Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojkomitataj dokumentoj › kunsido en roterdamo, 2008

Dokumentoj

Komitata protokolo, julio 2008

Protokolo pri kunveno de la Komitato de UEA, en Roterdamo, Nederlando,

sabato 19 julio 2008 je 14-18 h, kaj vendredo 25 julio 2008 je 9-12 h

01 Malfermo

01.01 Bonvenigo de la komitatanoj

La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, bonvenigas kaj malfermas la kunvenon.

1.02-01.03 Kontrolo de mandatohavaj komitatanoj kaj de kvorumo

Osmo Buller en sia rolo kiel Ĝenerala Direktoro informas, ke la Komitato konsistas el 76 komitatanoj A+B+C, kaj 10 observantoj. Ĉeestas 47 komitatanoj aŭ anstataŭantoj de komitatanoj A, kaj neniu observanto. Do, kvorumo estas. Post la kontrolo ankoraŭ alvenas pliaj komitatanoj.

1.04 Elekto de protokolantoj

La estraro proponas Ulla Luin kaj Flory Witdoeckt, kaj la Komitato akceptas la proponitojn.

1.05 Elekto de tri voĉdonaj kontrolantoj

Proponataj estas Arne Casper-Mortensen kongresa nro 242, Agnes Geelen knr 281, s-ino Irena Alijosiŭte knr 991. La Komitato akceptas la proponitojn.

1.06 Akcepto de la tagorda propono

Post mallonga diskuto kun intervenoj de Vodevoz, Nourmont kaj Bakker-ten Hagen, la Komitato akceptas la dissenditan tagordon.

02. Elektoj

2.01 Elekto de komitatanoj C

Proponoj pri pliaj elektoj de komitatanoj C ne venis, kaj tial elekto ne okazis.

2.02 Elekto de Elekta Komisiono

La Komitato komencas per kandidatigoj por Elekta Komisiono, kaj notas kvin kandidatojn: Lucy Harmon (momente ne ĉeestas, sed konsentus elekton, proponita de A Giridhar Rao), Michela Lipari (proponita de Witdoeckt), Renato Corsetti (proponita de Bartsch), Ileana Schroder (proponita de Jegorovas), Vodevoz (proponita de si mem, kun akcepto de la kunsida prezidanto Dasgupta).

La prezidanto starigas demandon kiom da personoj estu en la komisiono. La regularo akceptas 3-5 membrojn. Propono pri 3 membroj venas de Delforge kun subteno de Todorov, Ertl, Lipari, Corsetti. Propono ke estu pliaj venas de Vodevoz. Voĉdono kun majoritato por tri personoj, du voĉoj por kvin personoj, unu voĉo por kvar personoj, kaj unu sindeteno. Decido do pri 3-persona komisiono.

Osmo Buller foriras por prepari slipojn por la voĉdono, kaj revenos pli poste dum la kunsido. La Komitato pluiras en la tagordo.

Post traktoj de punktoj 02.03 ĝis 06, kaj post la paŭzo je 16.00 h, Osmo Buller disdonas voĉdonilojn por elekto de Elekta Komisiono. Sur la paperoj estas 5 nomoj, kaj li instrukcias al la komitatanoj ke ili metu "x" je maksimume tri nomoj, por ke la voĉdonilo estu valida. Oni disdonas la voĉdonilojn, kaj kolektas ilin. Dum la voĉdonaj kontrolantoj laboras, la Komitato traktas punkton 07.

Post trakto de punkto 07, je la 17.35 h, la rezulto pri la elekto de Elekta Komisiono estas preta. Buller informas, ke 50 voĉdoniloj estis donitaj, kaj ĉiuj estis validaj, kun la jena resumo: Corsetti 44 voĉoj, Harmon 34 voĉoj, Lipari 17 voĉoj, Schroder 34 voĉoj, Vodevoz 12 voĉoj.

Do, elektitaj estas: Corsetti, Harmon, Schroder.

Corsetti dankas al la komitatanoj nome de la komisiono.

2.03 Elekto de la komisiono pri IKU

Nourmont informas, ke la estraro kutime nomas la IKU-komisionon, sed laŭ la regularo la Komitato devas aprobi. Pietrzak informas, ke la 12 oktobro 2007 la estraro decidis pri la jenaj komisionanoj: A Wandel (sekretario kun voĉdona rajto), S Fiedler, H M Maitzen, H Tonkin, Wen Jingen. La komitato aprobas la decidon, 0 voĉoj kontraŭ kaj 0 sindetenoj.

03 Pasintjara kunveno en Jokohamo

3.01 Aprobo de la protokolo pri la kunveno en Jokohamo

Pietrzak informas, ke la protokolo estis dissendita en tempo, afiŝita en la interreto, kaj ke neniu faris rimarkon pri ĝi en la retaj diskutlistoj. Voĉdono: protokolo akceptita kun 0 kontraŭ kaj 3 sindetenoj.

3.02 Informo kaj diskuto pri plenumo de la decidoj alprenitaj en Jokohamo

Raporto estas disdonita dum la kunsido. Pietrzak voĉlegas la unuan parton, kaj petas, ke diskutoj okazu dum la subkomitataj kunsidoj. Helen Fantom subtenas tiun proponon. Voĉdono: akceptite kun 0 kontraŭ kaj 0 sindetenoj.

04 Preparaj decidoj

4.01 Decido pri respondeculoj en la dumkongresaj subkomitataj kunsidoj

Oni faras la jenan liston de respondeculoj pri la subkomitataj kunsidoj.

Sk1, financoj, Helen Fantom

Sk2, eksteraj rilatoj, Renato Corsetti

Sk3, edukado, Atilio Orellana Rojas kune kun Mireille Grosjean

Sk4, informado, Jukka Pietilainen

Sk5, kulturo kaj kongresoj, Michela Lipari

Sk6, landa kaj regiona agado, Tomasz Chmielik

Sk7, faka kaj science agado, Ulrich Lins

Sk8, junularo, Ans Bakker-ten Hagen

Pietrzak petas, ke la rekomendoj de la subkomitatoj atingu ŝin ĵaŭde je tagmezo, ke ili ampleksu maksimume unu paĝon, kaj ke la rekomendoj estu klare vortumitaj.

4.02-04.03 Decido pri dumkongresaj komisionoj kaj pri membroj de ili

Dasgupta diras, ke la estraro deziras starigi dumkongresan komisionon pri kongresa rezolucio, kaj petas proponojn pri eventualaj aliaj dumkongresaj komisionoj. La Komitato kontentiĝas per la proponita komisiono pri rezolucio.

La estraro proponas ke la komisiono konsistu el la reĝisoro de la kongresa temo A. Giridhar Rao, kune kun Brian Moon, Renato Corsetti kaj Humphrey Tonkin. Greatrex (anstataŭanto por Bellefeuille en la sabata kunsido) proponas Istvan Ertl. Bakker-ten Hagen proponas, ke la komisiono estu 5-persona, kun subteno de Fantom. Voĉdono: nombro kaj konsisto akceptitaj kun 0 kontraŭ kaj 4 sindetenoj.

05 Raporto de la prezidanto de LKK

Ans Bakker-ten Hagen prezentas la laboron de LKK, la nomon de la alta protektanto, la nombron de aliĝintoj, kaj donas kelkajn praktikajn informojn pri la salonoj kaj vizitoj al la Centra Oficejo. Oni dankas per aplaŭdo.

06 Honoraj membroj, distingitoj

La estraro dissendis al la komitatanoj proponon pri elekto de unu Honora Membro. La informo estu konfidenca ĝis la publikigo. Proponita estas Simo Milojevic.

Je foresto de Osmo Buller, oni disdonas blankajn slipojn je 15.20 h, kun la instrukcio ke oni skribu Jes, Ne aŭ Sindeteno, kaj poste redonu la slipojn al la voĉdonaj kontrolantoj. Post la redono, la Komitato traktas aliajn distingitojn, kaj okazas paŭzo. Post la paŭzo, je la 16.10 h, la prezidanto anoncas la rezulton de la voĉdono. La propono estas akceptita, kaj la Komitato aplaŭdas.

Pri aliaj distingoj, la estraro mem decidas, kaj informas al la Komitato. Transdono de diplomoj okazos dum la Fermo. La estraro decidis distingi per Diplomo pri Elstara Agado "edukado.net" kaj "lernu.net".

Je la horo 15.25-16.00 okazas planita paŭzo de la kunsido.

07 Estrara jarraporto pri la agado en 2007

7.01 Estrara raporto, prezento kaj diskuto

Dasgupta memorigas, ke la estrara raporto aperis en la junia numero de la revuo Esperanto, kaj invitas al diskuto.

Moerbeek informas pri literuma preseraro.

Pietrzak informas pri eraroj en la Jara Raporto de 2007, punkto 1.7 pri landa kaj regiona agadoj: KAEM kun la helpo de eksterlandaj donacintoj subvenciis la partoprenon a) ne de la jokohama UK sed de la hanoja IJK, b) ne nur 6 gejunuloj el Nepalo sed ankaŭ unu junulo el Koreio.

Pri punkto 1.2 Instruado: Chmielik diskutigas la bezonon de konkreta adaptigo al la Eŭropa Referenc-kadro kaj kontakto kun landaj ministerioj. En la diskuto partoprenas ankaŭ Grosjean. Dasgupta proponas levi la diskuton en la subkomitato, ĉar ne temas pri la pasinta jaro.

Pri punkto 1.3 Faka agado: Ulrich Lins levas demandon pri Scienca Revuo, al kio Vergara respondas, ke ĝi aperas. En la diskuto partoprenas ankaŭ Chrdle, Corsetti, Vergara, Nourmont.

Pri punkto 1.4 Kulturo: Diskuto pri Koresponda Servo Mondskala, en kiu partoprenas Ulrich Lins, Nourmont, Vodevoz, Lipari, Dasgupta.

Pri punkto 1.6 eksteraj rilatoj: Ulrich Lins starigas demandon pri kontaktoj kun Unesko, kaj Dasgupta petas atendi ĝis la morgaŭo.

Pri punkto 1.7 landa kaj regiona agado: Ulrich Lins konstatas ke la raporto estas ampleksa pri Afriko kompare kun Eŭropo. Gbeglo Koffi demandas pri la nomoj de la dungitoj en la Afrika Oficejo kaj iliaj taskoj, kaj diras ke kiam li skribas al la Afrika Oficejo, ofte Corsetti respondas. Corsetti komentas, ke la oficistoj preparas ILEI-konferencon. Dasgupta atentigas ke la estrara raporto ne okupiĝas pri personoj. Moerbeek atentigas ke la nomoj de la oficistoj troviĝas en la punkto pri administrado. Gbeglo demandas pri la aperigo de la bulteno "Esperanto en Afriko". Pietrzak informas ke la bulteno aperas, kaj ke la oficistoj ja traktas leterojn. Osmo Buller, kiu ne povis ĉeesti la unuan demandon, informas ke la venonta numero de la bulteno aperos post la konferenco, kaj ke unu el la oficistoj laboras part-tempe, kaj el tio parte uzas retpoŝton en sia hejmo.

Delforge demandas pri rezulto post publikigo de anoncoj en gazetoj en norda Afriko, kaj Corsetti respondas ke oni sendis 83 librojn al Alĝerio, kaj havas kontaktojn pere de du personoj. En la diskuto partoprenas ankaŭ Ulrich Lins.

Ulrich Lins demandas pri Azio, kaj mencias ke monkontribuoj de japanoj estis gravaj por invitoj al la kongreso en Jokohamo.

Okazas diskuto pri la amplekso de la estrara raporto, kun partopreno de Dasgupta kaj Pietrzak.

Corsetti petas speciale noti en la protokolo apartan laŭdon al la azia komisiono KAEM, kiu atingas multon, laborante trankvile kaj konstante.

Derks demandas pri eksteraj rilatoj de EEU, kaj ĉu estas kunordigo kun UEA. Dasgupta respondas al tio, ke UEA delegas al ILEI pri instruado kaj al EEU pri eŭropaj rilatoj, kaj ne necesas UEA-funkcioj je eŭropa nivelo. Ranieri Clerici diras pri la jaro 2007, ke prioritatoj de UEA esence estis Unesko kaj UN, kaj tio eĉ pli gravas ĉi-jare. En EEU estas landaj asocioj de UEA. Derks diras, ke la prioritatoj estu en interkonsento kun EEU.

Pri punkto 1.8 esploro kaj dokumentado: Ulrich Lins petas korekti eraran literumon de la nomo Hitoshi, kiun li pasintjare mem erare literumis.

Pri punkto 2.1 komitato: Pietrzak esprimas bedaŭron pri malaktiveco en la komitataj diskutlistoj.

Pri punkto 2.2 rilatoj kun TEJO: Corsetti atentigas, ke la punkto estas tro mallonga. Buller diras, ke la komitatanoj ricevos pli ampleksan raporton de TEJO, pere de "Tejo tutmonde" aŭ pere de aparta kopio. Problemo estas ke la membronombro falis. Demmendaal atentigas, ke la nova estraro de TEJO elektiĝis nur en decembro pro la manko de kvorumo en Hanojo.

Pri punkto 2.3 financoj kaj administrado: Okazas diskuto pri la kaŭzoj de ŝanĝoj en la membronombro pro kongresaj aliĝoj.

7.02 Spezokontoj 2007, diskuto

Buller informas, ke la spezokontoj en la revuo Esperanto estas koncizigitaj, kaj ke oni uzu la dissenditajn bluajn foliojn. Ne okazas diskuto.

7.03 Bilanco 2007, diskuto

Vodevoz starigas demandon pri la posedo de akcioj kompare kun la posedo de obligacioj. Buller respondas, ke valoro de akcioj falis depost la komenco de la jaro. Principo nuntempe estas sekureco, kaj prioritato al obligacioj, konforme al komitata decido de proksimume la jaro 2001.

7.04 Raporto de la komitataj reviziantoj pri 2007, diskuto

Delforge voĉlegas la raporton de la komitataj reviziantoj, kiun ankaŭ Paŭlo Branco subskribis. La reviziantoj rekomendas aprobon de la raportoj pri 2007. Bakker-ten Hagen kaj Fantom subtenas la rekomendon. Voĉdono: raporto de la reviziantoj estas akceptita per 1 kontraŭ kaj 1 sindeteno.

7.05 Akcepto de la raportoj pri 2007

Voĉdono: akceptitaj per 0 kontraŭ kaj 2 sindetenoj.

Ĝeneralaĵoj je la fino de la unua kunsido

Komitatano mencias ke estas manko de instruistoj, kaj opinias, ke oni faru korespondan kurson je tutlanda nivelo.

Buller informas pri la inaŭguro, pri urba akcepto kaj pri akcepto de Societo Zamenhof.

Dasgupta finas la sabatan kunsidon je la 17.45 h, kaj memorigas pri la uzo de la interretaj diskutlistoj.



Dua kunsido, en la vendredo 25 julio 2008 je 9-12 h

Ĝeneralaĵoj komence de la dua kunsido

Buller kontrolas la kvorumon je la 9.00 h. Ĉeestas 49 komitatanoj, kaj kvorumo do estas. Dum la komenco de la kunsido, pliaj komitatanoj alvenas.

La Komitato nomumas voĉdonajn kontrolantojn: Jytte Sunekaer knr 656, Agnes Geelen knr 281, Katarina Triania-Tyshoy knr 659.

08 Financoj kaj administrado (raporto de subkomitato 1)

8.01 Diskuto pri la raporto de la Komisiono pri Financo

Helen Fantom prezentas la raporton de la financa komisiono. Bakker-ten Hagen atentigas pri kostoj de longdaŭraj kontraktoj, ekzemple dungo de oficistoj kaj investo je serioj de eldonaĵoj aŭ periodaĵoj.

8.02 Diskuto pri la raporto de la subkomitato

Helen Fantom prezentas la raporton de la subkomitato. Okazas diskuto pri plurjara kotizo kun intervenoj de Lipari, Fantom kaj Buller.

8.03 Decido pri baza membrokotizo 2009

Voĉdono pri altigo de baza kotizo de 58 al 59 eŭroj, laŭ rekomendo de la subkomitato: akceptita kun 1 kontraŭ kaj 6 sindetenoj.

8.04 Decido pri buĝeto 2009

Voĉdono pri la propono de la estraro kun subteno laŭ la subkomitata raporto: akceptita kun 1 kontraŭ kaj 1 sindeteno.

8.05 Decido pri buĝetoj de la fondaĵoj 2009

Voĉdono pri la propono de la estraro kun subteno laŭ la subkomitata raporto: akceptita kun 0 kontraŭ kaj 0 sindetenoj.

8.06 Decido pri eventualaj ceteraj proponoj el la subkomitata raporto

Voĉdono pri la aliaj rekomendoj de la subkomitato: akceptitaj kun 1 kontraŭ kaj 1 sindeteno.

La Komitato decidas prokrasti punktojn 09-16, por trakti punkton 17 Novaj aliĝoj, dum estas sufiĉe da tempo por sekreta voĉdono.

17 Novaj aliĝoj

17.01 Aliĝpetoj de landaj asocioj

Bellefeuille prezentas aliĝpeton de Asocio Nacia por Esperanto en Burundo/Burundio, kaj informas, ke la komisiono pri statutoj de landaj kaj fakaj asocioj rekomendas akcepti ĝin. Okazas demandoj kaj respondoj pri vojaĝo de belga civitano al Burundio, kiu estis haltigita pro interveno de belga ambasadejo. Ĝia materialo atingis la koncernan seminarion. Estis intervenoj de Delforge, Corsetti, Fantom. Corsetti kaj Fantom apogas la proponon pri akcepto de la aliĝpeto.

Buller aranĝas disdonon de voĉdoniloj, kaj instrukcias skribi unu el la vortoj Por, Kontraŭ aŭ Sindeteno sur la slipoj. Je la 09.50 h la voĉdonaj kontrolantoj foriras por nombrado. Dumtempe la Komitato traktas tagordajn punktojn 17.02-17.03 kaj 09.

Rezulto de la voĉdono estas preta je 10.15 h. El 59 donitaj voĉoj, 49 estas por, 0 kontraŭ kaj 5 sindetenoj. Kvin voĉdoniloj estas senvalidaj, nome unu blanka kaj 4 kun la vorto "jes". Do, akceptita.

Pri la ekzakta nomo de la asocio, Dasgupta proponas, ke oni petu al la burundianoj mem decidi ĉu la landnomo en la asocia nomo estu Burundo aŭ Burundio.

17.02 Aliĝpetoj de fakaj asocioj

Ne estas propono pri aliĝpetoj de faka asocio.

17.03 Kunlaboraj kontraktoj kun fakaj asocioj

Lins informas, ke la aliĝinta faka asocio ELF/AREK petas ne plu esti aliĝinta sed anstataŭe esti kunlaboranta faka asocio. Oni voĉdonas sen plia diskuto, akceptita kun 0 kontraŭ kaj 1 sindeteno.

Post punkto 17, la Komitato reiraas al la trakto de punkto 09 ktp.

09 Ekstera agado (raporto de subkomitato 2)

Corsetti prezentas la rekomendojn de la subkomitato. Okazas diskuto pri la neŭtraleco de sociaj kaj aliaj forumoj kaj la ebleco de UEA partopreni mem aŭ kunlabore kun landaj asocioj, kaj pri UN kaj homaj rajtoj. Intervenoj venas de Clerici, Corsetti, Vergara, Dasgupta, Ertl, Lipari, Szabo, Schroder, Vodevoz.

Ĝustiga aldono al la disdonita teksto en la dua rekomendo, post la vorto "kaj": (...) ĝiaj (reprezentantoj al Unesko ...)

Ĝustiga amendo al la kvara rekomendo, post la vorto "lanĉinda": (...) fare de UEA "Internacia jardeko de lingvoj" aŭ alimaniere vortumita temo.

Ertl proponas amendon al la kvina rekomendo: Oni rekomendas al UEA favori esperantistan partoprenon en laŭeble plej vasta gamo de internaciaj aranĝoj, kie informado pri Esperanto povas esti utila, kiel la Mondaj Sociaj Forumoj, Ekonomia Forumo en Krynica ktp.

Szabo proponas aldonon en la sesa rekomendo, post "politikaj instancoj": (...) kaj civil-sociaj organizaĵoj (...)

Corsetti informas, ke la raportantoj de la subkomitato akceptas tiujn amendojn.

Voĉdono pri la rekomendoj kune kun la menciitaj aldonoj/amendoj: akceptitaj kun 0 kontraŭ kaj 1 sindeteno.

10 Edukado (raporto de subkomitato 3)

Grosjean prezentas la rekomendojn de la subkomitato. Okazas diskuto pri amendoj kaj aldonoj, kaj pri mencio de ĵus fondita organizaĵo, kiu ne ankoraŭ havas interkonsenton kun UEA pri siaj rilatoj, kaj estas intervenoj de Ŝtimec, Dasgupta, Szabo, Moerbeek, Nourmont, Lipari, Pietrzak, Corsetti, Grosjean, Clerici, Gutierrez Gonzalez.

Dasgupta proponas amendon al la dua rekomendo, pri literaturo: (...)pretigi laŭŝtupajn listojn (...)

Szabo kaj Pietrzak proponas aldonon en la unua rekomendo: La estraro donu pli da atento al la Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj, KER.

Nourmont kun aldona formuligo de Pietrzak proponas plian aldonan rekomendon: La estraro de UEA sekvu la staton kaj evoluon de "Lingvolanĉilo".

Grosjean proponas amendon al la dua rekomendo: (...)la adekvatajn instancojn de la Esperantokomunumo (...) (anstataŭ mencio pri organizaĵo).

Voĉdono okazas post peto pri fino de la debato. La rekomendoj kune kun menciitaj amendoj kaj aldonoj estas akceptitaj kun 1 kontraŭ kaj 3 sindetenoj.

11 Informado (raporto de subkomitato 4)

Pietilainen prezentas la rekomendojn de la subkomitato. Okazas mallonga diskuto kun intervenoj de Nourmont, Pietrzak, Szabo.

Szabo proponas aldoni rekomendon: UEA kunlaboru sur la informa kampo kun TEĴA.

Voĉdono pri la rekomendoj kune kun la aldono: akceptitaj kun 0 kontraŭ kaj 0 sindetenoj.

12 Kulturo, esploro/dokumentado, kongresoj (raporto de sk 5)

Lipari prezentas la proponojn de la subkomitato.

Nourmont proponas aldonon en la unua rekomendo: ...de en la antaŭa jaro...

Nourmont proponas amendon de la dua rekomendo: Oni klopodu surscenigi aŭ laŭtlegi teatraĵon premiitan dum UK de la pasinta jaro.

Venas propono pri amendo de la tria rekomendo, anstataŭ "oni": La estrarano pri kulturo (...)

Nourmont proponas aldonon en la kvara rekomendo post la vorto "koncertojn": ...aliajn kulturajn eventojn en UK..., kaj ankaŭ proponas forstreki la vorton "muzikajn".

Nourmont proponas aldonan rekomendon, do la sesan: Michela Lipari pretigos liston de esperantistaj teatraj grupoj kaj aktoroj.

Voĉdono pri la rekomendoj kune kun aldonoj kaj amencoj: akceptitaj kun 0 kontraŭ kaj 0 sindetenoj.

13 Landa kaj regiona agado (raporto de subkomitato 6)

Chmielik prezentas la rekomendojn de la subkomitato, kaj aldonas, ke la tempo por la kunsido estis tro mallonga, kaj ke posta kunsido en la sama ĉambro devis tuj komenciĝi, ne anoncite en la kongresa libro.

Okazas diskuto kun intervenoj de Corsetti, Bellefeuille, Chmielik, Buller, Pietrzak, Bakker-ten Hagen, Gbeglo, Dasgupta, Szabo, Ralalarisoa, Clerici.

Clerici proponas, ke el la listo de la rekomendoj, la Komitato decidu ne voĉdoni pri la unua, kiu rilatas al kunlaboro inter Afrika Oficejo de UEA kaj Afrika Centro Esperantista.

Voĉdono okazas nur pri la aliaj du pliaj rekomendoj de la subkomitato: akceptitaj per 42 voĉoj por, 2 kontraŭ kaj 6 sindetenoj.

14 Faka kaj scienca agado (raporto de subkomitato 7)

Lins prezentas la rekomendojn de la subkomitato. Okazas diskuto kun intervenoj de Nourmont, Vergara, Pietrzak, Lipari, Corsetti.

Nourmont kaj Pietrzak proponas aldonon de la vorto "la estraro" komence de ĉiuj tri rekomendoj.

Lipari proponas viŝi la vortojn "vortumitaj de la koncerna uea-estrarano" en la enkonduka frazo antaŭ la listo pri rekomendoj.

Voĉdono pri la rekomendoj kun tiuj ŝanĝoj: akceptitaj kun 0 kontraŭ kaj 0 sindetenoj.

15 Junulara agado kaj familia agado (subkomitato 8)

Bakker-ten Hagen prezentas la raporton de la subkomitato. Ne okazas diskuto.

Voĉdono: akceptita kun 0 kontraŭ kaj 2 sindetenoj.

16 Strategia laborplano kaj ceteraj agadoj

16.01-16.02 Pritaksoj kaj modifoj de la strategia laborplano

Pietrzak proponas komenci ellabori planon por sekvaj jaroj, kaj

proponas subigi la demandon pri tiu temo en la komitata diskutlisto.

16.03 Funkciado de la komitato: diskuto

Pietrzak diras, ke la komitata diskutlisto ne estas sufiĉe utiligata, kaj proponas uzi ĝin por diskuto pri tiu ĉi punkto, pro tempomanko dum la kunsido.

Nourmont proponas diskuti en la ĝenerala komitata diskutlisto prefere ol en la subkomitataj diskutlistoj, kaj proponas atenti pri la opinio de Chmielik pri tempo por la subkomitataj kunsidoj.

16.04 Ceteraj agadoj: diskuto

Neniu punkto.

Punkto 17 estas traktita jam komence de la dua kunsido.

18 Rezolucioj

A. Giridhar Rao prezentas la laboron pri la kongresa temo per buŝa raporto.

La diskutoj de la kongresa temo estis bazo por verko de la propono pri rezolucio.

Moon voĉlegas la proponon de la komisiono pri kongresa rezolucio. Okazas diskuto kun intervenoj de Dasgupta, Clerici, Corsetti, Derks, Vergara, Ertl. Laŭ propono de Corsetti, ke la Komitato ĝenerale aprobu la rezolucion, sed donu taskon al la komisiono finredakti ĝin laŭ la diskuto, oni voĉdonas. Akceptita kun 1 kontraŭ kaj 0 sindetenoj.

19 Fino

19.01 Ceteraj demandoj

Neniuj ceteraj demandoj.

19.02 Venonta kunveno

Pietrzak informas ke la venonta kunveno komenciĝos la 25 julio 2009 je 14.00 horo en Bjalistoko.

19.03 Fino de la kunveno

Dasgupta fermas la kunvenon je 11.55 horo, kaj la Komitato aplaŭdas.

Protokolis: Ulla Luin

Protokolis: Flory Witdoeckt

Ĝenerala sekretario: Barbara Pietrzak

Lasta ŝanĝo:
2008-09-09
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komitato/protokolo_roterdamo.html