
salutante la 50-an datrevenon de la Universala Deklaracio
de Homaj Rajtoj, kies respekto estis kaj restas esenca kondiĉo de la
laboro por Esperanto,
debatinte pri la nuntempaj ideoj kaj laboroj de interregistaraj
kaj neregistaraj organizaĵoj rilate edukadon al paco kaj al reciproka
toleremo, kun aparta atento al mediteraneaj landoj,
analizinte la kontribuon de la Esperanto-komunumo, realan
kaj potencialan, al tolerema, multkultura mondo,
ALVOKAS
al Unuiĝintaj Nacioj, al ties instancoj, kaj al neregistaraj
organizaĵoj, ke ili donu pli grandan atenton kaj serĉu eblan solvon
al la problemo de la lingva dimensio de homaj rajtoj. Tiu dimensio estas
tro ofte preteratentata, kaj tiel la homa rajto plene kaj sendiskriminacie
kompreni kaj esti komprenata je internacia nivelo ne povas realiĝi,
al Unesko, ke kadre de ĝia LINGUAPAX-programo, ĝi konsideru
instruadon de Esperanto por eksperimenti ĝian valoron en la antaŭenigo
de interkultura edukado,
al la landaj kaj fakaj organizaĵoj de la Esperanto-komunumo,
ke ili intensigu en ĉi tiu spirito kaj en la kadro de Kampanjo 2000
siajn klopodojn por meti la internacian lingvon Esperanto kaj ĝiajn
valorojn je la servo de la evoluo de la nuna mondo en paco kaj toleremo.
Gesinjoroj, la nuna estas jubilea jaro. En tiu ĉi jaro de la 50-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉie en la mondo viroj kaj virinoj de ĉiuj haŭtkoloroj kaj de ĉiuj religioj kuniĝas por proprigi al si niajn komunajn homajn rajtojn. Ili tion faras sciante ke la homaj rajtoj estas universalaj kaj nedisigeblaj, kaj ke la lingvo de la homaj rajtoj estas komuna lingvo de ĉiuj popoloj. Ĝi estas verdire universala lingvo kiu fremdas al neniu kulturo kaj propras al ĉiuj nacioj. Ĝi estas lingvo kiu asertas la rajton je evoluo, je vivo kaj libereco, je malsamaj opinioj kaj diverseco. Ĝi estas en la kerno de ĉio, kion Unuiĝintaj Nacioj aspiras atingi en paco kaj evoluemo.
Kiam vi kunvenas en Montpeliero por esplori la pontojn inter kulturoj, mi scias ke vi emfazos la rolon de toleremo kiel konstruelemento de ĉiuj pontoj, la bazo de ĉiuj homaj rajtoj, ĉiaj paco kaj progreso, kaj la fakton ke lingvon oni devas uzi por superi diferencojn, ke konstrua komunikado kreas pontojn, dum lingvo uzata kiel armilo nur apartigas.
Mi dankas al Universala Esperanto-Asocio pro ĝia laboro por antaŭenigi lingvon kiel ilon por unuigi anstataŭ disigi kaj pro via celebrado de la 50-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Tiu ĉi konferenco povos valore kontribui al tiu procezo, per fortigo de ligoj kaj interŝanĝoj de informoj kaj ideoj.
Mi deziras al vi agrablan kaj profitodonan semajnon en Montpeliero.
Kofi Annan
Unesko aparte aprezas la ĉi-jaran kongresan temon, "Mediteraneo: ponto inter kulturoj", temon kiu kondukos al pli bona interkompreniĝo kaj solidareco inter la homoj per kompreno de fremdaj kulturoj kaj lingvoj. Mi krome notas kun granda kontento ke kadre de la kongreso oni okazigos specialan seminarion "Lingvopolitiko kaj interkultura edukado: kion alportas Esperanto?", temo kiu rekte rilatas al la aktivaĵoj de nia nove fondita Sektoro pri Lingvoj kaj ties LINGUAPAX-projekto, kiu, kiel vi scias, celas antaŭenigi lingvan diversecon kaj plurlingvan edukadon.
La kongreso aparte atentas la 50-jariĝon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Edukado al civitaneco, kaj lingvaj kaj kulturaj rajtoj, kiel parto de la homaj rajtoj, iĝas pli kaj pli esencaj en la lukto por paco. La festado de la 50-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas unu el la prioritataj agadoj de Unesko kadre de ties programo por packulturo.
Estas klare ke la rezultoj de la kongreso pliriĉigos la laboron de Unesko en multaj kampoj, precipe la preparadon de raporto de Unesko pri la lingvoj de la mondo, kiu aperos en 2001. Ĝi estos aktualigita ĉiun kvinan jaron kaj donos al membroŝtatoj taŭgajn rekomendojn en la lingva kampo. La preparado de la raporto jam komenciĝis en proksima kunlaboro kun pluraj ne-registaraj organizoj (NRO-j), kaj ni esperas ke ankaŭ UEA partoprenos. Fakte, la sperto pruvas ke nia longdaŭra kunlaboro estas profitiga por ni ambaŭ, kaj ke multaj el niaj ĝeneralaj celoj kaj ideoj similas.
Dezirante al vi agrablan restadon en Montpeliero, mi certigas vin pri la aprezo de Unesko al la grava laboro kiun vi disvolvas por krei mondon en kiu diverseco kunsonos kun pli granda unueco.
Colin N. Power
Asista Ĝenerala Direktoro pri Edukado
El persona vidpunkto, evidente, sed ankaŭ kiel respondeculo dum multaj jaroj de la egipta diplomataro. Mi ankaŭ havis plurfoje la okazon renkontiĝi kun mediteraneaj demandoj dum miaj kvin jaroj ĉe la kapo de Unuiĝintaj Nacioj.
Ankoraŭ nun, en mia nova funkcio kiel ĝenerala Sekretario de la Internacia Organizaĵo de Franclingvio, la mediteranea areo estas denove en la kerno de miaj okupiĝoj. Tio montras, kiom min koncernas la diskutoj kiujn vi okazigos dum tiu grava aranĝo.
Cetere estas por mi grave omaĝi la batalon kiun daŭrigas via Asocio jam dum 90 jaroj. Batalo sub la signo de amikeco kaj solidareco inter popoloj, sub la signo de respekto al kultura diverseco.
En momento kiam tutmondiĝas la komerco, kiam konturiĝas la minaco de lingva monotoniĝo kaj malapero de kulturaj valoroj, ni ja devas mobilizi nin por ke la monda komunumo, al kiu celas la leĝoj de la merkato, ne estigu tutmondan kulturon kun unuecigo de la modeloj, la kondutmanieroj, kaj la pensoj. Temas pri la demokratiigo, je monda nivelo, de la rilatoj inter la popoloj!
Por fini, mi volas diri al vi ke en la vorto "Esperanto" troviĝas komuna espero. Espero pri solidareco kaj toleremo, espero pri komprenemo kaj respekto al aliuloj. Troviĝas ankaŭ certeco certeco pri la unueco de nia destino kaj pri la fakto ke ni ĉiuj apartenas al unu sola homa komunumo.
Tiujn valorojn mi dividas kun vi.
Kaj tial mi deziras al via kongreso plej bonan sukceson.
Boutros Boutros-Ĝali
Eksa Ĝenerala Sekretario de UN
Ĝenerala Sekretario de Internacia Organizaĵo de Franclingvio
Pro tio oni serĉis en ĉiuj tempoj lingvojn, kiuj estu lerneblaj kaj uzeblaj de ĉiuj. Bedaŭrinde tio restis ĝis hodiaŭ revo, kvankam ĝuste per la planlingvo Esperanto oni sukcesis evoluigi mondampleksan kaj vivantan lingvomodelon, kiu ja faris rimarkindajn progresojn.
Vi prenis por Via kongreso la devizon "Mediteraneo: pontoj inter kulturoj". Esperanto estas infano de la mediteraneaj lingvoj; ĝi prenis multnombrajn vortradikojn el la latina kaj estas ankaŭ sone parenca kun la mediteraneaj lingvoj. Kvankam arte konstruita sur la desegnotabulo, Esperanto montras fortan vivovolon kiel parolata lingvo. Antaŭ ĉio la radiofonio fariĝis nemalhavebla ilo por la disvastigado de Esperanto.
Esperanto kontribuas al la alproksimiĝo de homoj kaj kulturoj. Pro tio mi opinias, ke ankaŭ ĉi tiu lingvo gajnos signifon en la procezo de la elformiĝo de universala socio.
Estu la konsultiĝoj de Via kongreso kontribuo por tio.
Klima
Tial la Kongresa Temo, "Mediteraneo: pontoj inter kulturoj", prezentas por mi persone tute specifan intereson, kvankam ĝia esprimmaniero iom konfliktas kun mia inĝeniera arto. Kial la maro estu prezentata kiel ponto? Dum mia profesia aktiveco mi ja kontribuis al konstruado de pontoj trans maroj; se maro estus ponto ĝi mem, tiam mia laboro aperus do sencela!
En tiu senco Mediteraneo do ne estas ponto; tamen, ĝiaj marbordoj akuŝis kulturojn de la tri kontinentoj ĝin ĉirkaŭantaj. Tie naskiĝis kulturo de la antikva Egiptujo, kulturo helena, kulturo romana; tie evoluis tri grandaj religioj de la nuntempo: la hebrea, la kristana kaj la islama. Al ni, homoj de bona volo, al ni, esperantistoj, estu donota la tasko konstrui la ponton inter ili, la ponton inter la luliloj de kulturoj, de religioj, ĉiam memorante la noblan strofon de nia "Preĝo sub la Verda Standardo":
Ni estu inĝenieroj de la ponto trans Mediteraneo, de la ponto de la kompreno kaj de la sinsekva reciproka estimo de la diverseco de kulturoj florantaj sur ties marbordoj; de la diverseco ne plu estonta fonto de malamo inter ili, sed diverseco de kulturoj kiu estu konsiderata kiel grandega riĉeco de la homaro.
Anstataŭ ŝipoj iam trans Mediteraneo legiojn veturigintaj de Romo por pereigi Kartagon kaj ĝian kulturon, anstataŭ ŝipoj de krucmilitantoj batalintaj kontraŭ alireligianoj, nia ponto servu vehiklojn de amikeco, por ke Mediteraneo ne plu dividu sed ligu la diverskulturajn grupojn en unu grandan rondon familian.
En la nomo de la familio Zamenhof mi deziras plenan sukceson al la 83-a Universala Kongreso de Esperanto.
En aprilo de la pasinta jaro aperis ĉe UEA la ZEO-libro Monumente pri Esperanto, ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto-objektoj en 54 landoj de la Tero. Jam kvar monatojn post la apero UEA raportis pri la verko kiel "la plej furora Esperanto-libro de la jaro" (19-09-1997). La 5-an de novembro skribis al mi direktoro Buller: "Neniu Esperanto-libro havis tiel eksplodan starton sur la merkato en la lastaj jaroj. Via verko jam rompis ĉiujn rekordojn... vi ĉampionis en nia libromerkato..."
Sed, gesamideanoj, kie ajn vi estas, ne decas al mi tia senrestrikta ĉampioneco. Estis antaŭuloj, kiuj min inspiris, kiuj kvazaŭ alvokis daŭrigi. Komisiis min la omaĝo al pioniroj.
Ekzemple, en la Jarlibro 1930, kiam mi fariĝis delegito de UEA, mi vidis unuan "liston" pri tiaj objektoj: 12 stratojn plus Zamenhof-placo. Pasis jardekoj de streĉa profesio, ĝis en 1965 mi transprenis de la Centro de Esploro kaj Dokumentado, servo de UEA tiam gvidata de prof. Lapenna, liston de 291 tiaj objektoj, "ZEO-j".
Sur tiu bazo estiĝis per korespondado kun landaj Esperanto-asocioj kaj helpe de multaj inspiritaj aktivuloj, dum 20 jaroj, listo pri 459 ZEO-j, publikigita de Heroldo en 1985.
Certe jes: la neta rezulto de tia esplorado estiĝas el mozaiko de centoj da detaloj skribe akiritaj. Sed la veraj merituloj estas la iniciatintoj de ĉiuj unuopaj objektoj. Aŭtoro povas nur prilabori kaj registri, kion kreis la pioniroj. Al ili ni dediĉu honoron kaj dankon! Kaj apartan dankon al mia longjara amika helpanto s-ro R. Boré! Helpe de ili, tiuj fervoraj aktivuloj, dum la pasintaj 12 jaroj la nombro de la registreblaj objektoj etendiĝis al 1044 la nombro de la ZEO-libro. Kaj tiel do, la aktivuloj ebligis la verkadon de dokumentaro, per kiu, laŭ Zamenhof, "la mondo vidas ke nia afero regule progresas". Ili, la pioniroj, ebligis publike manifesti, ke Esperanto estas kultura elemento de nia socio.
Sed nun, demandas vi, gesinjoroj, kiel progresis la dokumentado ĝis hodiaŭ, unu jaron poste?
Unue; persistis sur la ĉampiona podio la tri landoj kun la plej multaj ZEO-j proporcie laŭ la nombro da loĝantoj, nome, 3-a: Hungario, 2-a: Israelo, kaj, pinte de la ŝtupetaro, 1-a: Bulgario. Koran gratulon, bulgaraj, israelaj kaj hungaraj esperantistoj ĉu en la salono de la kongresejo, ĉu hejmlande!
Kaj due; estiĝis intertempe suplementa listo pri 55 landoj, do unu lando pli ol en la libro: Albanio.
Kaj kiom da ZEO-j aktuale? Nu, tute nekonvena, nekontentiga, eĉ provoka nombro: 1099!
Tia neronda "makulo" ne ekzistu longe! Pro tio mi proponas: ĉiu el vi, hejmenveninte, tuj provu akiri de sia urbestro iun publikan objekton, nomumotan laŭ Zamenhof aŭ Esperanto, por ke via urbo estu kunreprezentita inter la ĉefurboj de la mondo. Nur tiel ni povos plejeble baldaŭ adiaŭi tiun kuriozan nombron da ZEO-j. Ni estas survoje al la teoria idealo:
[RIM. Unu semajnon antaŭ la UK, la 1100-a ZEO estis inaŭgurita
en Veisiejai, Litovio. En tiu urbeto d-ro Zamenhof loĝis kvar monatojn
en la jaro 1885 kaj tie li finpretigis sian lingvon. En Veisiejai jam antaŭe
troviĝis du ZEO-j: memorŝtono pri la iama loĝejo de Zamenhof,
kaj Zamenhof-strato. La 22-an de julio, kadre de la 34-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj,
oni inaŭguris trian ZEO-n, Zamenhof-monumenton. En la inaŭguro
parolis d-ro L. C. Zaleski- Zamenhof. Prezidento de Litovio, Valdas
Adamkus, sendis salutmesaĝon.]