
Raporto pri kunsido 2007-08-05
(Versio redaktita, kiun Komitato traktis, kun la amendoj faritaj dum la komitatkunsido)
Oni diskutas pri la financa raporto por 2006. Estas demandoj pri punktoj I (Oficistaro), II (Centra Oficejo), IV (Revuo Esperanto) kaj V (Jarlibro). Oni konstatas, ke la enspezoj pro reklamoj estas malaltaj, kaj oni rekomendas ke ni varbu pri pliaj enspezoj per reklamoj en la revuo kaj la jarlibro. Oni rekomendas, ke la Komisiono pri financoj donu konsilojn pri specifaj projektoj laŭ peto.
La subkomitato rekomendas, ke la Komitato akceptu la financan raporton por 2006.
La buĝeto estas esence simila al tiu de la antaŭa jaro.
La subkomitato rekomendas, ke la Komitato akceptu la buĝeton pri spezoj 2008 kaj la buĝeton de la fondaĵoj 2008.
La baza kotizo estas nun 57 eŭroj, kaj la inflacio en Nederlando estis 1,4 %. La nova kotizo estu 58 eŭroj. La kotizo en kategorio B (la plej malalta kategorio) ne altiĝos pro tio. La subkomitato rekomendas, ke la baza kotizo altiĝu je unu eŭro, al 58 eŭroj. Estu pli klare, ke oni povas anticipe pagi por pluraj jaroj laŭ la tarifo de la momento de pago.
Estas diskuto pri la rolo de perantoj. Oni opinias, ke ili ankoraŭ estas bezonataj.
En 2006, unu el la landaj asocioj havis nur 24 membrojn, kvankam la minimumo estas 25 membroj. Tiu landa asocio nun denove havas almenaŭ 25 membrojn. Se tia situacio daŭras longe, la principo estas ke ni povas konstati ke la koncerna asocio ne plu estas landa asocio.
Estas sugestite, ke oni faru esploron inter la nunaj membroj, por vidi kial ili aliĝis kaj plu aliĝas.
Estas dirite, ke la venontaj membroj estas tiuj, kiuj lernas esperanton pere de la interreto. Landaj asocioj proponu membrecon en UEA kiel premion por tiuj kiuj finis kurson, aŭ eĉ por tiuj kiuj ne finis la kurson sed atingis sufiĉe altan nivelon.
Oni informu pri UEA dum landaj kongresoj.
Lernantoj de lernu.net ricevis ret-mesaĝon ke ili petu specimenan ekzempleron de Esperanto aŭ de Kontakto. Oni elsendis 800-1000 mesaĝojn, kaj 150 petoj estis ricevitaj.
- Gvidis kaj raportis: Yves Bellefeuille
(Kun pardonpeto de Ulla Luin pro redaktaj ŝanĝoj faritaj dum la kongresa ĵaŭdo;
pri origina versio de la raporto vidu ĉi-sube)
(Versio de la origina vortumo de la raportinto, sen redakto kaj sen modifoj de la Komitato)
Gvidis kaj raportas: Yves Bellefeuille
Oni diskutas pri la financa raporto por 2006. Estas demandoj pri punktoj I (Oficistaro), II (Centra Oficejo), IV (Revuo Esperanto) kaj V (Jarlibro). Oni konstatas, ke la enspezoj pro reklamoj estas malaltaj, kaj oni rekomendas ke ni esploru pri pliaj enspezoj per reklamoj en la revuo kaj la Jarlibro. Oni rekomendas, ke la Komisiono pri financoj donu konsilojn pri specifaj projektoj laŭ peto.
La subkomitato rekomendas, ke la Komitato akceptu la financan raporton por 2006 (4 por, 0 kontraŭ kaj 1 sindeteno).
La buĝeto estas esence simila al la antaŭa. La subkomitato rekomendas, ke la Komitato akceptu la buĝeton por 2008 kaj la buĝeton de la fondaĵoj (8 por, 0 kontraŭ kaj 0 sindetenoj).
La baza kotizo estis 57 eŭroj, kaj la inflacio en Nederlando estis 1,4 %. La nova kotizo estu 58 eŭroj; la kotizo en kategorio B (la plej malalta kategorio) ne altiĝos pro tio. La subkomitato rekomendas, ke la baza kotizo altiĝu je unu eŭro, al 58 eŭroj (8 por, 1 kontraŭ kaj 0 sindetenoj).
Estas diskuto pri la rolo de perantoj; oni opinias ke ili ankoraŭ estas bezonataj. Estu pli klare, ke oni povas anticipe pagi por pluraj jaroj laŭ la tarifo de la momento de la pago.
La meksika Landa Asocio havis nur 24 membrojn, kvankam la minimumo estas 25 membroj. La asocio nun denove havas almenaŭ 25 membrojn. Se tia situacio daŭras longe, ni povas konstati ke la koncernita asocio ne plu estas Landa Asocio.
Estas sugestite, ke oni faru esploron inter la nunaj membroj, por vidi kial ili aliĝis kaj plu aliĝas.
Estas dirite, ke la venontaj membroj estas tiuj, kiuj lernas esperanton pere de la reto. Naciaj asocioj proponu membrecon en UEA kiel premion por tiuj kiuj finis kurson, au eĉ por tiuj kiuj ne finis la kurson sed atingis sufiĉe altan nivelon.
Oni informu pri UEA dum naciaj kongresoj.
Lernantoj de lernu.net ricevis ret-mesaĝon ke ili petu specimenan ekzempleron de Esperanto aŭ de Kontakto. Oni sendis 800-1000 mesaĝojn, kaj 150 petoj estis ricevitaj.
Raporto 2007-08-05 al la Komitato
Tagorderoj 1, 2, 3, 5 temis pri agado ĉe Unesko, pri jubilea simpozio „Lingvaj Homaj Rajtoj”, reprezentiĝo de UEA ĉe UN Unesko kaj Konsilantaro de Eŭropo en diversaj urboj, kaj pri tiuj eroj raportis Renato Corsetti. Evidentiĝis, ke kun kelkaj esceptoj, mankas hom-fortoj por atingi la tieajn potencialajn avantaĝojn.
Tagordero 4 temis pri pac-premio Nobel, kaj pri ĝi raportis Claude Longue-Epee. Li atentigis, ke la proponoj de la Nobel-rajtigitoj – plej facile: parlamentanoj, neforgesante profesorojn pri iuj fakoj – devas esti kolektitaj inter septembro 2007 kaj januaro 2008.
Tagordero 6 pri “2008 Jaro de lingvoj” de UN estis traktita de Lee Chong Yeong.
1. Pri kontaktoj kun Unesko, UN, kaj Konsilantaro de Eŭropo, la subkomitato sugestas, ke la Komitato rekomendu al la Estraro daŭrigi pozitivajn paŝojn laŭ la direkto ĝis nun sekvata, kaj pluserĉadi necesajn homajn plifortigojn.
2. Pri pac-premio Nobel, la subkomitato konsentas kun la invito de la raportinto, ke la Komitato rekomendu al la Estraro instigi la landajn asociojn evidentigi al la potencialaj agantoj (ĉiuj esperantistoj) la pozitivon kaj urĝon de la iniciato.
3. Pri la “2008 jaro de lingvoj”, la subkomitato konsentas kun la sugesto de la raportinto, ke la estraro starigu “Laborgrupon por UN-jaro de lingvoj”, kiu povus havi kiel ĉefajn taskojn la jenajn:
3.1. Plani kaj programi detalojn de oportunaj agadoj (ekzemple tiuj rekomenditaj en dokumento de sro Lee) por la “UN internacia jaro de lingvoj”
3.2. Kontakti koncernajn internaciajn organizojn por akceptigi kaj plenumi la planitajn agadojn
3.3. Gvidi la esperantistojn en la diversaj landoj por kunlabori por la plenumo de la laborplano pri la Jaro de lingvoj 2008
3.4. Raporti la rezultojn al UN, Unesko, UN Altnivela Komisiono pri Hom-rajtoj.
Raportis: Ranieri Clerici
Raporto el kunsido 2007-08-05
1. Konkludoj el Florenco: En 2008 okazos tradukseminario (18a M.K. de Int.Trad.Fed., ne-esperantista organizaĵo, en Ĉinio), kaj nenio ĝis nun pretas pri por-interpretista trejnado, sed antaŭpreparoj okazas.
2. Strategia laborplano: Nenio ŝanĝendas.
3. Ekzamenado: La subkomitata kunsido ricevis informojn pri la stato de evoluo pri la Eŭropa referenc-kadro por ekzamenoj, kiujn ILEI esperas funkiciigi antaŭ la kongreso 2008. La subkomitato ankaŭ diskutis la proponon pri ŝanĝo en la Regularo pri IEK.
4. Instruado de esperanto: La subkomitata kunsido ricevis informojn pri universitato en Kalifornio, kiu aldonis al la oficiala kursaro retan esperanto-kurson seninstruistan. Krome projekto „Springboard to languages” (S2L) antaŭvidas, ke kvar lernejoj en Anglio uzos la projekton ek de septembro 2007, kaj kiu donas helpon al lernado de angla gramatiko al. 7-11-jaraj infanoj. Trie, lingvolanĉiloj provas apliki S2L-on en aliaj lingvoj pro la propedeŭtika valoro. Kaj la subkomitato konstatis ke lernu.net kreskas kontentige.
5. Instrukapabligo: La subkomitato konstatis, ke ILEI-seminario por instruistoj bone sukcesis en Benino, ke ILEI daŭre serĉas profesiajn kunlaborantojn, kaj ke ILEI havas respondeculinon pri projekto „Flugiloj de malfacila vento”.
6. Reta esperanto-universitato: La subkomitato konstatis, ke progreso malrapidas pri reta universitato. Sugestendas studo de literaturo kiel fako al lernu.net, eble sub studu.net (redakta noto: neregistrita nomo).
7. Diversaĵoj: La subkomitato diskutis aplikojn de esperanto en ĝeneralaj temoj de mezlernejo simile al siatempa kontribuo de Stoep-Bowitz, kaj la subkomitato notis, ke la interretejo de Konsilio de Eŭropo (lige al punkto 3.2 ĉi-supre) ekspanciis jam al la japana.
1. La subkomitato rekomendas al la Komitato akcepti la proponitajn ŝanĝojn de la Regularo de la elementa kaj meza niveloj de la internaciaj ekzamenoj de ILEI kaj UEA.
2. La subkomitato rekomendas, ke la estraro interkonsentu kun ILEI, ke ILEI taskiĝu pri normigo de la taksado de instrukapablo.
3. La subkomitato rekomendas, ke la estraro kaj la komitato sekvu kaj apogu la aliajn punktojn, pri kiuj oni diskutis dum la kunsido.
Prezidis: Atilio Orellana Rojas, raportas: Heleno Fantom
Raporto el kunsido 2007-08-05
La subkomitato diskutis vigle pri aferoj rilate informadon. UEA devus doni servojn al landaj asocioj pri informado kaj havigi informojn al landaj asocioj. Teknologie la sendado de informoj estas pli facila, sed samtempe la kvanto de haveblaj informoj superis ĉiujn limojn. Iam funkciis internacia gazetara servo, kiu sendis informojn al landaj asocioj. Poste troviĝis Brusela komunikada centro, kiu tamen montriĝis tro multekosta.
Estis konstatite, ke UEA stimulu landajn asociojn informi, kaj ke informado havu seriozan aspekton, ne nur interesajn aferojn rilate esperanton. Krome indas utiligi informilojn de aliaj landoj.
Estis konstatite, ke mankas financoj por subteni diversajn projektojn, kiel ekzemple retejo, kies celo estas fariĝi amaskomunikila agentejo por esperanto kaj esti multlingva servo laŭ ekzemplo de lernu.net. La subkomitato diskutis ankaŭ pri utilo havi retajn elsendojn el UK.
1. UEA starigu laborgrupon pri informado, kiu pripensu aferojn kiel informa politiko de UEA, kongresa gazetara servo, kunordigo de kongresa retejo de LKK, retaj eblecoj informi pri UK, internacia gazetara servo kaj kunordigo de kongresa gazetara servo.
2. UEA starigu konton al kiu eblas donaci monon por informaj celoj, kaj se tia jam ekzistas, pli aktive informu pri eblecoj fari donacojn al tiu celo.
3. La estraro sekvu la evoluon kiu okazas en informa kampo, interalie rilate interreton.
4. La estraro pripensu instrukampanjon pri la maniero kontakti la amaskomunikilojn fare de ĉi-koncernaj respondeculoj de la landaj asocioj.
Raportis: Jukka Pietiläinen
Kunsido 2007-08-07
1. Kreindas ia orientilo pri retpaĝoj enhavantaj literaturaĵojn, precipe libroforme ne aperintaj
2. Instigindas iniciatoj translimaj, kiel la komuna historia libro ĉina-japana-korea
3. Esplorendas manieroj registri diversajn facetojn de niaj UK-oj sone kaj bilde, ĉar UK estas nia vivanta kulturo
4. Simile pri la ebloj evaluigi la „virtualan UK”, tio estas retan sekvadon samtempan de UK-oj
5. Ripetindas la en-UK-a aranĝado de omaĝaj programeroj pri unuopaj autoroj
6. Trovindas manieroj plikonatigi belartajn konkursaĵojn, ekzemple per dumkongresa publika legado de teatraĵoj
7. Projekciindas esperantaj filmoj daŭre en fiksa ejo de UK
8. Esplorindas frue kaj eltroveme pri la certigo de publika videblo de UK en la sekva(j) jaro(j)
Prezidis: Istvan Ertl kaj Claude Nourmont
Raportis: Istvan Ertl
Raporto el kunsido 2007-08-07
La subkomitato diskutis surbaze de antaŭpreparita tagordo el 6 punktoj. Ĉiuj tagorderoj estis traktitaj per kontribuo de la koncernaj komitatanoj. Konsiderinte ĉiun unuopan tagorderon, la subkomitato proponas la ĉi-subajn rekomendojn.
1. Daŭre instigi al kunlaboro inter landaj asocioj de UEA, lokaj grupoj kaj landaj sekcioj de TEJO kaj ILEI por varbado de gejunuloj kaj por instruista trejnado.
2. Instigi kaj atentigi la landajn asociojn kaj lokajn grupojn pri kunlaboro kun Lernu, Nesto kaj/aŭ aliaj retaj kursoj kaj enlandaj similcelaj projektoj laŭ konkretaj eblecoj.
3. Instigi al kunlaboro inter landoj por sperto-interŝanĝo kaj planoj pri informado al ekstera publiko en naciaj lingvoj kaj utiligo de UEA-materialo por aktiva informado en landaj medioj. Aparte rekomendi utiligon de la franca materialo kreita tiucele de la landa asocio.
4. Por plibonigi la informan fluon pri landa agado estu kreita informa letero diskonigebla tra la koncerna listo pri landa agado.
5. Daŭre instigi al okazigo de specifaj agadoj por firmigi la movadon en la landoj laŭ konkretaj cirkonstancoj.
6. Instigi la landajn kaj lokajn organizojn celebri la centjariĝon de UEA en 2008 kaj la internacian jaron de lingvoj 2008, per diversaj eventoj laŭ konkretaj cirkonstancoj en kadro de tutlandaj kongresoj aŭ aliaj iniciatoj.
Gvidis kaj raportis: E. Kovtonjuk kaj Maritza Gutiérrez
Raporto el kunsido 2007-08-07
Estis traktitaj faka agado kaj servoj de UEA kun la jenaj rekomendoj, kiujn la Komitato rekomendu al la Estraro plu trakti:
1. Kongresaj aktivecoj:
1.1 Faka Budo – eble malpli bezonata pro la Movada Foiro
1.2 Faka Forumo: rekomendo difini ĝian celon kiel la originala celo: interŝanĝo de spertoj inter fakaj asocioj.
1.3 La respondeca estrarano instigu la fakajn asociojn organizi fakan renkontiĝon dum UK kun lokaj ne-esperantistaj samfakuloj.
Retlisto Faka kaj scienca agado: necesas aktualigi la adresojn de la fakaj asocioj, kaj aldoni al la listo aktivajn laborantojn de fakaj asocioj.
UEA instigu la fakajn asociojn nomi komisiitojn pri novaj membroj.
UEA preparu eblecojn por la fakaj asocioj, kiuj tion petos, pri spaco por retpaĝo en la retpaĝaro de UEA.
En la subkomitato estis priskribitaj la aktivecoj kaj evoluo pri Internacia Kongresa Universitato, kaj la kunlaboro kun Akademio Internacia de la Sciencoj.
La Komitato esprimu sian subtenon al tiuj aktivecoj, kaj petu al la Estraro ilin daŭrigi.
Kune gvidis: J. Derks kaj A. Wandel
Raporto el kunsido 2007-08-07
La subkomitato diskutis du aferojn:
1. La rilato kun la junularo, la abismo inter la junaj homoj kaj UEA, kaj kiel oni povos starigi ponton inter UEA kaj TEJO, kaj ĝenerale pri la junularo.
2. La junulara programo dum UK
1. La subkomitato rekomendas proksimigi la junularan programon dum UK al la ĉefa programo, kaj laŭeble fari ĝin en proksima loko aŭ aranĝi aŭtobuson inter la kongresejo kaj la junulara ejo.
2. Starigi ponton inter la junularo kaj UEA, en la senco ekzemple dum UK fari kursojn de interreto al maljunaj membroj kiuj ne scipovas uzi la funkciojn.
Raportis: Eran Vodevoz