
En Fortalezo okazos la 55-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kierajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ personoj kun simila kvalifiko. Ili estas invititaj sendi siajn prelegproponojn al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. d-ro Hans Miĉael Maitzen (Endemanngasse 6-18/1/24,AT-1230 Wien, Aŭstrio -- retpoŝto: maitzen@astro.univie.ac.at).
La propono enhavu koncizan resumon (maksimume ĉ. 200 vortoj) de la prelego, koncizan biografion kaj personan bibliografion. Necesas aldoni ankaŭ fotontaŭgan por publikigo. La prelegoj prefere, sed ne devige, rilatu al la kongresa temo "Diverseco: ŝanco, ne minaco".
La elektitaj prelegantoj ricevos modestan honorarion sed ne repagon de siaj kostoj. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj estas junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj antaŭe ne prelegis en IKU.
Limdato por la kandidatiĝoj: 15-a de januaro 2002.