
La granda atento de kroataj amaskomunikiloj al la 86-a Universala Kongreso en Zagrebo (21-28 julio 2001) montriĝis en la ĉeesto de ok radiostacioj, novaĵagentejoj kaj gazetoj en la gazetara konferenco pri la UK, okazinta la 15-an de januaro en Hotelo Esplanade. La ĵurnalistoj ricevis freŝajn informojn pri la kongrespreparoj de Konstanta Kongresa Sekretario de UEA Nikola Rasic, la estro de la Gazetara Servo de LKK Judita Rey Hudecek kaj la sekretario de LKK Spomenka Stimec.
La 13-an de januaro la televida elsendo "Bonan matenon!" invitis Judita Rey Hudecek kaj Ankica Jagnjic kun la Esperanto-parolantaj infanoj David Rey Hudecek kaj Tina Tisljar partopreni en rekta elsendo. La esperantistoj gastis en la elsendo lige kun la temo Europa Jaro de Lingvoj 2001. La 17-an de januaro la Kroata Radio invitis Ankica Jagnjic al speciala programo pri la Jaro de Lingvoj. La gazeto "Fokus" petis aldonan intervjuon en la kongresa oficejo por konatiĝi kun la Libroservo.
La 8-an de januaro reprezentantoj de LKK rendevuis ĉe la vicprezidanto de la Parlamento Zeljka Antunovic kaj en la Ministerio pri klerigo por enkadriĝi al la Eŭropa Jaro de Lingvoj. Ministrino pri turismo sendis salutmesaĝon por la kongresanoj aperontan en la Dua Bulteno de la UK.