Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 134

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 134 (2001-10-02)

TONKIN KUN AKORDO EN LA MALFERMA TAGO

La vicprezidanto de UEA prof. Humphrey Tonkin prelegos kaj la nederlanda Esperanto-ensemblo Akordo kantos dum la 15-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 24-an de novembro. Krom paroli pri aktualaj defioj de UEA, prof. Tonkin prezentos ankaŭ la libron "Maskerado ĉirkaŭ la morto" de Tivadar Soros, fondinto de "Literatura Mondo". Tonkin redaktis kaj provizis per abundaj komentarioj la duan eldonon de tiu verko pri la vivo de juda familio dum holokaŭsto en Budapeŝto.

La novembra Malferma Tago estos speciala, ĉar tri laborantoj de la CO, kiuj en 1994 iniciatis tiun popularan tradicion kaj ĝis nun motoris ĝin, por la lasta fojo rolos en ĝi kiel oficistoj. La libroservisto Simo Milojevic'
emeritiĝos en decembro, kaj post la jarfino forlasos siajn postenojn Osmo Buller, la ĝenerala direktoro, kaj Pasquale Zapelli, la direktoro de la CO.

Kiel ĉiam, la libroservo rabatos ĉiujn prezojn je 10% kaj kelkajn eĉ pli. Funkcios bazaro de esperantaĵoj, oni montros Esperanto-filmojn kaj ĉiu vizitanto partoprenos en senpaga loterio. Senpagaj kafo kaj teo estos varmaj dum la tuta tago, t.e. ekde la 10-a ĝis la 17-a.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz134.htm