
La decidon faris la eŭropaj kulturministroj fine de majo. Kvankam UEA ankoraŭ ne havis tempon por fari konkretajn planojn, ĝi certe konsideros en sia agadplano la specialan statuson kiun la hejmurbo de UEA havos en la unua jaro de de la tria jarmilo. La fakto ke samjare ankaŭ Porto kaj Rigo estos kulturaj fokusoj de Eŭropo nature sugestas ĉenon de aranĝoj en ĉiuj tri havenurboj.
La elekto de Roterdamo kronas la dinamikan strebadon de la urbaj aŭtoritatoj
por pli elstara loko de kulturo en la bildo pri la urbo, kiu ĝis nun
estis konata unuavice pro la plej granda haveno de la mondo. Tradicioj ne
mankas al ĝi tiurilate; ja la plej konata roterdamano, Erasmo, estas
unu el la grandaj figuroj de la eŭropa kulturhistorio. Esperanta traduko
de lia ĉefverko, Laŭdo de stulteco, estis eldonita de UEA
okaze de la Roterdama UK en 1988 en la Serio Oriento-Okcidento.