas: Raymond Bore{', 481 square Zamenhof, FR-73000 Ĉambe{'ry, Francio; telefono/faksilo: +33 479 72 44 13.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz140b.htm