
La Komitato de UEA decidis enkonduki novan kategorion de dumviva membreco
de la Asocio. Temas pri Dumviva Membro kun Jarlibro. Kiel la nomo diras,
temas pri dumviva formo de la kategorio Membro kun Jarlibro (MJ). Por esti
dumvive individua membro de UEA kaj ricevi ĉiujare la Jarlibron, oni
pagas unufoje la 25-oblon de la MJ-kotizo.
Junaj Dumvivaj Membroj kun Jarlibro krome estas individuaj membroj de TEJO ĝis sia 30-a jaro kaj ricevas sen plia pago la revuojn "Kontakto" kaj "TEJO tutmonde". Kompreneble Dumviva Membro kun Jarlibro povas en kiu ajn jaro ricevi ankaŭ la revuon "Esperanto" pagante la kotizon de simpla abono de la revuo. Oni povas ankaŭ kiam ajn pagi la 25-oblon de la diferenco inter la kotizoj de Membro-Abonanto kaj Membro kun Jarlibro en la koncerna jaro. Sekve la ricevado de "Esperanto" fariĝos konstanta.
Same kiel ĉiujn aliajn kotizojn de UEA, ankaŭ la kotizon de Dumviva
Membro kun Jarlibro oni povas pagi al kotizperanto de UEA aŭ rekte
al UEA.