Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojdeklaroj › restu membro

Deklaroj

(R)estu membro de la E-komunumo!

Renato Corsetti, Prezidanto de UEA

Mi volas rediri al vi, kial indas esti kaj resti membro de la Esperanto-komunumo. La samon pli-malpli mi jam diris pasintjare, kaj mi restas nun samopinianta. Esence al la ĉiama demando: "Kial finfine mi devus aliĝi al la loka Esperanto-klubo, al la nacia landa asocio, al la asocio de mia fako aŭ hobio, al Universala Esperanto-Asocio?" mi kutimas respondi, ke ekzistas almenaŭ du kialoj:

  1. La Esperanto-asocioj je ĉiuj niveloj laboras por pli bona mondo, por mondo sen lingva kaj kultura diskriminacio; mallonge dirite, ili laboras por lingva demokratio. Se vi opinias, ke tiu estas bona celo, vi certe volas subteni ilin. Aliĝante al via loka klubo aŭ al monda, nacia aŭ faka asocio (eventuale eĉ al ĉiuj tiuj), vi estos parto de tiu tutmonda Esperanto-movado, kiu de pli ol unu jarcento laboras por homaj lingvaj rajtoj je ĉiuj niveloj, kaj kiu provas konvinki la mondon, ke ankaŭ en la lingva-kultura kampo justeco valoras pli ol forto.
  2. Samtempe vi eble ŝatas simple esti parto de la komunumo, kiu parolas la internacian lingvon Esperanto. Vi eble ŝatas renkonti aliajn parolantojn de Esperanto, vi ŝatas aĉeti librojn en Esperanto, vi ŝatas vojaĝi al fremdaj landoj, koni ties loĝantojn kaj eventuale eĉ esti gastigata de lokaj esperantistoj. Ĉion ĉi la membroj de Esperanto-asocioj faras des pli nature, estante daŭre informataj per siaj asociaj ligoj pri la revuoj, la libroj, la kongresoj, la ret-listoj kaj la ret-paĝoj, la korespond-anoncoj kaj la vojaĝ-ebloj je sia dispono. Kaj se vi apartenas al la komunumo de tiuj, kiuj normale ŝaltas sian komputilon antaŭ la matenmanĝo, vi trovos (aŭ jam trovis), ke esperantistoj ĉeestas pli kaj pli en la tutmonda reto kaj serĉas kontaktojn kun similaj esperantistoj. La avantaĝoj de asocia membreco estas similaj ankaŭ ĉi-kaze. Ekzistas diversaj diskutgrupoj por UEA-membroj, ekzemple, kaj nuntempe ankaŭ eksperimenta eblo ricevi la revuon Esperanto per Interreto en komputila formato.

Do estas grave, ke vi klopodu aliĝi al Esperanto-organizaĵoj je ĉiuj niveloj (loka, landa, faka aŭ internacia). Ni kompreneble invitas vin aliĝi aŭ re-aliĝi al UEA, sed ankaŭ se vi aliĝas nur al faka asocio aŭ al via loka klubo, tio jam estas io bona; kaj se vi aliĝas ankaŭ al via landa asocio, tio estas io ankoraŭ pli bona, ktp.

UEA pretas ĉiukaze sendi al aranĝantoj de naciaj aŭ lokaj renkontiĝoj stokon da revuoj de UEA de la pasinta jaro kune kun cirkuleroj por dis- donado al la partoprenantoj - oni devas tiurilate nur peti la Centran Oficejon. La celo de nia kampanjo estas "vastigi la komunumon", tio estas vastigi la nombron de organizitaj kaj interligitaj esperantistoj je ĉiu nivelo. Nia ĉefa celo estas ke la membroj de ĉiuj Esperanto-organizaĵoj pliiĝu kaj estu en kontakto inter si. Oni vastigas la komunumon ĉefe per informado pri Esperanto kaj instruado de Esperanto, sed ankaŭ tio estas senefika en la longa daŭro, se la parolantoj de Esperanto ne poste iel restas kune.

Ni restas je via dispono por kunlabori kun vi pri tiu ĉi celo.

renato.corsetti @ co.uea.org

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/deklaroj/restu_membro.html