
En la pasintaj jaroj UEA devis ofte averti pri trompaj almozpetoj kaj komercaj proponoj, kiujn precipe delegitoj de UEA ricevis. Lastatempe tiu misuzo de la Delegita Reto ĝenerale mildiĝis, sed insiste daŭras veni komercaj proponoj el Niĝerio.
La leteroj el Niĝerio proponas partoprenon en transpago de enormaj monsumoj kun promeso pri granda gajno. Tiuj proponoj estas tute falsaj kaj temas pri sisteme organizita krima agado. Antaŭe delegitoj de UEA ricevis ilin en anglalingvaj leteroj, sed lastatempe ili komencis veni ankaŭ rete, telefakse kaj eĉ telefone, kaj ankaŭ al aliaj esperantistoj ol delegitoj. Ankaŭ la uzata lingvo ĉiam pli ofte estas Esperanto.
Mi denove avertas, ke temas pri pura trompo. Oni ne respondu al la proponoj. Telefaksojn kaj leterojn, kune kun la koverto, oni povas plusendi al la Centra Oficejo de UEA sed oni ankaŭ povas transdoni ilin al la loka polico. En multaj landoj polico jam okupiĝas pri la afero.
Osmo Buller
ĝenerala direktoro de UEA