
UEA eldonis kiel n-ron 46 en sia anglalingva serio Esperanto Documents 22-paĝan studon de Claude Piron, "Linguistic communication: A comparative field study" (Lingva komunikado: kompara praktika studo).
La studo de Piron temas pri kvar diversaj sistemoj de lingva komunikado en internaciaj organizaĵoj: tiu de Unuiĝintaj Nacioj k.a. organizaĵoj kun kelkaj laborlingvoj; tiu de multnaciaj kompanioj uzantaj unu nacian lingvon, plej ofte la anglan; tiu de Eŭropa Unio uzanta la oficialajn lingvojn de ĉiuj membroj; kaj tiu de organizaĵoj uzantaj nur Esperanton. Ĉiuj sistemoj estas komparataj laŭ 12 kriterioj, kiel lernodaŭro, necesaj antaŭinvestoj, ne-egaleco kaj diskriminacio, kostoj de kunsidoj kaj dokumentado, perdo kaj distordiĝo de informoj, ktp.
Ĉe ĉiu kriterio la sistemoj ricevas poentojn de malavantaĝeco: 10 kaze de tre serioza malavantaĝo, 0 kaze de ne-ekzisto de malavantaĝo. Sekve, se iu sistemo estus totale malavantaĝa, ĝia poentosumo estus 120, dum nulo indikus ĉiurilate idealan sistemon. Kiel la plej malavantaĝa eliris el la studo la UN-sistemo (76 poentoj) kaj kiel la plej avantaĝa la Esperanto-sistemo (5). La EU-sistemo taksiĝis je 65 poentoj kaj tiu de multnaciaj kompanioj je 39.
La ege interesa studo de Piron estas utila legaĵo por ĉiu, kiu interesiĝas pri la problemaro de internacia lingva komunikado.
La kajero kostas EUR 2,10 (plus imposto en EU kaj afranko). Por mendo de minimume 3 ekz. la libroservo de UEA donas rabaton de 1/3.