Bonvole klaku sur la bildojn por ricevi pli grandajn versiojn.
Multjare uzanto de Biblioteko Hector Hodler estas Ulrich Lins, la germana historiisto konata interalie pro La danĝera lingvo. La vicprezidanto de UEA respondecis de 1989 ĝis 1992 pri esperantologio kaj admonadis la Asocion provizi la rimedojn por profunda ordigo kaj funciigo de ĝia valora kolekto.
La foto montras Lins en la ĉambro de la ĝenerala direktoro, tiutempe Simo Milojević.
En la Libroservo: István Ertl, redaktoro de revuo Esperanto 1992-2001, kun sia antaŭulo Mark Fettes (1988-1992).
Foto Veuthey.
La Ĝenerala Direktoro de UEA havas la taskon viziti eventualan kongres-urbon kaj interparoli kun lokaj esperantistoj kaj aŭtoritatoj. Osmo Buller (dua de maldekstre) en 2001 estis akceptita de la ŝtatprezidanto Adamkus (kvara de maldekstre), de tri ministroj, la ŝtatsekretariojn li eĉ ne plu kalkulis, li rememoras. Tiu granda aprezo de la UK estas certe ŝuldata ankaŭ al LKK-prezidanto Povilas Jegorovas (unua de maldekstre).
Per "Societo Zamenhof" UEA daŭrigas sian tradicion de institucioj por speciala apogo al la movado. Membroj de la societo ricevas inviton al akcepto en la Universala Kongreso kaj ĉiujare apartan donacon. La donaco de 2003 helpos al ili ne perdi siajn ŝlosilojn, ankaŭ ne en malhelo.
Foto Sikosek.
Cent jarojn poste, la esperantistoj rememoris la unuan Universalan Kongreson, kiu okazis en Bulonjo-ĉe-maro en 1905. La solena inaŭguro de la jubilea kongreso (marto 2005) okazis en la urba teatro.