La Esperanto-movado partoprenas ankaŭ ĉi-jare la festadon de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. La agadoj de Unesko en ĉi tiu kampo estis multaj ek de la apero de la studo "The use of vernacular languages in education" en 1953. La dokumento de Unesko 16/C de 1970 diras, ke "La gepatra lingvo signas por la homa estaĵo la esencan vojon, danke al kiu ĝi eniras sian socion, igas sia la kulturon de la grupo, al kiu ĝi apartenas, kaj metas la bazojn por la evoluo de siaj intelektaj kapabloj".
Tiajn ideojn esprimis ankaŭ edukistoj kaj filozofoj. Ni citu nur Gandhi, kiu en 1920 tre klare diris : "… efektiva eduko estas neebla per fremda lingvo … nur la popola lingvo povas instigi originalecon de penso en la plej larga nombro de homoj." Aŭ, ankoraŭ pli klare: "Doni al milionoj da homoj la konon [nur] de la angla estas sklavigi ilin", en la verko Hind Swaraj".
Kelkaj homoj asertas ke la internacia lingvo Esperanto havas la celon forigi ĉiujn aliajn lingvojn kaj iĝi la sola lingvo de la mondo. Tio ne estas la celo de la Esperanto-movado, kiu havas precize la malan celon.
Fakte la morto de lingvoj ofte estas la sekvo de la uzo de lingvoj de nacioj pli fortaj en internaciaj rilatoj.
Esperantistoj ĉiam celis konservi ĉies gepatran lingvon, kaj nur proponi la uzon de Esperanto en la internaciaj rilatoj.
Ni volas, ke ĉiu infano havu la homan rajton esti edukata en sia gepatra lingvo.
Ni volas ke ĉiu homo havu la homan rajton partopreni en la internacia vivo sur bazo de lingva kaj kultura regaleco. Ni volas nur ke la artikolo 2-a de la Deklaracio pri Homaj Rajtoj, kiu malpermesas diskriminaciojn surbaze de lingvo, estu aplikata je ĉiuj niveloj.
Je internacia nivelo la neŭtrala lingvo Esperanto estas la rimedo por certigi la Lingvajn Homajn Rajtoj de ĉiuj.
En tiu senco la Esperanto-movado festas kune kun Unesko la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo.
Legu pli ĉe http://tinyurl.com/5q5e
pri la evento flanke de UNESKO.