
Raportoj de la subkomitatoj 2005-07-28 (kun referencoj al posta protokolo)
Salono Deŝkin, 2005-07-24 je 14-15.30 h
Prezidis: Marcel Delforge
La komitata revizianto klarigis pri la raporto kaj metodo de laboro. La prezidanto daŭrigis la klarigon menciante la financan komisionon, kiu analizis la diversajn kontojn.
La ĝenerala direktoro klarigis la estraran proponon sekvi la regularon, ke la kotizo (MA) adaptiĝu al la procentaĵo de inflacio en Nederlando (MA 56 eŭroj anstataŭ 55 eŭroj). Konsekvence ŝanĝiĝu ankaŭ aliaj kotizoj.
- Demandoj alvenis pri eventualaj konsekvencoj pri la buĝeto, kaze de ne-aprobo.
- Dua demando pri apartigo en la kontoj, de kotizoj inter UEA kaj TEJO.
- Tria demando pri financoj de ”Kontakto”, kaj pri influo de subvencioj donitaj al TEJO de diversaj eŭropaj instancoj.
La ĝenerala direktoro kaj la estraranino pri financoj respondis kaj klarigis la demandojn.
- Demando pri ŝanĝoj en la buĝeto, kompare al antaŭaj jaroj. Diskutado pri elspezoj, oficistaro, kaj enspezoj, ĉefe pri dumviva mebreco kun jarlibro (DMJ, 43 en tiu kategorio, laŭ la direktoro).
- Dua demando kaj komento pri procentaĵo de 20 % kiel makleraĵo al la perantoj por ilia varbado kaj kostoj.
(posta noto: vidu la protokolon pri klarigo).
- Tria demando: ĉu UEA dependas de komercaj agentejoj (librovendejoj)? Fakte tre malmulte, laŭ la ĝenerala direktoro.
- Kvara demando: ĉu dumviva membreco estas finance bona afero? En Francio, ekzemple, oni konstatis ke ne estas. Kontraŭe, por UEA, jes sendube, estas bona afero.
La estrarano pri financoj klarigis ke UEA multe dependas de mecenatoj por sia agado kaj evoluigo.
- Demando pri pagoj al volontuloj (3 000 eŭroj en buĝeto 2006). La centra oficejo ne havas lokon por ĉiuj bezonataj volontuloj.
- Dua demando, pri pagoj al volontuloj de TEJO. Spezokontoj de TEJO estas tute ekstere al spezokontoj UEA.
- Tria demando, pri Eŭropa volontula servo kaj subvencioj al TEJO de diversaj instancoj.
Sep kunvenoj jam okazis en la Centra Oficejo, kaj rezulto estas ke aŭtune oni petos ofertojn de entreprenoj, kaj elektos por komenci la laboron. Dum malferma tago (novembro) rezulto estos decidita. Biblioteko Hodler havos novajn ŝrankojn, kaj poste renovigo okazos kun fina laboro, prognozita en 2007.
La estrarano pri financoj klarigis sian ideon pri monvarbado, nepre necese al UEA. La celo estas formi komisionon por akiri subvenciojn de eksteraj instancoj. Profesiaj monvarbantoj estos bezonataj.
- Demando pri kiom oni bezonas krom la buĝetita sumo de riparo de la domo, por ankaŭ fari bezonatan renovigon de oficeja meblaro. Respondo: almenaŭ 100 000 eŭrojn pli ol buĝetite.
- Komentoj kaj demandoj pri subvencioj al TEJO.
- Pri fondaĵo Hodler
- Pri ŝpardeponoj
- Pri rento al ŝpardeponaj kontoj (malpliiĝo el 3,5 % al 3 %)
- Pri valorpaperoj
La ĝenerala direktoro kontentige respondis kaj substrekis ke li decidas pri praktikaj aferoj, sed uzas konsilojn de specialistoj. Estis ankaŭ dirite, ke laŭ profesia kaj komitataj reviziantoj kaj financa komisiono, la financoj de UEA estas serioze kaj sekure traktataj.
Protokolis: Paŭlo Branco.
La subkomitato kunsidis lunde. Ĉeestis 25 homoj, inter kiuj 13 komitatanoj.
La subkomitato pri eksteraj rilatoj
- subtenas la klopodojn de la estraro, trovi aktivajn kaj taŭgajn reprezentantojn en la urboj, kie estas gravaj internaciaj organizaĵoj
- rekomendas, ke la landaj asocioj havu rilatojn kun la landaj komisionoj de Unesko kaj UN, kaj ke UEA sekvu la kontaktojn faritajn de la landaj asocioj, kaj raportu al la Komitato
- konstatas kun plezuro, ke povu esti prezentita al la 33a Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo (oktobre 2005) nova rezolucio pri esperanto, proponita de la litova delegitaro ĉe Unesko, kaj petas, ke la landaj asocioj provu atingi subtenon de sia(j) registaro(j).
- sekvis kun atento la laboron faratan de ILEI favore al agnosko de la esperanto-ekzamenoj de ILEI-UEA laŭ la mezurilo de la Konsilio de Eŭropo
- alvokas la landajn asociojn kolekti subskribojn por Manifesto 2000 de Unesko, des pli, ke nova kalkulado estos farita de Unesko fine de 2005
- subtenas la agadon de la svisaj esperantistoj por ke la svisaj kantonoj (origine skribite: svisa registaro; vidu protokolon) kunvoku Internacian Registaran Konferencon pri esperanto-instruado
- alvokas al diversspeca kunlaboro (retaj informoj, tradukado ktp).
Notis: Renée Triolle
Ĉeestis 3 estraranoj, 10 komitatanoj, 6 ne-komitatanoj
Abunda interŝanĝo de ideoj, spertoj, planoj, en bona etoso.
Sugestoj al la Komitato:
1. Instali retejon pri leĝoj de ĉiuj landoj pri enkonduko de la instruado de nova fremda lingvo
2. Pri subvenciitaj programoj de EU aŭ Unesko: kolekti dokumentadon pri sukcesaj projektoj (kion oni devas fari, kion oni devas eviti)
3. Bezono de diplomitaj esperanto-instruistoj: UEA/ILEI akcelu kurson por lertigi instruistojn kaj diplomigon de ili.
Protokolis: Mireille Grosjean
La kunsidon partoprenis proksimume 20 kongresanoj, kiuj diskutis plejparte pri tio, kiel ili mem informas en siaj landoj. Estis konstatite, ke informiloj prefere estu adaptitaj al landaj bezonoj, do ke ĝeneralaj informiloj ne multe helpas. Tamen necesas scii, kiu produktis kion, por ebligi uzon de jam pretaj informiloj en aranĝoj, kiujn partoprenas homoj el pluraj landoj, kaj por ricevi ideojn por la uzo en siaj landoj kaj urboj. Necesus sistemigi kolektadon de pretaj informiloj, kaj prefere havi unu lokon en kiu ili (aŭ ligoj al ili) estu troveblaj. Estis menciata ankaŭ neceso kunlabori kun profesiuloj ne-esperantistaj. Post la kunsido okazis laborkunsido de kelkaj aktivuloj. La nuna raporto resumas diskutojn kaj proponojn de tiuj kunsidoj.
Apud la produktado de informiloj estas grave scii, kiel uzi tiujn informilojn. Ofte ekzistas mono por produkti informilojn, sed poste ili ne estas uzataj, do ili malnoviĝas kaj estas ĵetitaj en rubujon.
Unu partoprenanto atentigis, ke necesas produkti iom pli allogan informilon ”Kio estas Esperanto?”.
Necesus kapti la atenton de la publiko, ekzemple dum aranĝoj kiel Ago-tago kaj Tago de gepatra lingvo.
En la subkomitato, la diskuto temis plejparte pri unuopaj landaj spertoj. La rolo de UEA estas en perado de informoj pri tio kio okazas (ekz. internaciaj aranĝoj, lingvo-foiroj ktp), kaj peri informojn pri haveblaj materialoj. Unu loko, kiun eblus evoluigi kiel stokejon de tiaj informiloj, estas www.ikso.net. Prefere troviĝu ligo aŭ aparta ejo ĉe la retpaĝoj de UEA.
Unu partoprenanto atentigis, ke ne necesas pretaj informiloj, sed la listo de punktoj, kiujn informiloj eventuale havu, kaj surbaze de kiuj eblas fari informilojn.
Unu partoprenanto atentigis, ke apud la informado de landaj asocioj, estas informado ene de fakaj asocioj, en kiuj eblus uzi samajn informilojn en diversaj landoj. Ekzemple IKUE (katolikoj) havas internacie uzeblan informilon.
Partoprenanto el Kubo atentigis, ke en Kubo informado estas unu el la prioritatoj: necesas redukti la nombron de tiuj, kiuj ne scias pri esperanto. Tamen ankaŭ la interna vivo de la asocio devas havi ligon kun la informa agado: necesas prizorgi ke esperanto donas ion al lernantoj, ekzemple aranĝi seminariojn, en kiuj esperanto estas uzata.
Unu partoprenanto atentigis, ke esperantistoj estu realismaj en informado. Fakaj esperanto-grupoj prefere agu ene de internaciaj societoj de fakuloj, ne ene de esperanto-movado.
La subkomitato atentigas, ke UEA povas helpi kunlaboron de landaj asocioj kaj iliaj informantoj, same kiel landaj asocioj devus agi rilate la lokajn grupojn. Necesus plimodernigo de la Reta Informado Centro (RIC), www.ikso.net/ric (noto: korektita kompare kun la origina raporto), kaj havigo de ligo al ĝi el retejo de UEA. (noto: vidu ankaŭ komitatan protokolon pri aldona noto de A Kadar.)
TEJO preparas dvd-diskon kun ampleksa materialo en pluraj lingvoj, kiu estus uzebla kaj por esperantistoj kaj por ne-esperantistoj, kaj necesas subteni tiun iniciaton. Jam ekzistas lernu.net k-disko en pluraj lingvoj, kies kostoj estas 1,50 po ekzemplero.
/ Notoj faritaj de grupo de ĉeestantoj.
Kunveno 2005-07-26 je 11-12 h.
Partoprenis dek unu homoj, el kiuj naŭ komitatanoj (U. Luin, C. Nourmont, B. Rozenfelde, S. Stimec, Masako Tahira, F. Bartsch, I. Ertl, G. Kokolija, J. Wulff)
Tradukado nacilingven, ekz. ”La Zamenhof-Strato”: Estas tre bona ideo subvencii tradukadon kaj eldonadon de tiu valora libro.
Teknikaj ŝanĝoj, adaptiĝi al la nuna teknika situacio. La subkomitato proponas akcepti la diversajn modifojn laŭ la dissendita dokumento, kun la aldona ŝanĝo:
Art 1, paragrafo 2
e) kanto (la teksto kaj melodio povas esti verkitaj de malsamaj aŭtoroj; la melodion oni povas sendi sonbende aŭ kd-e, aŭ en alia aŭdebla maniero).
(posta noto: plia amendo farita kaj decidita en la komitatkunsido, vidu protokolon)
Nourmont konstatas, ke mankas specifaj eroj rilate kulturon en la ĝisnuna laborplano, kio bedaŭrindas, ĉar ni estas kultura movado.
(ne skribita tie ĉi, ĉar retirita dum la komitatkunsido)
UEA subtenu kulturajn aktivaĵojn, tiajn kies realigo estas aparte malfacila pro la disa karaktero de la esperanto-komunumo, ekz. la laboron de aktoroj kaj teatraj trupoj, kaj stimulu okazigon de kulturaj festivaloj (posta noto: amendo enskribita laŭ decido en la komitatkunsido).
UEA stimulu eldonadon de verkoj en Esperanto, ĉu originalaj ĉu tradukitaj.
Por la diskonigo de la Esperanto-kulturo ne-esperantistaj medioj, UEA subtenu la eldonadon de nacilingvaj tradukoj de la originala Esperanto-literaturo.
Aldoni al la ĝisnuna punkto 28:
UEA subtenu la utiligadon de Esperanto fare de lokaj Esperanto-kluboj en pluraj manieroj, ekzemple per stimulo al organizo de prelegvojaĝoj, kaj tute aparte...
UEA donu apartan atenton al siaj arkivoj kaj historiaj materialoj, specife ĉe Biblioteko Hector Hodler, por plibonigi la kondiĉojn por fakaj studoj pri Esperanto.
Jam traktita dum la kunsido de CED.
Zorgi pri riĉenhava kultura programo.
Wulff: Kiel scii tion, kion la kongresanoj ŝatas? Necesas enketi.
U. Luin: Kriterio kiel en ekonomio, se la homoj venas, signifas ke bonas. Ankaŭ intervjui la homojn.
Wulff: Kiaj estas la kriterioj por elekti artistojn? Ĉu estas proceduro? Necesas diri al la homoj pli rapide, pli frue.
U. Luin: Pripensi la aferon, ne proponi al la Komitato.
Nourmont: Proponi, sed ne tro precize, eble gvidlinioj. Fakte, estas ankaŭ buĝeta problemo (nombro de aliĝintoj al la kongreso). Proponas ”laŭeble frue rilati kun artistoj”.
Propono 8 (ĉapitro Informado en la Strategia Laborplano)
La asocio plibonigu la fluon de informoj inter la membroj, la landaj asocioj, la komitato, la estraro, CO kaj ceteraj instancoj ligitaj al UEA.
Mardo, 2005-07-26
Surbaze de tagordo proponita de la koncerna estrarano, okazis la kunsido, kiun prezidis komitatano Alicja Lewanderska-Quednau el Pollando.
Laŭ la tagordo oni pritraktis la temon pri agado en regionoj, kie ekzistas etna/nacia streĉo, kun aparta apogo al la projektoj pri indiĝenaj popoloj, interkulturo kaj lingvo de paco. Oni aparte pritraktis la bezonon revigligi la okazigon de Semajno de internacia amikeco, SIA, kiel plia konkreta ago, kiu pozitive efikas al plia konatiĝo kaj mildigo de etnaj/naciaj streĉoj.
Oni konstatis, ke manko de homfortoj ofte malhelpas plenumon de pli vasta taskaro, kaj instigas al prioritatigo de ĉefaj agadoj laŭ konkretaj eblecoj.
Konkretaj rekomendoj estis:
- Relanĉi la okazigon de SIA en kiel eble plej konvena tempo, kaj raporti pri ĝi (februaro).
- Instigi landajn asociojn starigi laborplanon pri SIA kaj aliaj eventoj, kiuj povas pruvi la pacan potencialon de esperanto.
2005-07-26, partoprenis 17 personoj.
La ĉefa temo de la diskutoj estis la faka agado dum la kongreso kaj poste.
Oni avertis, ke ĉi-jare la malfrua diskonigo de la kongresa programo malhelpis la kunordigadon de la dumkongresa aktiveco.
Oni notis, ke pluraj fakaj asocioj en la listo ne plu ekzistas.
Oni rimarkis, ke ĉi-jare ne funkciis radiostacio de ILERA en la kongresejo.
Oni estas kontenta pri la kongresa faka budo, kaj konstatis, ke unu tago sufiĉas.
La prezidanto de la Kuba Esperanto-Asocio (knr 1863) invitas al seminario pri tekniko, okazonta en 2006 (posta noto: alia jaro estis erare notita en la disdonitaj paperoj).
Oni proponis, ke la tekstoj de la IKU estu rete alireblaj.
Oni pledis por pli ofta uzado de la reta diskutlisto fakaj kaj scienca agado.
Rekomendoj:
La subkomitato
- petas la Centran Oficejon sufiĉe frue diskonigi la kongresan programon
- sugestas ĝisdatigi la staton de la fakaj asocioj listigitaj en la Jarlibro
- petas la Estraron esplori la eblecon de la publikado de IKU-tekstoj en la retejo de UEA.
(notojn faris: Imre Ferenczy kaj Amri Wandel)
Posta aldono, ne disdonita dum la komitata kunsido:
Daŭrigo de la diskuto okazis dum la Faka Forumo. Oni diskutis kaj notis la sukcesan dumkongresan sciencan agadon:
- IKU-prelegoj po 100-150 aŭskultantoj
- IKU-libro estis grandkvante vendita malgraŭ malfrua alveno
- Komuna AIS-IKU-serio kun tri kursoj
- Nova kontrakto inter UEA kaj AIS.
Tempo: Dimanĉon 24an de julio 15.45-17.00
Gvidanto: Petro Baláž
Ĉeestantoj: 26 personoj (ekzistas listo de partoprenantoj),
Raportanto: Anna Ritamäki
Komence ĉiuj mallonge prezentis sin. Multaj gejunuloj ĉeestis. Por la kunveno ne estis tagordo. Ans Bakker-Ten Hagen starigis la demandon ĉu entute utilas subkomitato pri junularo kaj se jes, kial? Ĉu ekzistas iu junulara agado de UEA, kiu ne estas TEJO-agado kaj se jes, ĉu tia agado ne riskus kaŭzi riproĉojn pri eniro en la laborkampon de TEJO? Se junulara agado de UEA simple egalas al la agado de TEJO ĉu tiam la komitato de UEA povas havi rolon en tio?
Dum la kunveno multaj komentis pri UK kaj kiel organizi ĝin pli alloga al gejunuloj. Montriĝis ke ekzistas junulara programo en la nuna UK, sed ke multaj aŭ ne sciis pri ĝi aŭ pri tio kie ĝi okazas. Multaj substrekis ke la junularstila programo kaj la partopreno de la gejunuloj estu integrita en la ĝenerala UK-programo. Gravus utiligi la kapablojn de gejunuloj ankaŭ en la UK. Krome pluraj substrekis ke la UK estas tre grava forumo por intergeneracio dialogo.
Malklaris ankaŭ la rolo de la junulara programo kaj tio kiel plej bone dividi la respondecojn pri ĝi. Ekz. indas pripensi ĉu TEJO povas kontribui al tio ke UK allogu pli da gejunuloj. Gravas ke UEA donu bonajn kadrajn kondiĉojn por la kontribuo de gejunuloj (eblecon, lokon, tempon…). Junularstilaj programeroj ne estas nur interesaj por gejunuloj sed ankaŭ por aliaj.
Estis demando pri onidiro ke, se oni pagis kotizon al IJK, eblus partopreni en UK sen pagi kotizon. Supozeble iam estis tia speciala oferto. Osmo Buller klarigis ke tia regulo ne ekzistas. Tamen la kotizoj estas pli favoraj por gejunuloj: sub-20-jaraj partoprenas senpage kaj sub-30-jaraj kun rabato.
Surbaze de la vigla diskuto eblas konkludi ke nuligo de la subkomitato pri junularo ne estas aktuala. La subkomitato gravas por kontribui al la intergeneraciaj diskutoj, plia komprenemo inter la TEJO-rondoj kaj la ĝeneralaj UEA-rondoj. La rolo de la subkomitato estas sekvi la bezonojn de la junularo, specife de TEJO, kaj proponi kiel plibonigi kaj pliklarigi la reciprokajn rilatojn.
Ne estis sufiĉe da tempo por diskuti pri eblecoj plibonigi la administradon de TEJO.
La subkomitato proponas al la komitato la jenajn rekomendojn:
Junulara programo de UK estu videbla al ĉiuj kaj integrita en la ĝeneralan programon (en la kongresa libro). Gravas diskuti pri la plej bona maniero utiligi tiun programon tiel ke ĝi ne konkurencu kun la cetera programo, sed ĉefe funkciu alloge al gejunuloj tiel ke UK kiel tuto iĝu ankoraŭ pli riĉenhava.
Estas dezirata kaj rekomendata ĉeesto de (minimume) unu UEA reprezentanto dum IJK (reciproke al la partopreno de TEJO-reprezanto(j) dum UK). La UEA-reprezentanto(j) povus saluti ĉeestantojn, sed same ankaŭ informi pri la funkciado de UEA (eventuale de CO), pri la rilatoj, planoj, historio k.t.p.