Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 139c

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 139 (2001-11-16)

BULLER GVIDOS INSTITUTON EN FINNLANDO

Osmo Buller, kiu forlasos la oficon de ĝenerala direktoro de UEA fine de februaro 2002, fariĝos direktoro de Pa"a"talo-Instituto, kies sidejo estas en Taivalkoski, naskiĝloko de la populara finna verkisto Kalle Pa"a"talo (1919-2000) kaj de Buller mem.

Pa"a"talo-Instituto organizas staĝojn pri beletra verkado k.a. aktivaĵojn pri lingvo kaj literaturo. Lastatempe ĝi etendis sian agadon ankaŭ al Rusio kaj Svedio por kultivi la finnan lingvon tie. Pasintjare ĝi aldonis Esperanto- branĉon al sia fabelkonkurso por infanoj. La instituto apartenas al fondaĵo, en kiu partoprenas i.a. la municipoj de Taivalkoski kaj Tampereo, kaj Gummerus, eldonisto de la verkoj de Pa"a"talo (kaj en 1904 ankaŭ de la unua lernolibro de Esperanto por finnoj).

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz139c.htm