Komunikaj celoj
Komunikaj rimedoj
En la rubriko "Malferme" de la revuo Esperanto (oktobro 2000), estrarano Kalle Kniivilä skribis pri la fono kaj celoj de la Gvidlinioj. Li memorigis pri la Principaro de Frostavallen el 1956: "La ĉefa konkludo de tiu baza dokumento pri informado ne perdis sian aktualecon. Por sukcesa informado necesas profundaj konoj kaj klara konscio pri la valoro de la fenomeno Esperanto. Nur per sufiĉaj scioj oni povas kuraĝe kaj konvinke argumenti kontraŭ eraraj prezentoj. Tial la unua tasko de informanto estas informi sin mem, kaj tiu lernado neniam ĉesas."
Kompare kun la Principaro de Frostavallen, la Gvidlinioj ne enhavas liston de "ĉefaj eraroj" nek instrukciojn pri insignoj kaj vestaĵoj. Kniivilä klarigis, ke pozitiva instigo pli inspiras al sukcesa informado ol listo de malpermesoj. "La Esperanto-movado ne plu estas movado de stranguloj, kiujn oni devas admoni al deca konduto."
Por ke la Gvidlinioj fariĝu kiel eble plej rapide kaj vaste komuna posedaĵo de ĉiuj esperantistoj, la Esperanto-gazetoj k.a. informiloj estas petataj reprodukti la tekston. La Gvidlinioj estas ankaŭ bonega diskutmaterialo por kluboj, progresigaj kursoj kaj Esperanto-aranĝoj.
Ĉia informado pri Esperanto estas senperspektiva, se la celgrupo ne konscias pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj la nedemokratieco de la nuna internacia lingva ordo. La unua celo de la informado devas sekve esti ke la ĝenerala publiko malkovru la fundamentan nedemokratiecon de komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn sed postulas de aliaj jarojn da penoj por atingi tamen malperfektan lingvoscion. En la strebado estigi diskuton pri lingva egaleco kaj lingvaj rajtoj troveblas multaj potencialaj aliancanoj kun similaj celoj. Ekzistas multaj sciencaj verkoj pri la efikoj de lingva neegaleco je tutmonda, loka kaj individua niveloj. Indas, ke respondeculoj pri informado bone trastudu la temon. Por ŝanĝi la realaĵojn necesas unue ĝisfunde ekkoni ilin.
Esperanto estas unika fenomeno, kaj antaŭ ĉio necesas ke la esperantistoj mem plene konsciu pri tio. Ĉiu esperantisto povas rakonti pri personaj spertoj kiuj ofte estas tute neimageblaj al eksteruloj. Konkretaj spertoj kaj veraj homoj el foraj landoj estas la plej konvinka rimedo por atentigi la publikon pri la ekzisto de tiu fenomeno. Gravas ja ke la informado ne estu tro abstrakta: imponi povas personaj riĉiĝoj pere de Esperanto, emociaj kaj intelektaj. Informado pri Esperanto devas unuavice esti ĝuste informado, ne propagando. En informado ĉefan rolon havu veraj informoj, ne sloganoj ("Lingvo de paco kaj amikeco", "ĉies dua lingvo" ktp.). Ne ĉiu volas lerni Esperanton, sed multo estas atingita, se oni sukcesas konsciigi pli vastan publikon pri tio ke Esperanto estas vera vivanta lingvo kun parolkomunumo kiu ampleksas la tutan mondon, lingvokomunumo en kiu ĉiu ano povas senti sin plenrajta membro. Jam tio estas revelacio por la plej multaj homoj. Por efike informi pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto necesas ke la esperantistoj mem pli profunde konu la fenomenon Esperanto, kaj sekve pli kuraĝe argumentu kontraŭ eraraj prezentoj.
Nur post kiam la unuaj du celoj estas almenaŭ parte atingitaj, eblas serioze proponi uzon de Esperanto kiel solvon en iuj konkretaj situacioj. Necesas ĉiam konscii ke Esperanto ne estas magia bastoneto, kiu per unu frapo povus forigi ĉiujn problemojn de lingva neegaleco. Antaŭ ol proponi Esperanton en konkreta situacio, necesas ĝisfunde pripensi, kiun precizan rolon Esperanto povus havi, kiaj estus la avantaĝoj kaj malavantaĝoj, kaj kiaj estos la argumentoj de la kontraŭuloj. Sed en kazoj kie la avantaĝoj estas klaraj kaj la kontraŭargumentoj facile refuteblaj, oni kuraĝe faru sian proponon, aŭ se eble, simple ekuzu Esperanton.
Lerni Esperanton volos unuavice homoj kiuj konscias pri la problemoj en la nuntempa internacia lingva ordo aŭ sentas sin altirataj de la tutmonda egaleca lingvokomunumo de la Esperanto-parolantoj. Sekve la plej bona maniero varbi kursanojn estas konsciigi la publikon pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj pri la ekzisto de tutmonda, egalece funkcianta lingvokomunumo, en kiu ĉiuj bonvenas. Malmultaj deziros eklerni Esperanton nur pro tio ke ĝi estas relative facila lingvo. Ne la gramatikaj detaloj sed la fakto ke ĉiu povas igi Esperanton sia propra lingvo, igas ĝin unika kaj lerninda.
Unuavicaj celgrupoj: Landaj Asocioj de UEA; internacie agantaj, influ-kapablaj organizaĵoj kaj individuoj kiuj jam interesiĝas pri lingvaj rajtoj, organizaĵoj kaj medioj kie aktualiĝas demandoj pri egaleca komunikado; la informita ĝenerala publiko tutmonde, sed aparte en landoj, kie ne ekzistas organizita Esperanto-movado.
Taskoj: Gvidado de la informa agado je landa nivelo; kontaktoj kun internaciaj organizaĵoj kaj laŭeble informado rekte al la monda publiko; ĝenerala informado en regionoj sen organizita movado. Por subteni la informan agadon je landa nivelo la Informa Fako de UEA strebu regule disponigi al la Landaj Asocioj gazetarajn komunikojn kaj pretajn modelajn artikolojn facile tradukeblajn kaj adapteblajn al lokaj cirkonstancoj. UEA ankaŭ strebu disponigi en siaj Interretaj paĝoj koncizajn respondojn al oftaj demandoj pri Esperanto kaj kolekton de modelaj informiloj diverslingvaj. Ĉe internaciaj organizaĵoj UEA unuavice flegu la rilatojn, informu pri la esperantista agado kiu konformas kun la celoj de la koncernaj organizaĵoj kaj tiel montru la utilon de pluaj kaj pliaj kontaktoj por ambaŭ partioj. UEA ankaŭ laŭeble strebu konsciigi respondeculojn de la organizaĵoj pri la problemoj en la nuna internacia lingva ordo, sed tiuj strebadoj ne malutilu al la bonaj rilatoj kun la koncernaj organizaĵoj. UEA aktive serĉu kontakton kun medioj kie oni diskutas problemojn rilatajn al lingva egaleco kaj tutmonda komunikado, kaj senpasie informu pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto.
Unuavicaj celgrupoj: Lokaj grupoj kaj individuaj membroj de la Asocio; landnivele aŭ internacie agantaj, influ-kapablaj organizaĵoj kaj individuoj kiuj jam interesiĝas pri lingvaj rajtoj; naciaj aŭ lokaj organizaĵoj kaj medioj kie aktualiĝas demandoj pri egaleca komunikado; ĵurnalistoj de tutlandaj amaskomunikiloj kaj la ĝenerala informita publiko.
Taskoj: La ĉefa respondeco pri informa laboro kuŝas ĉe la nacia nivelo. La landa asocio provizu la lokajn grupojn kaj la individuajn membrojn per aktuala kaj profesie produktita inform-materialo, starigu rebat-servon kiu rapide reagu al eraraj prezentoj de Esperanto en tutlandaj kaj lokaj amaskomunikiloj, kaj ĝi aktive kontaktu organizaĵojn kaj individuojn kiuj povas interesiĝi pri egaleca tutmonda komunikado.
Unuavicaj celgrupoj: Lokaj organizaĵoj kaj individuoj kiuj interesiĝas pri lingvaj problemoj, ĵurnalistoj de lokaj amaskomunikiloj kaj la ĝenerala publiko.
Taskoj: Informado pri konkretaj aranĝoj, kontaktoj kun lokaj ĵurnalistoj. La individuaj esperantistoj mem estu pli forte konvinkitaj pri la valoro de la fenomeno Esperanto, kaj ili havu sufiĉajn sciojn por kuraĝe kaj konvinke argumenti kontraŭ eraraj prezentoj. Pli gravas la kvalito ol la kvanto de la informado.