
Je la 1-a de marto 2002 ekvakos la ofico de
La Ĝenerala Direktoro estas la ĉefa administra oficisto de UEA, kiu respondecas antaŭ la Estraro pri la ĝenerala funkciado de la Asocio kaj de ties profesia stabo. Kiel ĉefa funkciulo en la prismo de la servoj kiujn la Asocio disponigas al siaj membroj kaj al la ekstera mondo, la Ĝenerala Direktoro tenas superrigardon pri plenumo de la diversaj operacioj de la Asocio, inkluzive de
La Ĝenerala Direktoro regule kontaktiĝas kun la Estraro, tenante ĝin informita, plenumante ĝiajn decidojn, kaj kunlaborante kun individuaj estraranoj. La funkcio praktike estas multenhava, streĉa sed ankaŭ tre kontentiga.
LA ASOCIO. Universala Esperanto-Asocio estas plurmilmembra neregistara organizaĵo kun preskaŭ centjara historio sed ankaŭ kun konstanta bezono transformi sin laŭ ŝanĝiĝantaj mondaj cirkonstancoj. La gvidaj organoj de la Asocio, nome la Komitato kaj Estraro, konsistas plejparte el spertaj movadanoj, kiuj faras sian por-Asocian laboron libervole en libera tempo. Preter ili, la klientaro de la Asocio estas multnombra kaj diversa, konsistante el individuaj membroj; lokaj, landaj kaj fakaj asocioj; kaj aliaj lernantoj kaj utiligantoj de Esperanto. La Centra Ocejo de la Asocio, kie laboras profesia stabo kaj volontuloj de UEA kaj de TEJO (ĝia junulara sekcio), situas en Roterdamo, Nederlando, kaj konsistas el oficejaj ĉambroj kaj loĝoĉambroj, granda libroservo, grafikejo, kaj la Biblioteko Hodler.
KVALIFIKOJ. Inter la preferataj kvalifikoj de la Ĝenerala Direktoro estas:
RENOVIGO DE LA ASOCIO. En tiu ĉi mandata periodo la Asocia Estraro, kune kun la Komitato kaj la oficistoj, reekzamenos la diversajn operaciojn de la Asocio por plej bone kombini tradiciajn elementojn kun novaj elpaŝoj taŭgaj por nova jarcento. Oni serĉas homon malferman al novaj metodoj, sed kun klara kompreno ankaŭ de tradiciaj labormetodoj, kiu povas helpi la Asocion rekoncepti la laboron. Reekzameno de la Asociaj labormetodoj inkluzivos konsideron de la neceso fizike renovigi la nunan oficejan domon de la Asocio aŭ serĉi novan, ĉu en Roterdamo, ĉu en alia loko. Kandidatoj, do, estu pretaj akcepti ankaŭ eventuale aliajn laboran kaj organizan skemojn de la Asocia administrado.
DAŬRO KAJ ENPOSTENIĜO. La dungo okazos plej verŝajne laŭ 5-jara kontrakto, kun 1-jara provperiodo. En Nederlando la aĝlimo por pensiiĝo estas 65 jaroj. Kandidatoj bonvolu konsideri tion rilate al la verŝajna kontrakta periodo. Dungiĝo estas kondiĉa je ricevo de restad- kaj laborpermeso en Nederlando.
KANDIDATIĜOJ. Informpetojn kaj skribajn kandidatigojn kaj kandidatiĝojn
(prefere kun plenaj biografiaj informoj) oni direktu al la Estraro ĉe:
s-ino A.J. Bakker-ten Hagen, Kastelenstraat 231, NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando,
retpoŝta adreso: