Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojkomitataj dokumentoj › kunsido en roterdamo, 2008

Dokumentoj

Komitata protokolo, julio 2008

Aldono al la protokolo de Komitatkunveno en Roterdamo 2008:

rekomendoj al la Estraro, laŭ decidoj en la protokolaj paragrafoj

pri 08.06 Financoj kaj administrado, rekomendoj al la Estraro

La Komitato rekomendu al la estraro esplori:

1. La regularon pri dissendo de membromarkoj, kiujn (eble) la perantoj plusendas.
Ĉu necesas ilin havi?

2. Perspektivon de interoficeja laboro en Afriko emfazante, ke restu buĝeto de 5.000 eŭroj por 2009;

3. La ideojn menciitajn ĉe la punktoj: a,b kaj c.

a) plifortigi la rilatojn inter UEA kaj landaj asocioj,

b) plialtigi la unujaran kotizon kaj malaltigi la trijaran,

c) plialtigi kotizon kaj doni rabaton ĉe la Libroservo

pri 09 Ekstera agado, rekomendoj al la Estraro

1. La agado ĉe Unuiĝintaj Nacioj estu daŭrigata laŭ la linio sekvita dum la pasinta jaro;

2. La projekto pri instruado de Esperanto proponita al Unesko laŭ la rekomendoj de la eksa UEA-prezidanto LEE Chong-Yeong estu reformulata, lanĉata inter esperantistoj kaj ĝiaj reprezentantoj al Unesko.

3. Ĝi estu plurjara projekto, kiu enprenu ĉiujn nunajn landajn kaj lokajn projektojn kaj oni petu - por ĝin mastrumi - la kunlaboron de ILEI kaj de aliaj aktivuloj;

4. La projekto okazu en la kadro de lanĉinda fare de UEA "Internacia Jardeko de lingvoj" aŭ alimaniere vortumita temo;

5. Oni rekomendas al UEA favori esperantistan partoprenon en laŭeble plej vasta gamo de internaciaj aranĝoj, kie informado pri Esperanto povas esti utilia, kiel la Mondaj Sociaj Forumoj, Ekonomia Forumo en Krynica ktp.

6. Oni rekomendas al landaj asocioj starigi rilatojn kun UN-asocioj kaj Unesko-komisionoj kaj ĝenerale kun la politikaj instancoj kaj civil-sociaj organizaĵoj de sia lando. Sen tiaj kontaktoj ne estas antaŭvideblaj sukcesoj en okazo de bezono pri subteno, proponoj ktp.

pri 10 Edukado, rekomendoj al la Estraro

1. La estraro de UEA instigu landajn asociojn zorgi pri la okazigo de ekzamenoj laŭ baza nivelo, ĉar la elementa de la internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA estas sufiĉe postulema. La estraro donu pli da atento al Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj, KER;

2. La estraro de UEA kontaktu adekvatajn instancojn de la Esperantokomunumo por esplori, ĉu ĝi povus pretigi laŭŝtupajn listojn de legendaj verkoj;

3. Oni pli atente zorgu pri instruado celita al adoleskuloj kaj plenkreskuloj.

4. La estraro sekvu la staton kaj evoluon de Lingvolanĉilo.

pri 11 Informado, rekomendoj al la Estraro

1. UEA daŭre serioze traktu, kiel pli bone utiligi modernajn rimedojn de la komunikado;

2. Okaze de Esperantokongresoj (inkluzive UK-ojn) necesas doni pli grandan atenton al la kontaktoj kun nacilingvaj ĵurnalistoj;

3. Lige kun la Universalaj Kongresoj estu organizataj trejnseminarioj pri elektitaj aspektoj de informado, sendepende de eduka efiko de eroj rilataj al informado en aliaj programeroj, ekz. Kleriga Lundo;

4. UEA utiligu pozitivajn spertojn de iuj landaj asocioj (ekz. UFE) koncerne dungon de eksteraj fakuloj por profesie fasoni la eksteran kaj enhavan konsiston de siaj komunikiloj. UEA helpu en popularigo de sukcesaj spertoj de siaj asocioj sur la informa kaj komunika kampoj;

5. UEA kunlaboru sur la informa kampo kun TEĴA.

pri 12 Kulturo, esploro/dokumentado, kongresoj, rekomendoj al la Estraro

1. Ekde la venonta jaro oni premiu la plej bonajn eldonitajn kanton aŭ kanzonon de la antaŭa jaro atribuante tri premiojn en tiu ĉi kategorio. Temas pri provizora eksperimenta propono, kiun oni eventuale definitivigu en Bjalistoko;

2. Oni klopodu surscenigi aŭ laŭtlegi teatraĵon premiitan dum UK de la pasinta jaro;

3. La estrarano pri kulturo starigu aktivan kontakton kun la kultura sekcio de TEJO;

4. Oni klopodu aranĝi kelkajn koncertojn kaj aliajn kulturajn eventojn en UK por la neesperantista publiko;

5. Oni fermu la neaktivan subkomitatan liston kaj aktiviĝu en la ĝenerala listo kaj en la listo UEA-membroj;

6. Michela Lipari pretigos liston de esperantistaj teatraj grupoj kaj aktoroj.

pri 13 Landa kaj regiona agado, rekomendoj al la Estraro

- Estu lanĉita kunlaboro inter la libroservoj ĉe landaj asocioj laŭ la regiona skalo;

- Okazu interŝanĝo de instruistoj, kiuj povus helpi tiujn landajn asociojn, ĉe kiuj mankas kapablaj instruistoj.

pri 14 Faka kaj scienca agado, rekomendoj al la Estraro

1. La estraro instigu la fakajn asociojn, kiel eble plej serioze prioritatigi la evoluigon kaj pliriĉigon de la propra fako en la Esperantlingva Vikipedio, kiu nuntempe estas la plej utila maniero evoluigi la aplikon kaj terminologion de la lingvo sur diversaj sciokampoj, samtempe videbligante Esperanton en multe pli ampleksa tereno.

2. La estraro esploru la ŝancon okazigi komunajn fakajn Esperantoaranĝojn anstataŭ modestajn unuopajn kongresojn, por unuigi la fortojn kaj stimuli la interfakan dialogon per Esperanto.

3. La estraro petu al la fakaj asocioj ĝisdatigi sian idean aliron al Esperanto kaj al la problemaro kerne grava por la E-movado, ĉar potenciale la plena alpreno kaj utiligo de la nunaj ideoj pri lingvaj egaleco, diverseco kaj demokratio, i.a. prezentitaj en la Manifesto de Prago kaj daŭre evoluigataj ekz. okaze de la nuna kongresa temo, povus esti tre utila en la respektiva agado sur la propraj fakaj medioj.

pri 15 Junulara agado kaj familia agado, rekomendoj al la Estraro

1. Konstatinte, ke ekzistas deficito en la informfluo pri la agado inter la altaj instancoj (estraroj kaj komitatoj) de UEA kaj TEJO la subkomitato pri junularo rekomendas - por plibonigi la situacion - peradi la (kutimajn) raportojn de koncerna estraro al la komitatanoj de alia organizo, ekzemple en la duonjara ritmo;

2. Konstatinte, ke necesas "plifortigi la voĉon" de gejunuloj dum UK-oj la subkomitato pri junularo proponas doni al ili pli da spaco kadre de UK-oj por propaj programeroj kaj videbligi ĝin en pli signifa grado. La subkomitato pri junularo rekomendas, ke LKK-oj de koncernaj UK-oj kune kun la organizantoj de CO-stabo pli vigle kunlaboru kun loka junularo kaj kun TEJO kun celo aldoni pli da programeroj per- aŭ porjunulaj.

Fino de la aldono pri rekomendoj al la Estraro.

Lasta ŝanĝo:
2008-09-09
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komitato/roterdamo_rekomendoj.html