Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojdeklaroj › tago de libro

Deklaroj

Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la la mondotago de la libro kaj de la kopirajto

Universala Esperanto- Asocio aliĝas al la celebrado de la internacia tago de la libro (23-a de aprilo) fare de Unesko. Celoj de la tago estas la instigo legi librojn kaj aperigi librojn kaj protekti la rajtojn de la verkintoj.

Ni komplete subtenas la deklaron de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura, okaze de la last-jara librotago, kiam li diris ke: "Libroj estas fundamenta rimedo por aliri la konon de valoroj, saĝo, belo kaj homa pensado. Kiel transportiloj de kreaĵoj, informoj kaj eduko, ili permesas al ĉiu kulturo esprimi la proprajn esencajn ecojn kaj vidi la identecon de aliaj. Kiel fenestro al la malsameco de kulturoj kaj kiel ponto inter civilizoj, preter spaco kaj tempo, libroj estas fonto de dialogo, rimedo por interŝanĝoj kaj fonto de evoluo."

La Esperanto-movado dum tuta jarcento vivis esence per siaj libroj, de la komenca malgranda lernolibro aperinta en la jaro 1887-a ĝis la nuntempa riĉeco de dekmiloj da libroj en la internacia lingvo Esperanto pri ĉiuj temoj kaj eldonataj en ĉiuj landoj de la mondo. La libroj ludis por la komunumo de la parolantoj de Esperanto, dise loĝanta, la kuntenan rolon, kiun en naciaj socioj ludas ankaŭ aliaj pli konkretaj rimedoj. Kun plezuro oni povas konstati, ke la parolantoj de Esperanto nature kaj facile transiris nun al novaj formoj de libro-eldonado, kiuj daŭrigas la saman laboron per alia teĥnika rimedo.

Sed io estas aparta pri la kulturo esprimata per la esperantlingva libraro.

Temas pri tio, ke efektive la Esperanto-komunumo forte provas realigi la dezirojn, ke ĉiu popolo esprimu siajn ecojn kaj komprenu la identecon de aliaj gentoj. La esperantlingva libraro konkrete metas ĉiujn popolojn sur la sama nivelo, kiam temas pri eblecoj esprimi sin, sendepende de la grandeco nombra, ekonomia aŭ politika. Tio estas ankoraŭ pli grava en la nuna tempo, kiam iuj provas utiligi siajn librojn ankaŭ kiel rimedon de kultura imperiismo. Sufiĉas rigardi la statistikojn de Unesko mem pri landa origino de vendataj libroj por kompreni la amplekson de la fenomeno.

Samtempe la statistikoj pri tradukado de libroj montras ankoraŭ pli drame, ke la kultura influo en la nuna mondo estas nur unudirekta: iuj parolas al ĉiuj kaj ĉiuj aŭskultas.

Kontraŭ tio kaj por egaleco inter la lingvoj, la kulturoj kaj la popoloj la Esperanto-movado laboris dum unu jarcento kaj ĝi fiere reasertas siajn originajn celojn. La internacia planlingvo Esperanto celas justecon en la kampo de lingva-kultura internacia rilatado. Subteno al la libroj eldonataj en ĉiuj landoj, en ĉiuj lingvoj kaj pri ĉies valoroj estas, do, natura parto de niaj celoj kaj pro tio ni kuncelebras kun Unesko la agadon por pli justa mondo ankaŭ en ĉi tiu kampo.

Lasta ŝanĝo:
2003-04-17
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/deklaroj/tago_de_libro.html