
En la ferma solenaĵo de la 85-a UK en Tel-Avivo la kongresanoj sendis gratulmesaĝon al s-ro Moshe Katsav, membro de la Honora Komitato de la UK, pro lia ĵus okazinta elekto al la ofico de la prezidento de la kongresa lando. Nome de la kongresanoj la mesaĝon subskribis Kep Enderby, prezidanto de UEA, kaj Amri Wandel, prezidanto de LKK.
Prezidento Katsav reciprokis la gratulojn per dankletero al prof. Wandel. La letero tekstas:
Jerusalemo, 19 okt 2000
Al Prof. Amri Wandel
Prezidanto de la LKK de la Universala Kongreso de Esperanto
Ŝalom kara Prof. Wandel,
Multajn dankojn por la bondeziroj kaj la gratuloj kaj speciale por la varmaj vortoj kiuj estis por mi fonto de kuraĝigo kaj kaŭzis al mi grandan plezuron. Ni devas elstarigi la unuigan, agi por la forigo de la streĉoj en la socio kaj konduti en reciproka estimo kaj en la spirito de nacia paciĝo. Ni agu kune por efektivigi la ŝtatajn kaj naciajn defiojn kiuj troviĝas antaŭ ni.
Koran saluton al s-ro Keppel Enderby, la prezidanto de UEA.
Kun saluto de bona nova jaro,
Moshe Katsav
La lasta numero de revuo Kontakto por la jaro 2000 temas pri egaleco. Egaleco inter viroj kaj virinoj, inter filoj kaj filinoj, inter la riĉula mondo kaj la malriĉula, kaj egaleco por handikapuloj en la socio estas kelkaj el la temoj, kiujn tiu ĉi numero pritraktas.
Jean Codjo, Princo-Henriko Oguinye, Gbeglo Koffi kaj Ahmed Chourar el Afriko, Probal Dasgupto kaj Gotou Humihiko el Azio kaj multaj aliaj priskribas la sociojn, en kiuj ili vivas. La perspektivo de la artikoloj estas -- kiel kutime en Kontakto -- interna, kio donas al la leganto rektan enrigardon al la temaro kaj la vivo.
La temo de egaleco jam de longe estas diskutata en junularaj rondoj. Jena numero de Kontakto provizas ampleksan materialon por plua diskuto kaj pripensado. Laŭ propono de TEJO-prezidanto Sjoerd Bosga aldoniĝis kvar temaj paĝoj, kiuj ricevis la pikan nomon "Kakto". Kakto aperos ekde nun laŭbezone unufoje jare kaj ĝi ĉiam okupiĝos pri iu "dorna" temo.
Ankaŭ la kutimaj rubrikoj estas ĉi-foje tre aktualaj: intervjuito estas Hokan Lundberg, Svedio, kiu en septembro ĉi-jare fariĝis kunordiganto de la Eksteraj Rilatoj de TEJO. Hokan estas profesia komputilisto kaj jam organizis unu seminarion pri Esperanto kaj Interreto, E@I ("E ĉe I").
La venonta TEJO-seminario pri Lingva Ĉielarko (en Budapeŝto marte 2001) prezentiĝas en amuza formo, kaj recenziĝas la fama verko de Tahar Ben Jelloun, "Paĉjo, kio estas rasismo?" same kiel la disko de la furora bando Dolcxamar el Finnlando. Krome aperas Demandulineto, kiu volas scii i.a. kial oni ne festas Kristnaskon trifoje jare, kaj en la Kontakto-Kuirejo ni lernas kuiri italajn Krostoli.
Estas jam tempo reaboni al Kontakto por 2001. La kotizoj aperas
en Kontakto, revuo Esperanto, en Gazetaraj Komunikoj de UEA
96 (00-09-29) kaj aliloke. Pliaj informoj pri Kontakto ĉe la
Centra Oficejo,